Verda Jutubisto

Follow Verda Jutubisto
Share on
Copy link to clipboard

Mi estas pastro, esperantisto kaj mi eluzas ĉi tiun kanalon por krei kristanajn podkastojn por vi.

Miroslav Vančo


    • Mar 25, 2019 LATEST EPISODE
    • infrequent NEW EPISODES
    • 9m AVG DURATION
    • 12 EPISODES


    Search for episodes from Verda Jutubisto with a specific topic:

    Latest episodes from Verda Jutubisto

    Ne prokrastu la penton!

    Play Episode Listen Later Mar 25, 2019 5:35


    La karesmo estas speciala tempo de pento. Fakte Jesuo en ĉi tiu evangelia tekstero invitas nin al konvertiĝo. Li parolas pri la peko kiel fonto de sufero. Kaj ni ne pensu, ke nia peko malpli gravas ol tiu de la Galileanoj, kiuj suferis fare de Pilato aŭ tiuj kiuj estis mortigitaj fare de la turo en Ŝiloaĥ, kiu falis en Jerusalem. La riproĉo de la Sinjoro estas klara: Se vi ne pentos vi ĉiuj ankaŭ pereos. En la parabolo la Sinjoro serĉas la fruktojn sur la figarbo, plantita en sia vinberĝardeno. Tiu figarbo estas mi. La frukto, kiun li atendas estas la frukto de mia kovertiĝo pere de pento.

    Prodigema filo

    Play Episode Listen Later Mar 24, 2019 10:16


    Dum mi legis ĉi tiun elstaran parabolan rakonton de la Biblio mi pripensas egan valoron de libereco, kiun Dio ne nur donis al la homo sed ankaŭ li mem mirinde estimas ĝin. Li respektas la decidon de sia pli juna filo forlasi la hejmon kaj uzi la havaĵon laŭ sia plaĉo. Dio - la Patro ne ordonas al li resti hejme, li ne devigas lin agi ĝuste sed senlibere. Dio, kiu ĉion antaŭscias certe supozas, ke la filo misuzos sian liberecon kaj agos erare. Sed malkaŝi la veron mem, leviĝi libere post la falo valoras pli ol neniam peki pro manko de libero. Jen la malsama situacio de la juna kaj la pli aĝa fratoj. La persona memsperto de la propra sensukceso kaj de la mizerikorda kaj pardoniga amo de la Patro ebligas al la homo libere akcepti la feliĉan destinon laŭ la plano de Dio.

    La vinberĝardeno de la Sinjoro

    Play Episode Listen Later Mar 21, 2019 6:56


    La vinberĝardeno de la Sinjoro by Miroslav Vančo

    La riĉulo kaj Lazaro

    Play Episode Listen Later Mar 20, 2019 6:56


    La parabolo pri la riĉulo kaj Lazaro koncentras nian atenton al danĝero de konsumismo. Ĉi tiu viv-stilo blindigas kaj fremdigas nin rilate al proksimulo. La riĉulo ĝuegas la plezurojn de la vivo senlime. Fakte la filozofio de nuntempo instigas la homon ĝui plene la plezurojn dum ni estas en la mondo. Kaj kio okazos poste? La morto estas la enir-momento al nova situacio. La riproĉo de Kristo dum la universala juĝo apartenos al tiuj, kiuj dum la surtera vivo ne multe pensis pri la estonteco de la propra animo. Mi malsatis, kaj vi ne donis al mi manĝi; mi soifis, kaj vi ne donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min. Ĉar kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

    Por esti granda en la Regno de Kristo

    Play Episode Listen Later Mar 19, 2019 6:56


    Jesuo, dum sia supreniro al Jerusalemo, antaŭdiris al la dek du disĉiploj kio estis okazonta al li en Jerusalemo. Sed aŭskulti pri la pasiono ne gustis al la disĉiploj. Ili pli ŝatis pripensi propran karieron en la venonta regno de Kristo. Eĉ la patrino de la filoj de Zebedeo partoprenis tiun klopodon de siaj filoj. Adorkliniĝinte ŝi petis la Majstron: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj havu lokon, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno. Vi ne scias, kion vi petas. Respondis al ili Jesuo. Mia trono estos kruco kaj mia reĝ-krono estos farita de dornoj. Ankaŭ la krucoj - dekstre kaj maldekstre de mi - jam estas pretaj - ili estas por tiuj, por kiuj ili estas preparitaj de mia Patro. Ĉu vere la zorgema patrino deziras tiun postenon por siaj gefiloj? Vere, ŝi tute ne scias, kion ŝi petas. Per kruco oni atingas la venkon. Tio estas la kariero de Kristo kaj de ties sekvantoj.

    Sankta Jozef

    Play Episode Listen Later Mar 18, 2019 5:19


    Sankta Jozef by Miroslav Vančo

    Per kia mezuro vi mezuras...

    Play Episode Listen Later Mar 17, 2019 5:19


    Per kia mezuro vi mezuras... by Miroslav Vančo

    La gloro de la Sinjoro

    Play Episode Listen Later Mar 16, 2019 6:11


    La gloro de la Sinjoro by Miroslav Vančo

    Rozario - Dolor-misteroj

    Play Episode Listen Later Feb 20, 2018 25:10


    La preĝo de la sankta rozario en Esperanto. Dolor-misteroj.

    Rozario - ĝoj-misteroj

    Play Episode Listen Later Feb 20, 2018 28:00


    La preĝo de la sankta rozario en Esperanto. Ĝoj-misteroj.

    KRONETO

    Play Episode Listen Later Feb 20, 2018 10:21


    La preĝo de la kroneto en Esperanto.

    Enkonduko al podkast-kanalo

    Play Episode Listen Later Feb 18, 2018 0:32


    Mi ankoraŭ provas mian kanalon. Estu paciencaj kaj vi ankaŭ ekhavos pli valorajn podkastojn.

    Claim Verda Jutubisto

    In order to claim this podcast we'll send an email to with a verification link. Simply click the link and you will be able to edit tags, request a refresh, and other features to take control of your podcast page!

    Claim Cancel