Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli ĉion--literaturon, politikon, la Esperanto-movadon, historion, kaj kia estas la vivo ĝenerale. La etoso estas neformala kaj la vidpunktoj apartenas nur al la dirinto--se eĉ al tiu! Reagu
En ĉi tiu epizodo ni daŭrigos nian diskuton pri la Baza Legolisto kompilita de William Auld en 1988 kaj ĝisdatigita en 1997. En la 9-a epizodo de nia unua sezono, en 2023, ni diskutis la unuajn 10 verkojn en la listo, kaj hodiaŭ ni daŭrigos nian trarigardon trae.Ni volas elkore danki Matt Brooks, nian unuan subtenanton pere de Substako, kaj ankaŭ Phillip David Morgan, kiu lastatempe abonis. Dankon, Matĉjo kaj Phillip!Ankaŭ vi povas mone subteni nin, se vi volas helpi nin pagi la kostojn de la registrado kaj aliaj elpezoj.Libroj diskutitaj:Fajron sentas mi interneNaskitaj sur la ruino (bitlibre)Sur kampo granitaBakŝisJen la sablo el mia klepsidroLa litomiŝla tombejoVivo kaj opinioj de mastro M'SaudSe grenereto...Kredu min, sinjorino!El la maniko33 rakontojTrezoro (parto 1)Neŭtrale - Sten JohanssonAliaj LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Kanada Esperanto-AsocioMeKaRoKER-ekzamenojBaza Legolisto This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com
Dankon pro tio, ke vi aŭskultis ĉi tiun epizodon la 1-an de aprilo! Ni atendas viajn komentojn pri nia estonta Idistiĝo.
En tre speciala epizodo, la usonaj personoj esploras Toronton, la urbo, kie okazos la Dulanda Kongreso kaj NASK en Julio. Ĉiĉeronas por ni Andy Blair kaj Jed Meltzer, du membroj de la LKK. Venu konatiĝi kun la ĉefurbo de Esperanto por Nordameriko en 2025!LigilojSubstako de Usone PersoneNASKDulanda Kongreso 2025Kanada Esperanto-AsocioParalela UniversoNOREKMeKaRoKER-ekzamenojTem-kanto de la Dulanda KongresoLibroj:Trezoro (parto 1)Neŭtrale - Sten Johansson This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com
Por la kvina epizodo de nia tria sezono, venis al nia tablo nia kara Stela Besenyei-Merger, kiu lastatempe estis dufoje premiita, kiel la Esperantisto de la Jaro por 2024, kaj kiel la unua ricevanto de la Premio Maertens. Ni invitis ŝin por paroli pri ŝia sperto, kion signifis por ŝi tiuj premioj, kaj kial gravas rekoni la laboron kaj kontribuojn de tiuj, kiuj dediĉas sin al la afero.Ni longe diskutis pri kial gravas lerni de veteranaj movadanoj, kaj agnoski ties kontribuojn. Nur kelkajn minutojn post la registrado, ni lernis pri la forpaso de Renato CORSETTI (1941-2025). Renato kontribuis dum jardekoj al nia movado. Inter alie li prezidis por TEJO (1971-1973) kaj UEA (2001-2007), kaj estis delonge tre aktiva membro de la komitato de UEA. Krom tio, li estis la edzo de Anna Löwenstein, nia lastatempa gasto, kaj ni sendas niajn kondolencojn al ŝi kaj al la infanoj de Anna kaj Renato. Ni bedaŭras, ke ni neniam havis okazon gastigi lin, kaj dediĉas la epizodon al li. Registrita la 1-an de februaro, 2025.Foto de Renato Corsetti: Aleks Aɴᴅʀᴇ - Propra verko, CC BY-SA 4.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=48489480LigilojSubstako de Usone PersoneNovaĵo pri forpaso de Renato CORSETTIEsperantisto de la JaroPremio Grégoire MaertensIntervjuo de Mark Fettes al StelaLibrojY2KMonstersPoemo de UtnoaPromeso en obskuroOur EveningsLingua, Politica, Cultura. Serta Gratulatoria in Honorem Renato Corsetti: Festlibro en Esperanto, la itala kaj la angla (ne menciita dum la epizodo, sed bona komencpunkto por orientiĝi pri la vivo kaj verki de Renato Corsetti) This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com
Por la kvara epizodo de nia tria sezono, ni bonvenigas al Kalle Kniivilä, nuntempa Esperanta ĵurnalisto kiu aparte profunde verkis pri Ukrainujo kaj Rusujo dum la lastaj jaroj. Lia plej nova libro traktas la rakontojn de diversaj ukrainoj, kun la fono de la milito.Ni registris iom post la balotado en Usono, do, la temo iĝis eĉ pli aktuala.Ni ankaŭ parolas pri diversaj aspektoj de ĵurnalismo kaj de la nuntempa Esperanto-movado, kaj kiel ĝi povus mem iĝi pli aktuala.Registrita la 10-an de decembro, 2024.LigilojSubstako de Usone PersoneKalle KniiviläArtikolo de Kalle pri ties EsperantistiĝoIntervjuo al Kalle fare de Nicola Ruggiero pri la verkado de KalleIntervjuo al Kalle fare de Hanso pri la libro "Lando kiu vekiĝis"Podkasto kern.punktoLibroj:Eldonejo Mondial, kun pluraj libroj de KalleOn the edgeLa malamiko de PutinRadical de Sofia Warren This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com
Por nia trideka epizodo, ni bonvenigas la verkiston Anna Löwenstein, kies plej lastatempa romano “La Memoraĵoj de Julia Agripina” ricevis la Laŭron de la Akademio en 2023.Ni parolas kun ŝi pri verkado, tradukado kaj reverkado, kaj la diferenco inter verki angle kaj verki Esperante.Kial Usone Persone estas ujista podkasto? Nepre aŭskultu por ekscii!Registrita la 9-an de novembro, 2024. Koran dankon al Alekso MILLER, kiu helpis nin solvi kelkajn sonproblemojn en la registraĵo. Se vi ne jam konas lian jutub-kanalon, “Exploring Esperanto”, ni rekomendas ĝin! Vi povas ankaŭ aŭdi lin kiel gaston en epizodo 15, “La nepoj nin benos”.Libroj menciitaj:Libroj de Anna Löwenstein ĉe FELOn the edgeLando kiu vekiĝas: rakontoj el UkrainioUnu Palestino, Kompleta de Tom SegevSubtenu Usone Persone:Okaze de nia trideka epizodo, la tria epizodo de nia tria sezono, ni lanĉas la eblon subteni nin tri per Substako. Eblos subteni je diversaj obloj de $3. Se vi aprezas nian laboron, kaj volas helpi nin produkti pli da epizodoj, je kiom eble alta nivelo, ni tre dankus vian subtenon! This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com
Malgraŭ ĉiuj malgraŭoj, la usonaj personoj restas nekabeintaj - sed ĉu kabeontaj? Por satigi vian scivolemon kaj komplezi vian klaĉemon, aŭskultu tuj!Registrita la 20an de oktobro, 2024.LigilojSubstako de Usone PersoneKabeLibrojOn the edgeLa venecia komercistoINK-3La faraono This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com
LigilojSubstako de Usone PersoneLa blogo de StelaBobelartoLibroj:Prezento de la libroj de Petro Desmet'Lando Kiu VekiĝisJulia AgripinaOn the edgeOni ne pafas en Jamburg This is a public episode. If you would like to discuss this with other subscribers or get access to bonus episodes, visit usonepersone.substack.com
Dum NASK, Birke Dockhorn kaj la normalaj uloj priparolas basbalon, la vivon en Usono, instruadon, kaj tiel plu.
Post ioma paŭzo, Usone Persone revenas por priparoli (sed ne prikrokodili) la fenomenon krokodilado.
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas tradukadon, precipe sian propran kaj literaturan. Ho, kaj ankaŭ fonklojn. Ligiloj Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone 2-a Literatura Duonmaratono Aliĝu al NASK! Pli da NASKaj detaloj Usona Kongreso de Esperanto Sesdek Ok Lidia La abeloj kaj la nevidebla Beletra Almanako 47 La gajaj edzinoj de Windsor Ne tiel, sed tiel ĉi!
Erin Piateski (Erinja) venas al Usone Persone por priparoli sian vivon en Esperantujo--kaj precipe la retejon Lernu!. Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone 2-a Literatura Duonmaratono Aliĝu al NASK! Pli da NASKaj detaloj Usona Kongreso de Esperanto Sesdek Ok Lidia La abeloj kaj la nevidebla Beletra Almanako 47 La gajaj edzinoj de Windsor Ne tiel, sed tiel ĉi!
La erudito István Ertl venas al Usone persone por priparoli aferojn plej diversajn (tamen ĉiam tanĝante iel-tiel la literaturan revuon Beletra almanako). Ĝuu! Ligiloj Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone 2-a Literatura Duonmaratono Aliĝu al NASK! Pli da NASKaj detaloj Usona Kongreso de Esperanto Sesdek Ok Lidia La abeloj kaj la nevidebla Beletra Almanako 47 La gajaj edzinoj de Windsor Ne tiel, sed tiel ĉi!
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por priparoli kulturaĵojn popularajn, en kiuj aperas ESPERANTO. Dankon al Ramai pro la informo, ke nin menciis Stuff You Should Know. Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USA Stuff you should know Libera Folio artikolo pri la podkastero Incubus Red Dwarf La pepo pri Mark Esper Esperanto filmoj2-a Literatura Duonmaratono Idiot's Delight The Idiot Aliĝu al NASK! Pli da NASKaj detaloj Usona Kongreso de Esperanto Sesdek Ok La abeloj kaj la nevidebla Beletra Almanako 47
Gastas ĉe ni la kontraŭvola ekspodkastisto Tobiasz Kubisiowski, konata aldone pro sia aktivado en PEJ, TEJO kaj la arta vivo de Esperanto. Estas malpli konate, ke li estas fervora ŝatanto de Usone persone, eble eĉ fano… En tiu ĉi epizodo, malkovru vi: Kial Tobiasz kaj Hanso parolis angle inter si en lando ambaŭflanke fremda Kiel sonas Brandono kun la ĝusta mikrofono Tion, kio malebligas al Tobiasz pluan podkastadon (almenaŭ provizore) Tiun, kiu venkis Tobiasz en la Belartaj Konkursoj… Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USALa plej eta librovendejo en San Francisko Richard Geoghegan Fremdulo Somermeznokta sonĝo Beletra Almanako 47 Kruko kaj Baniko el Bervalo
Denove Stela venas al la Usonaj personoj por priparoli siajn regulajn literaturajn projektojn--ĉi-foje, ĉefe MoVeMon. Tamen, oni povas ekscii ankaŭ: Kiun libron ektradukis Brandono laŭ nurbuŝa interkonsento kun fama aŭtoro? Kial Rafa finlegis libron, kiun li abomenis? Kial Hanso malbone tenas la spiriton de Advento? Kia estis al Stela renkontiĝo kun la fama aŭtoro Istvan Nemere? Ligiloj: Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USA Substack de StelaLa plej eta librovendejo en San Francisko Bobelarto MoVeMo INK JarKompaso Somermeznokta sonĝo Jesa The Yiddish Policeman's Union The Year of Less
Gastas ĉe ni la senkompara kaj nelacigebla ŝekspirologo Humphrey Tonkin, kiu lastatempe aperigis novan tradukon de Koriolano (kiun iniciatis kaj plejparte faris Marjorie Boulton). Ŝekspiro estas nia vera temo, tamen kun multe da diverĝoj en sakstratojn... Ligiloj Nia Viva Epizodo Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USAKursoj de la Londona Klubo MoVeMo TAKE Koriolano Jesa La murdo de Roger Ackroyd The narrow cage
Ĉu vi scivolas, kion ni faris somere? Kompreneble ni ne restas ĉe tiu temo! Ligiloj Nia Viva Epizodo Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USAKursoj de la Londona Klubo MoVeMo Eventoj: TAKE NASK 2023 Usona Landa Kongreso Libroj: Koriolano Jesa La murdo de Roger Ackroyd La mortsonorilo de Chamblay La litomiŝla tombejo The narrow cage
Usone persone revenas por sia dua sezono! Por inaŭguri ĝin, la triopo invitas al sia virtuala kunvenejo la plurfakan spertulon Karina Oliveira, lastatempe elektitan kiel la novan redaktoron de Kontakto. Rafa, Brandono kaj Hanso sondas ŝin pri diversaj temoj: Duolingo, la Esperanto-movado en Brazilo, la graveco de internacieco, kaj kompreneble legataĵoj. Kaj en la fino malkovru tion, kion Rafa opinias "nur mezboneta"... Ligiloj Nia Viva Epizodo Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USAKursoj de la Londona Klubo Eventoj: TAKE NASK 2023 Usona Landa Kongreso Kontakto Libroj: Koriolano Masquerade Ekstrakto el "La Rado de la Tempo" (Tradukita de Don Harlow) Fantaste kaj reale Heartstopper Kometo en Mumin-valo Simeono
Usone persone venas al vi...usone kaj persone, de la sama ĉambro kun preskaŭ cent esperantistoj. Tiuj demandas al Rafa, Brandono kaj Hanso pri ĉio (sed sen garantio)...kaj la triopo rakontas pri siaj spertoj en Esperanto-lernado. Tiu ĉi estos la lasta epizodo dum iom da tempo--sed ne zorgu! Usone persone revenos por sia dua sezono post somera paŭzo. Ĝis post tio, en Esperantio! ;)
Multaj el vi jam konas Alekson Miller, jutubiston kaj aktoron, kiu venas al Usone persone hodiaŭ kiel gasto. Baldaŭ debutos la 5a Usona Bona Filmfestivalo—kiel ĝi estiĝis? Kion celas Alekso kaj Esperanto-USA per ĝi? Plej grave, ĉu la nepoj lin benos? Ligiloj: Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Jutuba kanalo de Esperanto-USA Jutuba kanalo de Exploring Esperanto Paĝo pri la Usona Bona Film-Festivalo ĉe Esperanto-USA Eventoj: NASK 2023 Usona Landa Kongreso Libroj: Secesio Falaflo en Maco La granda kaldrono Unu animo homa
La triopo bonvenigas Aušrinė kaj Eidmantė, du junajn litovojn, por priparoli la eksterordinararan sukceson de la burĝonanta junulara movado en Litovujo. Laŭ la propra atesto de Brandono, dum la lasta IJF eĉ ĉeestis pli da litovoj, ol italoj! Kiel lando malpli enloĝata ol Kansaso fariĝis nova nodo por Esperanto en Eŭropo? Kial ilia sperto pruvas, ke Esperanto ja estas sekto? Aŭskultu ĉi tiun epizodon por ekscii pri ĉio ĉi…kaj ankaŭ por ekscii pri multaj aliaj flanktemoj kaj diverĝoj en sakstratojn kun viaj perdiĝemaj ĉiĉeronoj Brandono, Rafa, kaj Hanso. Informoj: Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone TikTok de LEJO LinkedIn de LEJO Instagramo de LEJO Fejsbukpaĝo de LEJO Eventoj: NASK 2023 Usona Landa Kongreso IJK 2024 en Litovujo Libroj: Beletra Almanako 45 Secesio Falaflo en Maco Kaj Staros Tre Alte
Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas ĉion hodiaŭ: la drinkaĝon en diversaj Usonaj ŝtatoj (kaj kial tio ligiĝas al interŝtataloj), pitonojn, kaj eĉ la furorantan rimedon por lerni diversajn lingvojn kvazaŭlude, Duolingon. Bonvenon al la rondo! Telegrama Anonckanalo pri Usone Persone Informoj pri Duolingo-kursoj Informo pri la forigo de aliaj E-kursoj en Duolingo Artikolo, kiu interesis Hanson en 2015 Por lerni pli bone, rezignu bone (artikolo de Hanso pri lingvolernado) NASK 2023 Usona Landa Kongreso Brita Kongreso Historio de UEA Ibere libere Al Torento Infanoj en Torento Junuloj en Torento
Hodiaŭ antaŭ la mikrofono Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas iom nekutiman gaston. Verŝajne ĉiuj jam pri ĝi aŭdis, sed kompreneble indas esplori, kion ĝi scias, kaj kion ĝi prognozas pri Esperanto, Usone persone, kaj ĉio alia. Temas ja pri aŭtomato, kiun ni trovas Gasto Plene Trompema. Ligiloj ChatGPT en Vikipedio Usona Landa Kongreso NASK pretiga kurso Brita Kongreso UEA en konscio de Esperantistoj Tartarin de Alphonse Daudet, tradukita de Jean Delor kaj Paul Le Brun Al Torento (senpage alŝutebla) “The Crucible” (Angla Vikipedio)
Denove ĉe si Brandono, Rafa, kaj Hanso bonvenigas Stelan kvazaŭ la kvaran, honoran membron de Usone persone. En epizodo temanta pri literaturaj konkursoj la kvaropo priparolas la psikan impulson, kiu kondukas al Esperantumado, verkadon, kaj tiel plu. La vagado certe estos ĝuinda por la tuta familio! (Eĉ se foje aperas en ĉi epizodo sakroj mildaj.) Ligiloj Bobelarto INK-konkurso 3 Belartaj Konkursoj de UEA The Starfish and the Spider I'll Burn That Bridge When I Get To It! Sundown Towns Enciklopedieto de Esperanto Hetajro dancas
Ĉu vi scias, ke en 1894 Zamenhof proponis sufiĉe drastan reformon al Esperanto? Kia ĝi estis--kaj kial la majstro tion entreprenis kiel esperinto en Grodno? Rafa, Brandono kaj Hanso prezentas la ŝanĝojn, priparolas ilin, kaj diskutas liajn kialojn. Kion vi opinias pri reformoj al Esperanto--pri tiuj ĉi, kaj pri ĉiu (aŭ ĉu ni diru pri omnu)? Skribu al ni--usonepersone@pm.me! Ligiloj: Grava artikolo pri diversaj reformproponoj de Zamenhof en Esperantologio Primaraj fontoj troviĝas en unua etapo de esperanto (pvz originalaro I); mendebla de JEI La Kanada Verkaro Murdo en Esperantujo Sociolekta Triopo (inkl. Ligilojn al la PDF-dokumentoj) The Dawn of Everything: A New History of Humanity (La Krepusko de Ĉio: Nova Historio de la Homaro) Paĝo kun informo pri NI Sequoyah (ankoraŭ nenio pri la lasta novaĵo)
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas por respondi (almenaŭ parte) al la plej ofta demando de aŭskultantoj: kion vi opinias pri la plej famaj verkoj en Esperantujo, tiuj, kiuj troviĝas en la fama "Baza legolisto" kompilita de Auld? Baza legolisto Laŭro de la Akademio Mr Tot aĉetas mil okulojn Sesdek Ok (Bite kaj papere) Secesio (Bite kaj papere) Making comics La Kanada Verkaro
Rafa, Brandono, kaj Hanso priparolas la teatraĵon 1910 kun ĝia verkinto kaj du ĉefaj aktoroj, okaze de la lastatempa publikigo de la teatraĵo kiel filmo en YouTube fare de Alex Miller. Artikolo de Sro Mann (La “Mann”-uskripto) 1910 en Jutubo Ebrio de William Auld Pasporto al la tuta mondo Sesdek Ok (Bite kaj papere) Beletra Almanako 43 (Bite kaj papere) Secesio (Bite kaj papere) Auli Burning Down the Haus Tokipono Peter Jameson's Secret Language Proverbaro Biblioteko.ca Anna de Verdaj Gabloj Mr Tot aĉetas mil okulojn
Rafa, Brandono kaj Hanso kunvenas denove por priparoli siajn plej bonajn spertojn en Esperantujo, spronite de demando de unu el siaj aŭskultantoj (al kiu nun sagas glumarko plej luksa). Ne hezitu starigi pliajn demandojn al ni per retmesaĝo al usonepersone@pm.me! Ligiloj Beletra Almanako 42 La Edda La kurioza incidento de la hundo en la nokto Daniel Stein, interpretanto La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL Sea of Tranquility Burning Down the Haus
Rafa, Brandono kaj Hanso bonvenigas la unuan fojon Tim Owen, direktoron de Esperanto-Asocio de Britio, pedagogon, kaj membron de la Akademio de Esperanto. Malgraŭ siaj eminentaj kvalitoj, Tim estas sprita, parolema brito, malteda homo kaj aparte interesa kiel gasto. En tiu ĉi epizodo tiu ĉi kvaropo priparolas la elstare fekundan produktadon de EAB dum la lastaj kelkaj jaroj--kial ĝi tiel brile sukcesas? Kiel ĝi kunlaboras kun tradukistoj, aŭtoroj, kaj eldonejoj? Kio diferencigas ĝin disde aliaj eldonejoj en Esperantujo? Bonŝance por vi, la fero daŭre ardas--se unu el niaj aŭskultantoj volas proponi sin kiel tradukiston al EAB, baldaŭ komenciĝos konkurso tiucele! Ligiloj Complete Esperanto (Librejo Esperanta en Usono) Enjoy Esperanto Traduk-konkurso de EAB Ĉu li bremsis sufiĉe? (senpage kiel bitlibro) Kometo en Muminvalo La kurioza incidento de la hundo en la nokto Sesdek ok (Amazon en Usono) (kiel bitlibro) La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL
Rafa, Brandono kaj Hanso denove bonvenigas Stelan por priparoli MoVeMon, kiu baldaŭ komenciĝos. Kune ili parolas pri la graveco de konstanteco en verkado kaj tradukado, kiel statis iliaj lastaj provoj en MoVeMo, kaj la libereco de nedenaskuloj. Ligiloj: Bobelarto (aliĝu tie ĉi al MoVeMo) Year of Magical Thinking Snow Crash Improv for Writers La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL Debato pri la “Praga Skolo” Belarta Rikolto 2022 Proverbaro.net Proverboj sub lupeo (interesa komentario pri la proverbaro) Ulysses (tre utila aplikaĵo por organizi verkadon - kvankam nur por la operaciumo Makintoŝo) Scrivner (simile utila, havebla por Vindozo kaj Makintoŝo)
En tiu ĉi epizodo ni distanciĝas de temoj literaturaj kaj esploras gravan demandon: Ĉu Esperanto estas sekto? Unue, kio estas sekto? Kiel Esperanto similas (aŭ malsimilas) tion? Ĉu ni kredas, ke eblas ŝanĝi tiujn ĉi trajtojn de Esperanto, Esperantistoj kaj Esperantujo? Aŭskultu nun por malkovri ĉion ĉi... Pri la demisio en la Civito The Satanic Verses Kavaliroj de kvardek insuloj Solaris (en Usono ĉe Librejo Esperanta) La Grafo de Monte-Kristo Kantoj tradukitaj de Hanso en KantarViki EASP kun Rafa Ekparolu Arkones
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas vin al sia tablo por priparoli la tradukarton--kaj ĝian apartan gravecon al Esperanto. Sendu viajn reagojn, demandojn, eblajn temojn, kaj neeldonitajn tradukojn al UsonePersone@pm.me; se vi mencios vian adreson, ni sendos al vi specialan glumarkon! (Rigardu ĝin; ĝi belas--aparte konsiderante la prezon!) Ligiloj Arkones Paulus fondinto CivilWarLand in Bad Decline The Every Insulanoj de Hemsö La Grafo de Monte-Kristo Slouching Towards Utopia
Rafa, Brandono, kaj Hanso bonvenigas Stela kiel gaston en sia dua epizodo de Usone persone. La kongresa sezono finiĝis, sed tial estas multe pli da tempo por legi kaj pripensi la Esperanto-kulturon! Tiu ĉi epizodo estas "duone Usone", ĉar Brandono jam transiris Atlantikon reen al sia hejmo en Portugalujo, kaj Stela partoprenas la babiladon de Budapeŝto. Sendu viajn reagojn al UsonePersone@pm.me Ligiloj: Bobelarto Sur bluaj planedoj (ankaŭ ĉe Book Depository) Infanlibroj de EAB (ankaŭ ĉe Librejo Esperanta) Libroj de Anna Lowenstein ĉe FEL (ankaŭ bite) INK-konkurso 2 Karolo Piĉ (Vikipedio) Lingvo kaj Vivo ĉe UEA (ankaŭ ĉe Librejo Esperanta) Don Quijote (bite kaj senpage ĉe HEF) La sekreta miraklo ĉe UEA Beletra Almanako 43 ĉe UEA (ĉe Amazon) La malamiko de Putin ĉe Book Depository (ĉe Google Play) (ĉe Smashwords) La recenzo de Hanso pri La malamiko de Putin The Idiot (ĉe Book Depository) La Grafo de Monte-Kristo ĉe FEL La bapto de caro Vladimir ĉe UEA Nord-Londona Klubo Arkones
Ĝuu la debutan epizodon de Usone persone...en kiu Rafa, Brandono kaj Hanso priparolas la Universalan Kongreson en Montrealo, la estontecon de la Esperanto-movado en Nordameriko, kaj plurajn novajn librojn. Ligiloj: Borges kaj Esperanto (Ralph Dumain) Esperanto: Lingua Franca and Language Community (Fiedler and Brosch)