La Malfamuloj estis podkasto en Esperanto farita de Carlos kaj Pietro, du fuŝuloj el Meksiko kaj Brazilo respektive. Ilia podkasto estis aĉetita de La Kompanio, kaj nun ĉio estos malsimila. https://allmylinks.com/malfamuloj
Sendu al ni viajn AI-muzikaĵojn kaj aliĝu al nia ege sekreta grupo de vatzapo petante ĝin per Instagramo ;) Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de @LaKompanio , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio
Aliĝu al SUMIRE tralegante la programon ĉi sube
Aliĝu al JES!!! Okazonta de la 27a de Decembro ĝis la 2a de Januaro - kaj diru ke vi sciis pri tio en La Malfamuloj ;) https://www.tejo.org/eventoj/jes2024/ Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de @LaKompanio , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio
Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 100 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de @LaKompanio , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio
Kion farus membroj de Esperanta klubo por gajni monon por la fina venko? Laŭrenco, samkiel ĉiu jare, estas elektita kiel la prezidanto de la Asocio, post dubinda balotado, kaj des pli dubinda pico. ---- Ĉi tiu projekto ne havas pliajn epizodojn.
Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de @LaKompanio , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio
Aŭskultu ĉi tiun kaj pli ol 80 aliajn epizodojn de aliaj podkastoj faritaj ĉu de Karlos, ĉu de Pietro, ĉu kun la aliaj kunlaborantoj de @LaKompanio , ĉu solaj, ĉu ebriaj, ĉu harar-plenaj, en la jenaj kanaloj: ⏯️ En Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio
www.instagram.com/lakompanioLa Karnavalo de Brazilo estas la plej granda festo de la mondo, au tion ili diras... akompanu nin malkovri kelkajn sekretojn de la Karnavalo, kelkajn miskonceptojn kiujn homoj havas, je la mano de Pietro, kiu mem spertis la karnavalon jam dum pli ol 40 jaroj! ----------------------------------- Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj:
Permesu min diri al vi sekreton, veraj viroj ne bezonas esti muskolaj, esti tutkorpe haraj, esti finance stabilaj, tute ne! Viroj bezonas trovi la sekretojn pri kiel sidiĝi aŭ kiel stari kiel vera alfa masklo. Viroj devas scii kiel trompe manipuli virinojn por seksumi kun ili. Viroj devas inspiri aliajn virojn por igi ilin voli esti kun aliaj alfaj viroj, fari ĉion kion alfaj viroj volas, adori ilin, ami ilin, eĉ amori ilin... Almenaŭ tion diras la "viraj trejnistoj"... sed kion diras ni? Nu, ni estas viroj, eble ni scias ion, ĉu ne? ----------------------------- Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj:
Mondaj Sekretoj ne tiom Sekretaj - 9a epizodo: Vaglumoj kaj fajraj spiritoj Ĉu vi iam marŝis nokte tra la arbaro, tra tombejo aŭ proksime de marĉoj kie akvo putra nutriĝas de mortintaj bestaj kaj plantaj kadavroj?! Ankaŭ mi ne, mi tre timus fari tion! Akompanu nin tra kultura vojo por klarigi kio estas la lumetoj kiuj aperas en tiaj lokoj, foje etaj, foje bluaj, kaj ofte prenataj en folkloraj rakontoj kiel animoj de batalantoj, amantoj aŭ plorantoj. -------------------------------------------------------- Apogu nin sekvante niajn kanalojn ĉe:
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj - Epizodo 8a - La Bestego de Gévaudan (Ne forgesu aboni la kanalon
Multaj ege famaj famuloj de Usono, Eŭropo kaj Altnivelaj Religiaj Organizoj - do Esperantujo, aperis menciitaj en konversacioj kun la viktimoj de la Holivuda produktisto kaj homa trafikisto, Jeffrey Epstein. Surprize por neniu, neniu Esperantisto aperas en tiu listo. Ĉi tiu kaj aliaj despli teruraj stultaĵoj ene de la video. ------------------------ Jen la ligilo por aŭdi ĉi tion en Jutubo https://youtu.be/bMxtOEnl-BE Jen la ligiloj de niaj Sociaj Retejoj:
Ĉu vi rigardis ĉi tion kaj ankoraŭ ne abonis?!
Kio okazas kun junuloj kiuj ekde la apero de interreto akceptis kredi kion ajn venis al iliaj okuloj krom la tradiciajn religiojn de iliaj gepatroj? Kial kristaloj, kvarzoj, pendumiloj, taroko, horoskopoj, kaj kio ajn tra la grandega ebleco de opcioj inter ĉarlatanoj kaj falsaj profetoj iĝis denove furoraj? Kial tiuj junuloj sin dediĉas al homoj kiuj ne nur prenos ilian monon, sed ankaŭ foje iliajn aliajn posedaĵojn, kaj foje eĉ ili seksperfortos la junajn viktimojn
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj - Epizodo 7a
Ĉiam ridetu karaj!! Ĉio estos bone, vi nur bezonas pensi pozitive kaj akcepti ke ĉio fluu ĉirkaŭ vi, vi ne bezonas fari kion ajn, vi nur devas fidi kaj pensi pozitive, tiel via hararo ne falos, via laboro pli facilos, via malsano malaperos, kaj eĉ via ekzedzino abandonos sian novan edzon por reveni al viaj brakoj!! Vi nur pensu pozitive, kaj ĉio solviĝos sole! (Kompreneble ĉi tio estas sarkasmo, vi ja devas pensi realisme por scii kiel agi kaj kion esperi... pensi pozitive estas kvazaŭ pensi magie... ) -------------------- Trovu nin ĉie per @lakompanio okej? www.facebook.com/lakompanio www.instagram.com/lakompanio Kaj se vi volas apogi nin, abonu la kanalon, kundividu la videon, kaj eĉ se vi ege ŝatas nin, iru al nia paĝo de Patreon: www.patreon.com/lakompanio #esperanto #podkasto #toxicpositivity
Kiom ofte vi pensas pri la Romia Imperio? Jen unu el multaj ege mojosaj rakontoj de la legioj kiuj esploris la mondon konkerante, batalante, konstruante kaj edziĝante nome de la Gloro de Romio! Ĝuu ĝin tre, kaj ne forgesu aboni la kanalon kaj klaki sur la butonojn por plibonigi nian algoritmon
Ĉu vi sciis ke en ĉi tiu universo estas las plej sukcesa uzado de Esperanto?
Uralaj montoj, 1950aj jaroj, Sovetunio... Mistera fenomeno kiu restis sensolva dum jardekoj, kiu lasis 9 junajn viktimojn sub la neĝo, senŝuaj, duone senvestitaj, kaj eĉ kun rompitaj ostoj... kio okazis? Ĉu estis besto? Ĉu NIFO? Ĉu milita eksperimento? Malkovru la solvon je la fino de la epizodo, sed aŭskultu la tutan rakonton por kompreni kial ĉi tiu mistero restis (kaj ankoraŭ restas) sensolva...
En hodiaŭa epizodo, Chus rakontas al ni pri hispana seria murdisto Alfredo Galán, kaj kiel grave influas maskomunikiloj en la proceso trovi krimulojn, kaj eĉ kiel stultaj policistoj povas esti kiam la pruvoj tuŝas iliajn nazojn... Ĝuu la epizodon, kundividu kaj ne forgesu aboni la kanalon! ---------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio #Podkasto #podkastoenesperanto #seriajmurdistoj #serialkiller #serialkillerdocumentary #Esperanto #Esperantistoj
Ni klaĉas, ni rakontas sekretojn, ni havas sekretojn, kaj sekrete ni decidas ke Esperanto estas la lingvo de niaj geamikoj, la lingvo por nia amanto, do... eble la titolo vere taŭgas.
En hodiaŭa epizodo, Alekĉjo rakontas al ni pri franca seria murdisto Henri Landru, la romantika amasmurdisto kiu ricevis milojn da francajn frankojn per violentaj murdoj... ege simile al Jako la buĉisto, nur tute inverse. Ĝuu la epizodon, kundividu kaj ne forgesu aboni la kanalon! --------------------------------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio Jutubo: www.youtube.com/lakompanio #esperanto #esperantapodkasto #msnts #mondajsekretojnetiomsekretaj #henridesireelandru
Malfamuloj E58 Karlos kaj Pietro revizias la ne-tiom-novan modon de tiktoko, la NPC (Ne ludeblaj roluloj en la angla), kaj ĉar esperantujo preskaŭ tute ne ekzistas en tiktoko (pardonu karaj 3 esperantistoj en tiktoko, sed kiu el vi faris la NPCn en Esperanto?) kaj aliajn sensenzaĵojn.
Mondaj Sekretoj Ne Tiom Sekretaj Bonvenon al Mondaj Sekretoj ne Tiom Sekretaj, la podkasto kie Carlos, Chus kaj Alekĉjo rakontos unu al la aliaj pri kazoj de famaj krimoj, historiaj kuriozaĵoj kaj preternaturaj fenomenoj, tiom strangaj, mojosaj aŭ kuriozaj ke ili ricevis la privilegion aperi en nia esperanta podkasto. Ĉifoje pri la plej fama seria murdisto de la mondo: Jako la buĉisto, la ventrotranĉisto, la murdisto... Jack the Ripper. ---------------------------------- La venonta epizodo estos gvidata de Alekĉjo, aŭskultu ĝis la fino por koni kelkajn detalojn pri ĝi. ---------------------------------- Apogu nin per viaj ŝatklakoj ĉie Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio Patreon: www.patreon.com/lakompanio #Podkasto #podkastoenesperanto #seriajmurdistoj #serialkiller #serialkillerdocumentary ##ESPERANTO #Esperanto #Esperantistoj
7a Sezono, epizodo 57a Post 5 monatoj, la Malfamuloj revenas al niaj kompatindaj oreloj kiuj devas aŭdi ilin dum unu horo pri Artefarita Intelekto, Resaniĝo per Ekzerco, pri la Finvenkismo de ChatGPT, kaj pri Kapitalismo nur en la unua epizodo de ĉi tiu nova sezono! Nu, fakte, vi ne "devas, devas" aŭdi aŭ spekti ĉi tion... sed se vi faras, ni ege dankas!! Ne forgesu aboni niajn retejojn kaj kanalojn, kaj se vi (mal)ŝatas la videon, lasu komenton menciante kie ni forgesis akuzativon, aŭ pri kio vi konas iomete pli, aŭ kalkulu kiom da fojoj Karlos diris "li" anstataŭ "ŝi" ĉar genro estas konspiracio!!
Kelkaj homoj hodiaŭ kredas ke la tero estas giganta globo farita el mineraloj, metaloj kaj aliaj elementoj flugante senkontrole tra la spaco tirata de nevidebla forto kiu venas de la suno... sed ni ĉiuj scias, ĉar ni ĉiuj vidas la veron per niaj okuloj: La tero estas plata, kaj la suno estas lampo je 600 kilometroj for de nia grundo, kaj nia mondo estas limigita de glacia murego kiu falas sur la dorso de kvar elefantegoj kiuj staras sur la ŝelo de giganta testudo kiu flugas pace tra la spaco... kaj Usono ne volas ke vi sciu ĉi tion! Kaj Aŭstralio ankaŭ ne ekzistas, kaj la Iluminatoj estas reptilaj framasonoj kiuj iras kontraŭ la plano de Dio kaj volas kontroli ĉiujn nin per iliaj televidprogramoj pri la Kardaŝanulinoj kaj pri objektoj kiuj ŝajnas normalaj sen ene ili estas kukoj!!! Ho, ve... ĝuu la epizodon! Ne forgesu aboni la kanalon! Kaj se vi ŝatas ĉi tion, eble vi povus konsideri apogi nin per Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio kaj fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio kaj memoru ke ĉiuj niaj podkastoj estas ĉie tra ĉiuj platformoj, eĉ ĉe Muzaiko-Radio! #esperanto #podkasto #esperantisto #spiritismo #spiritism #mesmerism #kardec #foxsisters #esperanta #esperante #esperantumante
Ĉu vi jam ludis per la spirita tabulo? Kiel vi diras "OuiJa" en via lingvo? Se vi povus paroli kun spiritoj por demandi specifan aferon, kion vi demandus? Akompanu nin trapasi plurajn anekdotojn pri homoj kiuj diris esti kapablaj paroli kun spiritoj kaj mortintoj... kaj vidu kiom fuŝe ili fiaskis ĉion, eĉ kreante religion! Ne forgesu aboni la kanalon! Kaj se vi ŝatas ĉi tion, eble vi povus konsideri apogi nin per Patreon: www.patreon.com/lakompanio Instagramo: www.instagram.com/lakompanio Fejsbuko: www.facebook.com/lakompanio kaj Jutubo: https://www.youtube.com/@LaKompanio kaj memoru ke ĉiuj niaj podkastoj estas ĉie tra ĉiuj platformoj, eĉ ĉe Muzaiko-Radio! #esperanto #podkasto #esperantisto #spiritismo #spiritism #mesmerism #kardec #foxsisters #esperanta #esperante #esperantumante
Kiom da ne-lingve-rilataj Esperantistaj artistoj vi konas? Ĉu vi kredas ke pentraĵoj, skulptaĵoj, portretoj kaj dezegnaĵoj pri Zamenhof estas ĉio kion esperantismo provokas en artistoj? (Averto: Dum la epizodo oni ankaŭ parolis pri la konekto inter artaj kacetoj, kun inteligento, kaj eĉ kun kapablo paroli Esperanton) Ne forgesu aboni la kanalon! Kaj se vi ŝatas ĉi tion, eble vi povus konsideri apogi nin per Patreon kaj per niaj instagramo kaj fejsbuko kaj ke ĉiuj niaj podkastoj estas ĉie tra ĉiuj platformoj, eĉ ĉe Muzaiko-Radio! #esperanto #podkasto #malfamuloj #esperantaarto #esperantismo #esperantisto #esperante #esperanton #esperanti #esperantasesperantosesperantis #kiodiableperetikedojnipovasfarikajdirikionajn #popefrancis #aiart #aiartpopefrances #papafrancisco #papofranĉjolaunua
Kion vi preferas, trovi l'amon de via vivo aŭ gajni la loterion? Se vi elektas unu, la alia porĉiame malaperas 0.0 Mi memorigas vin ke vi povas ekaboni ĉi tiun kanalon NUN, kaj se vi malŝatas nian enhavon, vi povas malaboni ĝin kiam ajn... sed prefere abonu! :D kaj ne forgesu ke ni havas pliajn projektojn, pliajn sociretajn paĝojn kaj ke ĉio iĝas multe pli bona en nia Patreon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #podkasto #lol #esperantapodkasto #esperantopodcast
Unu plia sekto ene de Esperantujo... chu ne? Mi daure ne kredas ke ekzistas Mormonoj ene de Esperantujo... sed se vi konas ilin, sendu al ili chi tiun videon! ----------------------------------------------------- Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #malfamuloj #esperanto #6asezono
Pietro kaj Carlos denove parolas pri famula temo, kaj ili donas al ni la historion, onidirojn kaj klaĉojn de la legendo, de la sportisto, de "o Rei", Edson Arantes do Nascimento, a.k.k. Pelé. #esperanto #podkasto #pele #edsonarantesdonascimento #lakompanio #lafamuloj ------------------------------ Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Pelé, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin manĝi takojn
Do, ĉu Esperanto estas Sekto? Hodiaŭ ni ekzkursas tra la valoj de religioj kultoj kaj sektoj kiuj prenis Esperanton kiel gravan lokon de sia kreda sistemo, sed ankaŭ ni iomete babilas pri la sekteco de Esperantujo. Sed unue, ĉu vi konsentas pri tio ke Esperanto ne estas sekto? Legu la jenan liston kaj komentu sube kion ni maltrafis: Sankta Libro - La Fundamento Grava Sanktulo - Zamenhof Sankta Organizo - La Akademio Idaj Sektoj - Ido, Interlingvao, ktp... Ritualoj - Vestiĝi verde, kunporti pinglojn, ktp... Preĝo aŭ himno - La Espero Tio kaj pli en la plej freŝa epizodo de La Malfamuloj!! ----------------------------------------------------- Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #malfamuloj #esperanto #6asezono
Kio okazis en Brazilo dum la lastaj semajnoj?! Kion vi opinias pri Artefarit-intelektaj artaĵoj? Kiom da tempo pasas antaŭ ni parolas pri Zamenhof manĝante dolĉan ĉuron? Tio kaj pli en la plej freŝa epizodo de La Malfamuloj!! ----------------------------------------------------- Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #malfamuloj #esperanto #6asezono
Kio diable okazis hodiaŭ??? Karlos kaj @CatieKejti esploris temojn iom tro for de la limoj... sed ne for de Ludi ol Labori!! Sed unue: Ĉu vi preferus esti famega pro malbonŝanca akcidento kiun vi provokis, aŭ ege talenta sed senfama? Ankaŭ, memoru ke ni havas paĝon ĉe Patreon, sendu vian belan monon al ni se vi amas nin
En la 2a epizodo de la 6a sezono de La Malfamuloj Pietro kaj Karlos parolas pri la famega Esperantisto Viktor But, interesa komercisto kaj perfekta kapitalisto, ankaŭ konata kiel la ŝakristo de la morto. Aldone al tio ni esploras kelkajn stultajn konspirojn de la lastaj monatoj... Ne forgesu ke ni havas Patron-paĝon! www.patreon.com/lakompanio #esperanto #malfamuloj #esperanto #6asezono
Ĉu vi pretas por ludi aŭ por labori?? Ni ĉiam
Ĉu vi pretas por ludi aŭ por labori?? Ni ankaŭ
Karlos kaj Pietro renkontiĝas denove por aldoni unu plian epizodon de la Malfamuloj. ----------------- Se vi trovas ĉi tion amuzan, iru al nia www.patreon.com/lakompanio
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Venu kun ni en nia dua sezono, post eta paŭzo, kaj malkovru la novajn ludojn kiujn ni kunportos! Sed unue... Ĉu vi preferus havi la kapablon paroli kun balenoj, aŭ kun testudoj? ----------------------------------------- www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti #esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj -----------------------------------------
Pietro kaj Carlos denove decidas eniri en polemikan famulan temon, kaj donas al ni la historion, onidilojn kaj klaĉojn de granda kokino, ne... de la reĝo de l' pop! #esperanto #podkasto #michaeljackson #lakompanio #lafamuloj ---------------------------- Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Michael, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin manĝi picon
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Akompanu nin malkovri kio okazas kiam la reĝino de iu eŭropa lando mortas... sed unue: Ĉu vi preferus laŭtlegi vian taglibron publike, aŭ havi pecon da laktuko inter viaj dentoj senscie dum unu plena tago? ----------------------------------- www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti #esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj ----------------------------------- BV respondi la sekvan enketon! https://forms.gle/kUqPQcktq2naC9Cd8
Dum la kvara epizodo de Mitoj, mi, Carlos, rakontos al ni tri historiojn el la Vedaj tekstoj, kiuj estas parto de la Hindua Religio. Sed atentu, ĉar tiuj rakontoj aperas iom miksitaj, kaj ties referencoj estas ne ĉiam klaraj. Mi honeste pardonpetas se mi iel eraris, mi neniel celis misrespekti ĉi tiujn kredojn... mi ne volas veki Kali kontraŭ mi. ---------------------------------- Apogu nin ĉe Patreon www.patreon.com/lakompanio #esperanto #podkasto #mitologio #religio #veda #hinduismo
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Akompanu nin kio okazas kiam 2 aviadilaj pilotoj ekbatalas por preni la stirilojn... sed unue: Ĉu vi preferus trovi muŝon en via supo, aŭ trovi moneron en hunda merdo? ----------------------------------------- www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti #esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj -----------------------------------------
Pietro kaj Carlos venas en kiu estas plejeble la plej polemika video, por rakonti la historiojn de virino kiu estas amata kaj adorata kiel sanktulino ĉie tra la katolika mondo, sed kies vera historio nur montras ke ŝi estis sadisma kaj hipokriteca. #esperanto #podkasto #motherteresa #lakompanio #lafamuloj ------------------------------ Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Teresa, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin manĝi picon
Dum la tria epizodo de Mitoj, Carlos rakontos al ni pri la aztekaj dioj kaj origo de la mondo. Tiel ni ankau scios kiel oni inventis Pulkon (aztekdevena alkoholaĵo), kial grejnoj estas ĉie tra la tero, kaj kial ekzistas kuracigaj plantoj sur la grundo. Venontfoje, ni konos novan miton, heroon, aŭ legendon. ---------------------------------- Apogu nin ĉe Patreon www.patreon.com/lakompanio #esperanto #podkasto #mitologio #aztek #quetzalcoatl
Ĉu vi preferas ludi aŭ labori? Ni ankaŭ!! Akompanu nin malkovri kion faras la Usona Denfenda Departamento nun pri NIFOj kaj NISAOj... sed unue: Ĉu vi preferus trovi freŝan kadavron de eksterterano aŭ de grandpiedulo? ----------------------------------------- www.youtube.com/c/catiekejti www.patreon.com/lakompanio www.patreon.com/CatieKejti #esperanto #esperantapodkasto #stultajxoj -----------------------------------------
Pietro kaj Carlos revenis por rakonti la historiojn de famaj personoj de nia nuna mondo... ĉi-foje ili babilos pri la plej longe daŭranta reĝino AŬ reĝo de la mondo, la moŝta virino reganta Unuiĝintan Reĝlandon jam de 70 jaroj, kaj kiu estas moŝte amata en 16 landoj tra la mondo... Elizabeth la 2a. #esperanto #podkasto #queenelizabeth #lakompanio #lafamuloj ------------------------------ Komentu ĉisube kion ni forgesis pri Lilibeth, kie ni forgesis akuzativon aŭ kiam vi invitos nin viahejmen