La frata projekto de kern.punkto kovras temojn el la Esperanta movado, ĉefe el Esperanto kongresoj
Ĉu vere lingvoinstruado en bazlerneja aĝo estas tiom taŭga, kiel oni ofte aŭdas? Kiel kaj en kiaj kondiĉoj infanoj kapablas tiom rapide perfekte lerni lingvojn? Ĉu simple sufiĉas ekinstrui en tre frua aĝo? Ni parolas pri tio kun lingvoinstruistino Zsófia Kóródy.
Dum la UK 2019 en Lahti elektiĝis nova estraro de UEA. Ni parolas kun du estraranoj interalie pri novaj ideoj, tradicioj kaj la financoj de UEA.
Verkistoj ofte uzas tro malfacilan lingvaĵon kaj tiel fortimigas multajn eblajn legantojn. Tio speciale, sed ne nur validas por la Esperanto-medio, en kiu multaj el tiuj eblaj legantoj estas komcantoj aŭ komencintoj. La nova retejo uea.faci.a celas disponebligi tekstojn en facila lingvo kaj en skriba kaj en voĉlegata formo. Ni parolas kun la iniciatinto de tiu retejo.
Dum la UK104 ni parolas kun LKKanoj de la UK105 en Montrealo. Kiel statas la preparoj — Kia estos la kongresejo — Kiel vojaĝi al Montrealo — Kian klimaton kaj kian naturon oni atendu.
Multaj Esperantistoj jam aŭdis pri la Esperanto Urbo Herzberg am Harz. Ni parolas kun du ĉefaj reprezentantoj de ĝi. Pro persistema laboro Esperanto fariĝis identecdifina afero por urbo meze de Germanio en la koro de Eŭropo. Kiel tio okazis, kaj kion tio signifas por la ĉiutaga vivo en la urbo. Kiel Esperantistoj povas viziti la urbon ĉu por unu tago ĉu por kelkmonata volontula laboro. Ĉu eĉ estas konsiderinde translokiĝi tien?
Ofte Esperantistoj volas uzi Esperanton por siaj ŝatokupoj foje tre specialaj kaj altnivelaj. Ĉiuj, kiuj tion provas konas la problemon pri terminologio. Ni tradiskutas tion kun nia gasto, konata de la podkasto "Varsovia Vento", kiu ankaŭ okupiĝas pasie pri teminologie malfacila temo: botaniko
Dum la Konferenco pri la apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko ni parolis kun du spertaj Esperantistoj, kiuj okupiĝas dum multaj jaroj pri Esperanto kaj scienco. Kio estas la rilato inter Esperanto kaj scienco. Ĉu esperanto estas taŭga lingvo por scienco? Kion la Esperanto-movado faru por plivalorigi Esperanton por aplikado en scienco.
La programo "Mia Amiko" estas lernprogramo por lerni Esperanton kaj ankaŭ pri la Esperanto-movado. Ne temas pri komputila programo, sed pri programo ke komencantoj estu akompanataj de jam spertaj Esperantisto. Ni parolas kun juna homo, kiu pere de tiu programo lernis Esperanton kaj intertempe akompanadas novajn komencantojn.
Dum UK 103a ni parolos pri la venonta UK en Lahti kun ties LKKestro. Kio estas la historio de la Finna movado — Kiel alvenis la UK 104a al Lahti — Kia estas la urbo — Kia estas la kongresejoj — Kiajn turismajn alogaĵojn havas la regiono.
Dum la Trilanda Kongreso en Zweibrücken ni kaptis la okazon interparoli kun la ĝenerala sekretario de UEA. Kiel statas la situacio en Roterdamo — Kio estas la planoj por la estonteco — Kiel evoluas la aktivula trejnado, ekzemple la AMO-seminario — Kiel statas la aktivaĵo de UEA in la interreto — Kio pri UK en Afriko
Dum la Trilanda Kongreso 2018 en Zweibrücken, Germanio ni diskutis sur la podio pri la eble ne uzata potencialo de la interreto por la Esperanto movado. Sur la scenejo kun ni diskutis Chuck Smith kaj Lu Wunsch-Rolshoven. Krome kontribuis al la diskuto homoj de la loka publiko kaj tujaj aŭskultantoj pere de la interreto.
La reta radistacio Muzaiko rapide fariĝis grava instanco de la Esperanto-kulturo. Ĝi dum pli ol kvin jaroj funkciis stabile tiel ke homoj ekkonsideris ĝin memkompreneblaĵoj. Tamen ĝi fakte estis funkciigita per sufiĉe malgranda grupo de engaĝitaj entuziasmuloj. Pasintjare subite Muzaiko ekhavis kelkajn problemojn, kiuj levis la demandon al ĝia estonteco. Ni diskutas kun Muzaikanoj de kie venas Muzaiko, kiel ĝi funkcias kaj kia povas aspekti prospra estonteco de ĝi.
Umujo, nova reta revuo en Esperanto, venas de la aktivaĵoj en la furoranta mesaĝilo Telegram. Ĝi aperas regule elektronike kaj kontribuas homoj el diversaj landoj de la mondo. La tuta kunordigado okazas per komunikado en Telegram. Ĝis nun Umujo uzas nur publikajn infrastrukturojn por eviti la devon prizorgi propran. Ni parolas kun unu el la kunordigantoj, Martin Haase, Esperantisma veterano, kiun ni denove renkontis en la 33a ĥaoskomunika kongreso 33c3.
Dum KAEST 2016 ni parolis pri organizo kiu okupiĝas pri Esperanto kaj Libera Scio, ELiSo. Ĝi estas partnera organizo de Wikimedia kaj do strebas diskonigi Esperanton en projektoj de Wikimedia, ekzemple Vikibedio aŭ Vikidata. Kaj inverse ĝi strebas diskonigi konojn pri la Wikimedia projektoj ene de Esperantujo tiel ke laŭeble plejmulte da Esperantistoj povu kontribui al la Wikimediaj projektoj. Ni parolis pri kunfondinto de ELiSo, KuboF, kiu havas grandan sperton pri kontribuado al Vikipedio kaj aliaj Wikimediaj projektoj.
Somere 2016 ekestis la ideo krei apon, kiu ebligas al Esperantistoj dinamike ekscii, ĉu kaj kiuj aliaj Esperantistoj troviĝas en onia proksimeco. Nuntempe Chuck Smith kaj Evildea, du tre aktivaj Esperantistoj, gvidas teamon por realigi tiun ideon. Ni parolas kun ili kaj kun niaj tujaj aŭskultantoj pri la konkretaj planoj, la financado, la nuna stato kaj aliaj priaj aferoj. Ni ekscias, ke la apo nur en la unua fazo celas nur Esperantistojn, sed poste ankaŭ homojn de aliaj lingvoj, kiuj volas renkontiĝi kun homoj kun similaj interesoj. La 18an de oktobro 2016 komenciĝas amasfinancada kampanjo ĉe Kickstarter. Do se vi volas subteni la projekton, tio estus unu eblo. Pri ligiloj rigardu la notojn sur la epizoda paĝo
Kelkajn tagojn post reveno de UK ni renkontiĝis en nia hejma studio kun Alois Eder por resume diskuti pri UK101. En la fluo de nia diskuto ni ankaŭ priparolas defiojn kaj ŝancojn de Esperantujo en la proksima estonteco.
Ni invitis meritajn Esperantistojn por diskuti la evoluon de Esperanta kulturo en nuna tempo. Kiel la pli vasta uzo de la interreto devigas Esperanto-kulturon adaptiĝi, kian influon havas la novaj retaj kursoj kiel Duolingo? Kiel ni konstruas pontojn inter la tradiciaj Esperantistoj kaj la novaperantaj en interretaj platformoj kiel Youtube?
LA 102-a UK bonvenigas la Esperantistaron en la ĉefurbo de Suda-Koreio, Seulo. Du reprezentantoj de la Seula LKK parolis kun ni kaj niaj tujaj aŭskultantoj pri la kongresejo, la loĝebloj, la turismaj ebloj kaj multaj aliaj aspektoj de la UK102.
Du kompetentaj gastoj pri lingva justeco kontroverse kaj longe diskutis kun ni kaj niaj ĉeestantaj aŭskultantoj pri lingva justeco. Kio estas lingva justeco aŭ linva maljusteco. Kiaj ekzemploj ekzistas. Kiel oni povas transgrimpi lingvan maljustecon por atingi pli justan mondon.
La faka agado en Esperantujo havas longan tradicion. Dum la preskaŭ 130 jaroj de la ekzisto de Esperanto la mondo multe ŝanĝiĝis. La angla lingvo fariĝis hegemonia, la teknologioj por interkomunikiĝo kreis novan realon. Al tiu nova realo la faka agado devas adaptiĝi kaj fariĝi pli vasta. Ĉu ni en la nuna tempo travivas novan fluon de Esperantujo, la Plivastismon? La nova realo donas al ni novajn ŝancojn uzi nian lingvon pli vaste por pli vasta celaro al pli vasta publiko pre pli vasta rimedaro. Ni diskutas tiajn demandojn kun José Antonio Vergara, sperta Esperantisto, kiu travivis la populariĝon de Raŭmismo kaj longe okupiĝis pri faka agado en Esperantujo. Nian interparoladon ni konkludas kun la alvoko al ĉiuj Esperantistoj, uzu nian lingvon pli vast, pli kuraĝe.
Du spertaj Esperanto-instruistoj Mireille Grosjean kaj Katalin Kováts rakontis al kaj niaj tujaj ĉeestaj kaj retaj aŭskultantoj pri la novaj evoluoj de lingvo-instruado kaj aktualaj projektoj en Esperanto-instruado. Ne nur niajn, sed ankaŭ tiujn demandojn de nia publiko ili respondis kaj aldonis multajn interesajn perspektivojn al Esperanto-instruado.
Dum UK ni parolas kun du gravaj representantoj de UEA kaj niaj tujaj aŭskultantoj pri aktialaĵoj de UEA kaj Esperantujo. Ĉeestis aŭskultantoj kaj en la radio ĉambro en la kongresejo kaj en la interreto aŭskultantaj la tujan fluon. Ambaŭ kontribuis al la diskuto per valoraj demandoj
Ni prarolis pri la strukturoj de UEA, kion faras UEA, kiel financiĝas UEA. Kio estas aktualaj projektoj kaj kiel statas ili. Kiel funkcias la komunikado de UEA kaj kiel Esperantistoj povas aktiviĝi en UEA. Tiajn temojn ni diskutis kun Martin Schaeffer – ĝenerala sekretario de UEA.
Ni parolas dum la Poludnica renkontiĝo 2016 kun Peter Baláž kaj Ján Vajs, prezidanto kaj vicprezidanto de la LKK de UK101 en Nitro. Kiel statas la planoj, kia estos la kongresejo. Kio pri ekskursoj kaj kiaj estas la reagoj de la urbo. Tiajn kaj aliajn temojn pri la unua UK en Slovakio ni diskutas.
Ĉi foje ni ankoraŭ estas en la hejma studio, do ne survoje. Do eksciu pri niaj planoj, abonu la podkaston kaj aŭskultu niajn intervjuojn kaj komentojn el la movada-vid.punkto.