POPULARITY
En la 1396-a E_elsendo el la 20.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni enrigardas iujn el la venintaj al la Redakcio gazetoj. Temas pri la elektronikaj eldonoj de la aprila numero de la finna „Esperantolehti”, de la majaj numeroj de la jokohama „Novaĵoj Tamtamas” kaj de la gotenburga „Ora Ĵurnalo”. Krome ni retrorigardas al la presitaj - marta numero de „Esperanto”, la 209-a numero de „Informilo” de Espéranto-France Est kaj la „Konstruado”- kajero de TAKE 2025. • Ni proponas krome minifelietonon pri la reaktiviĝantaj en printempo sanminacaj iksodoj. • En la aktualaĵoj ni retrorigardas al la semajnfinaj eventoj, kiel la 1-a raŭndo de la prezidentaj balotoj en Pollando, solena inaŭguro de la Pontifika Oficado de papo Leono la 14-a kaj alvoko de franca, brita kaj kanada politikistoj al Israelo. Ni informas pri la Eŭropa Muzeologia Forumo en Bjalistoko. • En la sciencbultena rubriko ni memorigas pri la daŭranta la tutan semajnon Copernicus Festival - copernicusfestival.com. Ni informas pri esploroj de ĉinaj sciencistoj, ke Antarkto tamen ne degelas. • Muzike akompanas nin Amindaj per kanzono „Lasu la malĝojon flugi” el la KD eldonita de Vinilkosmo. La apudanta la programinformon foto rilatas al esploroj pri nedegelanta Antarkto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1395-a E_elsendo el la 15.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence de la elsendo ni referencas al la vortoj de UEA-prezidanto Duncan Charters reage je la elekto de la nova papo Leono la 14-a en la kunteksto de la uzataj de li lingvoj. Ni, niaflanke kiel ĵurnalistoj ligas al la lingvorilataj vortoj de Leono la 14-a – el lia renkontiĝo kun ĵurnalistoj – kiu diras „ne” al praktiko batali per vortoj kaj bildoj en ĵurnalista raportado. • El nia arkivo ni proponas felietonon pri historia kaj daŭre koninda urbo en Pollando - Zamość. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri finiĝanta hodiaŭ en Poznano Internacia Lutierista Konkurso; pri la finiĝinta elimina etapo al la oktobra Chopin-konkurso 2025; pri daŭranta en Hajnówka (la nord-okcidenta Pollando) festivalo de kirka muziko. • En la E-komunuma segmento ni referencas al la porokaza mesaĝo de UEA, aperinta kiel Gazetara Komuniko, al la pasanta la 15-an de majo Tago de Familioj. Per aparta informo ni adiaŭas elstaran francan esperantiston, Claude Longue-Épée i.a. ideodoninton de la evento Boulogne 2005 antaŭ 20 jaroj. • Muzike ni ĉerpas el KD „Hotel Desperado” eldonita de Vinilkosmo kaj prezentas fragmente la kanzonon „Dancu”. La hodiaŭan programinformon akompanas foto pri lutierista laboro. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1394-a E_elsendo el la 10.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en aparta programero Maciej Jaskot analizas la plej novan Gallup-enketon pri feliĉo 2025. • En la aktualaĵoj ni informas pri la loko de Pollando en la produktado de ovoj kaj ilia eksporto; pri la nova turisma atrakciaĵo en Varsovio; pri la nuna kaj mezepoka produktado de plumba vitro (kristala) en Pollando. • En la sciencbultena rubriko ni traktas interesajn esplorojn de svisaj sciencistoj pri hidroĵeleo densiganta ostojn, kio gravas aparte rilate tiajn malsanojn kiel ostoporozo; la esplorojn de pola sciencisto, kiu okupiĝas pri la demando kiomgrade la alprenado de decidoj dependas de la uzata lingvo – gepatra aŭ fremda. • Muzike akompanas nin Klarisa kaj Armel Amiot, kies albumojn: Ludu kaj kantu kaj Banĝo Esperanto lanĉis Vinilkosmo. La kantotitoloj estas „Mi ŝatas maron” kaj „La vespera vento”. • La apudanta la programinformon foto prezentas vazojn el plumba vitro produktitaj en iu el la polaj vitrofandejoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1385-a E_elsendo el la 25.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La komenca aktualaĵo rilatas al la solenita en Pollando lastlunde Nacia Tago de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la germana okupacio. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri retrovitaj kaj restaŭritaj 16 polikromiaĵoj en la preĝejo de s-ta Jakobo en Toruń (norda Pollando); pri vico da eventoj planitaj en Lodzo lige kun la 80-jariĝo de la unua libro pri muminvalaj troloj de Tove Jansson; pri litografaĵoj de Marc Chagall en la loko Lewkowo en la okcidenta Pollando. • Hodiaŭ ni enrigardas la kulturajn paĝojn de la februara numero de „Esperantolehti” el Finnlando, el kiuj ni ekscias novaĵojn pri E-tradukoj de libroj pri mumintroloj de Tove Jansson kaj pri la 25-jariĝo de la arta laboro de Markku Sarastamo, popola artisto kaj esperantisto. Interreta foto de iu el liaj verkoj akompanas nian hodiaŭan programinformon. • En la E-komunuma segmento ni informas – laŭ GK de UEA – pri burunda esperantistino kun ŝtata distngo okaze de la nunjara Tago de la Virinoj. • Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de sia kanto „Mi kaj vi” el ilia Arĝenta Albumo kaj la kanto „Karulino” el la KD de Vinilkosmo >Afrika Kompilo
En la 1380-a E_elsendo el la 25.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa Trarigardo de la E_Gazetaro ni referencas al la papera versio de la februara numero de „Esperanto” kaj aperinta en ĝi raporto pri enketo inter duolinganoj pri enmovadiĝo. Ni referencas al la rubrikoj „Akrevide, Akreflare – kiel ni fosas nian sulkon” el la 10-a kaj 11-a numeroj de „La revuo Orienta” el Japanio. Ni enrigardas la 208-an numeron de dulingva informbulteno pri Esperanto „La Informilo” el la orienta Francio. • En la aktualaĵoj ni informas pri investantaj en Pollando ukrainanoj; pri la eksterlandaj stacioj de la Pola Sciencakademio; pri ĉiam pli puraj plaĝoj ĉe la pola bordo de Baltiko. • Ni informas pri la aperinta antaŭ kelkaj tagoj Dua Bulteno de la 110-a UK en Brno - uk.esperanto.net/2025/duabulteno. •Nia sciencbultena temo estas dediĉita al plia plago en nia medio, t.e. brupoluado. • Muzike akompanas nin Merlin, ĉi-foje per la kanzono „Pri la vero" el ĝia KD eldonita kunlabore kun Vinilkosmo. La akompana foto prezentas allogan plaĝon ĉe la pola bordo de Baltiko. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1372-a E_elsendo el 15.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org: - Hodiaŭ kun nia antaŭmikrofona gasto, Rico Giacometto ni rerigardas al lia poststuda estado en Varsovio, sed unuavice ni koncentriĝas pri lia finlaboraĵo farita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Ĝi aperis lastatempe en edukado.net en la rubriko diplomlaboraĵoj – Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu!; - La menciitaj en la interparolo retaj kursoj en Londona E-klubo en januaro denove startas: https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto... - En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri nova funkcio de la eksa pola ĉefministro en la EU kiel prezidanto de EKR; pri la raporto de Monda Ekonomia Forumo – WEF dediĉita al enlaborigiteco kaj AI; pri la parolstato de la pola lingvo en la monda skalo; - En la scienca rubriko ni informas pri profesia distingo ASHA Fellow por la pola logopediistino, prof. Katarzyna Węsierska; - Muzike akompanas nin pola kanzono en E-vesto, kiun kantas Jadwiga Dzięgielewska kaj ni citas el la konata kanto de JoMo „Lernu nun” el la KD eldonita de Vinilkosmo; La programanoncon akompanas interreta foto de iuj profesoroj kaj prelegantoj dum la solenaĵo finanta la lastan studojaron pri interlingvistiko en Poznano; – En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003.
En la 1371-a E_elsendo el la 10.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Unu el la gravaj eventoj de la 2025-a jaro en Pollando estas la miljara datreveno de la kronceremonio de la unua pola reĝo, Bolesław Chrobry. Kiu li estis? Tion ni proksimigas en nia felietono kaj samtempe ni informas pri planataj eventoj ligitaj kun ĉi tiu datreveno en kulturkroniko. • La kulturkronikaj informoj rilatas ankaŭ al la komenciĝontaj en la ĵusaj tagoj detektaj esploroj pri la surrokaj desegnaĵoj de neolitikaj ministoj en la loko Krzemionki; al la retrovitaj sepultaj kronoj de polaj reĝoj en la vilna katedralo. • La E-komunumaj informoj rilatas al la unua laŭreato de la premio Grégoire Martens, kiu fariĝis Stela Besenyei-Merger. En jutuba UEA-kanalo intervjas ŝin Mark Fettes: https://www.youtube.com/watch?v=eFkDDKazilU. Ni informs pri la prokrastita ĝis 15.01.2025 unua favorpreza aliĝperiodo al la nunjara hispana E-Kongreso: https://kongreso.esperanto.es/. • Muzike akompanas nin Martin kaj la Talpoj per fragmento de la kanzono „Tempo” el la albumo Vestiĝoj, bita albumeto kunproduktita kun Vinilkosmo. Kaj Tiel Plu ankaŭ en fragmento prezentas sian kanton „Turto havas naŭ plumetojn” el la CD „Surplacen venu vi”. La programinformon akompanas interreta poŝtkarta foto laŭ pentraĵo de Jan Matejko pri la unua reĝo de Pollando, Bolesław Chrobry. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1353-a E_elsendo el la 10.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la interparolo kun Duncan Charters, la prezidanto de UEA, ni referencas al la Simpozio pri handikapabloj okazinta dum la pariza paraolimpiko, al kiu kontribuon alportis ankaŭ UEA, unuavice kiel servopreta kunlaboranto. • Nia felietono pri koninda polo referencas al la figuro de Witold Pilecki, pola oficiro i.a. malliberigito kaj kunorganizinto de la rezista movado en la germana koncentrejo Auschwitz. Liaj raportoj pri holokaŭsto, jam dummilte atingis Usonon kaj Brition. La reredaktitan tekston ni pretigis laŭ instigo de Edmond Ludwig el Francio. • En la kulturkroniko ni informas pri la ekspozicio „Rembrandt-Hoogstraten. Koloro kaj iluzio” en Vieno, en kiu estas prezentata i.a Rembrandt-tolaĵo el la polaj kolektoj; pri pola skulptisto Franciszek Duszeńko, unu el kulturagantoj aparte omaĝotaj en 2025; pri nova funkcio de la direktoro de la Pola Nacia Bilioteko kiel vicprezidanto de la Konferenco de la Direktoroj de CDNL. • Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „La lasta somero” de Martin kaj la Talpoj, kiu hodiaŭ estis prezentita de Vinilkosmo kiel oficiala muzikvideo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop... La interreta foto prezentas la tolaĵon de Rembrandt „Knabino en bildokadro”, kiu estis pruntita por la ekspozicio „Rembrandt - Hoogstraten. Koloro kaj iluzio” en Vieno. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1332-a E_elsendo el la 20.07.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Sojle de la solenota venontsemajne Esperanto-Tago, iam festata kiel Tago de la Unua Libro ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun prof. Humphrey Tonkin por iom retrorigardi al la iamaj solenadoj kaj festadoj, sed ĉefe por koncentriĝi pri ĝia nuna loko en la komunuma kaj ekstera konscio ĝuste kiel Esperanto-Tago. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri sukcesoj de la pola flugkompanio LOT 2023; pri la ĵusa opinio de Internacia Justic-kortumo en Hago rilate al la israela politiko sur la palestinaj teritorioj; pri Pollando kiel turisma allogaĵo por ĝiaj sudaj najbaroj; pri CBOS-fulmenketado el komenco de julio pri emocioj de poloj. • En la scienctema rubriko ni informas pri Advanced Grant 2023, scienca subvencio por prof. Karol Życzkowski el Jagelona Universitato esploranta kvantuman mekanikon. • Muzike akompanas nin fragmente la ĵus aperinta ĉe Vinilkosmo unuopaĵo de La Mondanoj „Rapidu, Vagonaro”: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/la-mondanoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1321-a E_elsendo el la 25.05.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Per nia hodiaŭa felietono ni invitas vin al Varsovio, kiu dank' al la reĝo Zygmunt III Waza – Sigismundo la 3-a Vasa de ĉ. 400 jaroj estas la ĉefurbo de Pollando; • La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nova sezono kun Chopin-muziko en Varsovio; al la finiĝonta morgaŭ en la pola ĉefurbo Internacia Librofoiro; al la baldaŭ finiĝonta ekspozicio pri la Virinoj de ferfojo; • En la E-komunuma segmento ni citas amplekse el la lasta mesaĝo de UEA lige kun la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo; • Muzike akompanas Armel Amiot per fragmento de la kanzono „Nek viro nek virino” el lia bita albumeto „Dezertoj” eldonita de Vinilkosmo aperanta kiel oficiala videaĵo - https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/395-oficiala-eldono-de-la-dua-bit-albumeto-de-armel-amiot,-dezertoj-hodiaŭ-la-24-an-de-majo-2024.html; • La akompana interreta foto prezentas la oleopentraĵon de Bernardo Bellotto (la 18-a jarcento). Ĝia motivo estas alrigardo al Krakowskie Przedmieście flanke de la iama Krakova Pordego ĉe la Sigismunda Kolono; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1308-a E_elsendo el la 20.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono konatan vjetnaman esperantistinon Ĝojo – Hoan Tran, esperantistiĝintan okaze de la Hanoja UK poste kaj nun vigle aktivantan i.a. en la junulara kaj regiona azia kaj oceana E-movado. Dum siaj studoj en A.Mickiewicz-universitato en Poznano ŝi preparas sin por fariĝi E-instruistino; • En la komencaj aktualaĵoj ni referencas al la raportaj vortoj de UNICEF-direktorino pri infanaj viktimoj de la milito en Gazao. Ni informas pri la funkciigita en Pollando fabriko pri recikligado de litiaj piloj. Ni sciigas pri distingo de polino, dank' al kiu la usona kongreso proklamis Internacian Tagon de Virinoj; • En la sciencbultena rubriko ni parolas pri la pola libro dediĉita al metrologio, kiu nun servas kiel lernolibro en Ĉinio; pri la aperinta en Pollando nova abelspecio Colletes hederae (pole - lepiarka bluszczówka); . En la hodiaŭa elsendo krome Rico Giacometto donas la unuajn informojn pri la Brita E-kongreso okazonta inter la 3-a kaj la 5-a de majo: https://britakongreso.org/; • Muzike akompanas nin la kanzono „Printempo” de Inicialoj cd (en fragmento) el la KD „Urbano” eldonita de Vinilkosmo; • Nia interreta foto ĉe la programinformo prezentas la novan abelspecion, kiu aperis en Pollando; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1306-a E_elsendo el la 10.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia antaŭmikrofona gasto estas Fábio Fortes el Brazilo, kiu rakontas al ni pri brazila literaturo, aparte ĝia „sorĉisto” Machado de Assis. Ĉi-teman prelegon li prezentis dum la lasta ARKONES en Poznano, Pollando. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri aparta ekspozicio en Berlino, dediĉita al polinoj batalantaj por politikaj rajtoj, kiu estis inaŭgurita antaŭ la 8-a de marto. Sekve ni sciigas pri la decido de la kanada parlamento omaĝi en majo Monaton de la Pola Heredaĵo. • La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la signifo kaj graveco de kokleaj enplantaĵoj aparte gravaj por la evoluo de la infanoj, kiuj malgraŭ denaska surdeco povas fariĝi personoj aŭdokapablaj. La 3-an de marto pasis Monda Tago de Aŭdokapablo. • Muzike akompanas nin fragmente la kaznono de TIM „Bela vivo” el la bitalbumeto aperinta ĉe Vinilkosmo antaŭtage de la 8-a de marto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/2-bela-vivo.html. • Nia interreta foto ĉe la programinformo rilatas al reakirata aŭdokapablo dank' al kokleaj enplantoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1304-a E_elsendo el la 01.03.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • CED, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj estas la temo de nia interparolo, kiun ni faris kun ĝia direktoro Mark Fettes dum lia lasta vizito en Pollando (interlingvistiko.net). • En la aktualaĵoj ni informas pri la stato de la eksterlerneja, la t.n. hejma instruado en Pollando; pri medalo Magnus Hirschfeld por la pola esploristo pri homa seksemo kaj seksa edukado profesoro Zbigniew Izdebski; pri Varsovio kaj Krakovo inter kvin polaj eŭropaj urboj aparte vizitindaj por la semajnfina ripozo. • En la sciencbultena rubriko ni referencas al esploroj de irlandaj sciencistoj pri la longdaŭra kovimo kaj unu el ĝiaj sekvoj la t.n. cerba nebulo. • Muzike ni pasigas kelkajn minutojn kun ĴeLe kaj ĝia kanto „Mirinda momento” el la albumeto „Stacioj de l'amo”, kiun bitaformate en februaro aperigis Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/%C4%B5ele/5-stacioj-de-lamo.html. • Nian programinformon akompanas interreta foto rilata al la temo pri la eksterlerneja instruado en Pollando. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1299-a E_elsendo el la 05.02.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni proponas kunfoliumi kun ni E-gazetojn, inter kiuj estas la aŭtuna numero de „Israela Esperantisto”, la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas” el Japanio, la februara numero de la ĉina „Penseo” kaj la premiera numero de la „Beletra Edeno”, neregula beletra revuo redaktata ankaŭ sub la gvido de Vejdo. • En la komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj ni parolas pri distingo por la Muzeo de Siberiekzilitoj en Bjalistoko, pri laste aĉetita desegnaĵo de Rafaelo por la varsovia Reĝa Kastelo, pri restaŭritaj ikonoj por la muzeo en Przemyśl. • En la E-komunuma segmento ni informas pri invito kunlabori pri la kongresa temo en Tanzanio: KongresaTemo-heliko-groups.io; pri varbado de volontuloj por la nunjara UK: https://forms.gle/h1MGRCdtbMjdp9De8; pri seminario dediĉita al konstruataj lingvoj: https://icon2024.sciencesconf.org. • Muzike ni aŭdas fragmenton de la kanzono „Nokto sen dorm'” de Mayoma kun JoMo, el la KD-o „Moyoma kun JoMo afrikumas” eldonita de Vinilkosmo. La akompana reta foto bildigas detalon el la Nacia Parko de Aruŝo, • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1294-a E_elsendo el la 10.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa E_elsendo vi trovas, gesinjoroj la jam 142-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. • En la komenco ni informas pri la 100-jariĝo de la agado de YMCA en Pollando; pri 2024 kiel la Jaro de Immanuel Kant en la regiono Varmio kaj Mazurio; pri demografiaj problemoj de Pollando kaj sinteno de junaj maturaj poloj al infanposeda familio. • En la scienca bulteno ni informas pri pliaj esploradoj de NASA-sciencistoj pri vivspuroj sur la Encelado, luno de la Saturno. • Hodiaŭ ni denove referencas al la ĵus aperinta KD de Jonny M. „Petolas” – distribuata de Vinilkosmo kaj la unua sur ĝi kanzono „Propra plaĉo”, kiun ni prezentas fragmente. • La interreta foto prezentas la lunon de la Saturno Encelado kun la elŝprucataj el sub ĝia glacikrusto glacigrajnoj kaj akvovaporo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1293-a E_elsendo el la 05.01.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenco nia Redakcio transdonas al ĉiuj Aŭskultantoj, Radioamikoj, Konatoj, Kunlaborantoj la novjarajn bondezirojn, de Paca, Trankvila kaj Prospera 2024! • En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri laŭvica kalendaro de tri religioj eldonita en Katowice kaj pri la morgaŭaj Epifaniaj Paradoj 2024 i.a. la plej granda en Varsovio. • En la sekva felietono Maciej Jaskot parolas pri la sukcesa jaro 2023 de la polaj kulturkreantoj. • En la E-komunuma segmento reference al la Gazetaraj Komunikoj de UEA ni prezentas la novjaran mesaĝon de la Asocio kaj informas pri establata Fondaĵo de Grégoire Maertens honore al la eksa UEA-prezidanto, kiu jarkomence solenis sian 100-jariĝon. • Hodiaŭ venis bela surprizo, la informo pri la hodiaŭ lanĉita plej nova KD de Jonny M „Petolas” distribuata de Vinilkosmo. Ni donas ampleksan informon kaj memorigas, ke ĝi jam estas mendebla ĉe: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/377-oficiala-apero-de-la-albumo-jonny-m-petolas-la-5an-de-januaro-2024-%C4%89e-vinilkosmo.html. • Muzike akompanas nin muzikĉerpaĵoj el du kantoj de la ĵus menciita albumo „Verkas mi regeon” kaj „La bambo”. Krome ni prezentas fragmente la kanton “UEA estas nia, UEA estas ni” de Joel Muhire, kiun bondezire dediĉas al siaj membroj UEA. • La programinformon akompanas interreta foto referencanta al la morgaŭ solenota Epifanio kaj Epifaniaj Paradoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Kanto: “Kapon redonu” de la grupo Team el la kompaktdisko Vinilkosmo volumo 2 Legado: Heather “ Atentu certajn gestojn en diversaj landoj”el la revuo Monato de Cristina Casella . Franciska el Komunikoj, bulteno de la asocio Lorenz “ Kuriozaĵoj el la leteroj de Zamenhof”. Kanto: el la kompaktdisko JoMo friponas “ Al Durruti”. Legado: Heather […]
En la 1289-a E_elsendo el la 15.12.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni gastigas antaŭ nia mikrofono Katalin Kovats el edukado.net, kiu hodiaŭ solenas sian 22-jariĝon kaj tiuokaze invitas por la naskiĝdatrevena zoom-a festo: https://edukado.net/novajhoj?id=898. Krome ni gratulas pro ŝia nunjara distingo per la titolo Honora Membro de UEA kaj parolas pri KER-ekzamenoj. • La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la registro de la pola nacia danco, polonezo en la listo de la Nemateria Kulturheredaĵo de Unesko; al la pollingva traduko de Supraśl-kodekso - la plej ampleksa konserviĝinta dokumento en la kirila alfabeto el la 10-a jarcento retrovita en la apudbjalistoka Supraśl. • En la riĉa E-komunuma segmento ni informas pri Esperantisto de la Jaro 2023, de Ondo de Esperanto, kiun titolon ricevis Sun Mingxiao (Semio); pri sep novaj membroj de la Panteono de edukado.net; pri subskribita laborkontrakto inter Litova E-Asocio kaj la Kaŭna Universitato; pri la profesiula meritsigno de la litova advokataro por Povilas Jegorovas; pri renovigita ZEO en la pola Jelenia Góra kaj 30-jariĝo de la Pola Filio de Internacia Polica Asocio. • Muzike akompanas la programon fragmento de la kanzono „La Junularo de hodiaŭ” de la Mondanoj, kies unuan bitan albumeton lanĉis hodiaŭ Vinilkosmo. • La programinformon akompanas la interreta foto pri neĝpriŝutita Zamenhof-knabo (konforme al la reganta nun vetero) el la blogo de la bjalistoka turisma gvidantino, Anna. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1248-a E_elsendo el la 10.06.2023 ĉe www.pola-retradio.org: • Kiel la ĉefan programeron ni proponas konatiĝon kun la unua E-albumo de Klarisa „Ludu kaj kantu”, kiu la 7-an de junio estis prezentita de Vinilkosmo. Laŭ la informoj peritaj de la konata E-muzikeldonejo ni skizas ŝian artan silueton kaj prezentas specimene per fragmentoj iujn el […]
Kanto: “Ska-ritmo “de la grupo Esperanta Desperado el la kompaktdisko Hotel Desperado Anonco :Franciska 1) letero de la prezidanto de la kulturdomo de Esperanto en la Kastelo Grezijon, François Lo Jacomo 2) el Vinilkosmo pri la apero de la bita albumo “Kvin jarcentoj” de la bando Barok -projekto Kanto: “Sola hirund’ “ de la bando […]
Legado: Franciska el la retejo de Vinilkosmo pri la kantisto Tim kaj lia albumo Vaganto Kanto: “Vaganto” el la albumo Vanganto de Tim Legado: Matt: el La blaga blogo de Victor Sole “ Blogo de obervanto de tempo” el Kontakto no. 298 Franciska:el la libro publikigita post la Internacia Kongresa Universitato okazinta de la 1a ĝis […]
La 970-a E_elsendo el la 09.06.2019 ĉe www.pola-retradio.org Relative multan lokon en nia elsendo ni dediĉas al la lasta bita albumo de Kajto „La Universala Arbo” el kiu ni citas kelkajn el entute 14 kantoj de la albumo. Por aĉeti ĝin sufiĉas konsulti la butikon de Vinilkosmo – https://www.vinilkosmo-mp3.com/en/song-traditional-progressive/kajto-115/8-la-universala-arbo.html En la komencaj aktualaĵoj – post […]
Kanto: el la kompaktdisko Elektitaj kantoj de Sepa Asorti “ Teo kaj amo”. Raporto de UEA : Heather “Koronaviruso kaj la Universala Kongreso en Montrealo”. Legado:Heather el Monato “ Ankaŭ marbirdoj sagacas” de Julius Haŭser Kanto: el la Vinilkosmo kompil’ “Flava blankul’ “ de la grupo Mevo Legado: Heather el Retradio “ Mejlŝtona filmo” de […]
Parolado: Marcel gramatikaj korektendaĵoj Intervjuo de Floréal Martorell pri la historio de Vinilkosmo Kanto: el la kompaktdisko Nenifar de Gijom Armide “ Nuda” Legado: Franciska A)Bita eldono de la albumo “Nenifar” de Gijom Armide ĉe Vinilkosmo B) Letero de Zdravka Boytcheva al la kantemuloj Kanto : el la kompaktdisko Nenifar de Gijom Armide “ la […]
Dek unuaj minutoj BBC Legado: Heather el Retradio “ Rearbarigo estas prioritata” de Paulo Sergio viana Laszlo el Novaĵoj Tamtamas n°352 “ Rakonto pri 100 verkistoj “ de OOta Hiroya traduko de Koyama Takesi Kanto: el Vinilkosmo kompil’ n° 2 “Vivo duras, sed vi molas” Legado: Karlo el Monato “ Muzeo pri (sen)kulpaj cikatroj” de […]
La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa enkonduka babilado de Aleksander pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina tuj post li rakontas … Legi plu →
La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa enkonduka babilado de Aleksander pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina tuj post li rakontas … Legi plu →