Pola Retradio en Esperanto

Follow Pola Retradio en Esperanto
Share on
Copy link to clipboard

Pola Retradio en Esperanto estas la daŭrigo de la radio-programoj de la iama Esperanto-redakcio de la publika (t.e. ŝtata) radiofonio de Pollando.

Redakcia teamo: Barbara PIETRZAK / Gabriela KOSIARSKA / Milada SZWEDO / Maciej JASKOT / Krystyna GROCHOCKA / Tomasz MILLER / Saliĥ ZAKIROV / Bruce CRISP


    • May 30, 2025 LATEST EPISODE
    • weekdays NEW EPISODES
    • 26m AVG DURATION
    • 449 EPISODES


    Search for episodes from Pola Retradio en Esperanto with a specific topic:

    Latest episodes from Pola Retradio en Esperanto

    E_elsendo el la 30.05.2025

    Play Episode Listen Later May 30, 2025 25:28


    En la 1398-a E_elsendo el la 30.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Pro la proksimiĝanta rapidpaŝe  1-a de junio, Internacia Infantago ni informas pri la origino de la Tago, aŭdigas muzikajn specimenojn de E-kantoj plenumitaj ne nur de polaj, sed ankaŭ i.a. brazilaj infanoj. Aparta allogaĵo estas fabelo pri la Lago Toba en Sumatro, kiun rakontas konata esperantistino el Indonezio, Ilia Dewi. • Iom alimaniere, ĉar per siglaj informoj komence, ni atentigas en historia retroaspekto pri eventoj en Pollando kaj en la mondo. En aktualaĵoj ni informas krome pri nova prezidanto de Eŭropa Verkista Konsilio, polino Grażyna Plebanek; pri la nunjara germana laŭreato de Lem-premio por junaj esploristoj d-ro Tobias Dornheim. • En la sciencbultena rubriko ni donas la atenton al esploroj de kanadaj sciencistoj, kiuj faris konindajn esplorojn pri medikamento kontraŭ apopleksisekvoj. • Muzike akompanas nin diverslandaj infanoj en E-repertuaro kaj krome Flávio Fonseca kaj Cristina Parcieri en porinfana brazila kanto. La apudanta la programinformon foto prezentas la Lagon Toba, al kies nomo aludas  la sumatra fabelo el Indonezio, kiu aŭdiĝas en la elsendo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 25.05.2025

    Play Episode Listen Later May 25, 2025 28:03


    En la 1397-a E_elsendo el la 25.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La vorton „hirundoj” la jokohama „Novaĵoj Tamtamas” el majo difinas kiel >sezonvorton majan

    E_elsendo el la 20.05.2025

    Play Episode Listen Later May 20, 2025 26:24


    En la 1396-a E_elsendo el la 20.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni enrigardas iujn el la venintaj al la Redakcio gazetoj. Temas pri la elektronikaj eldonoj de la aprila numero de la finna „Esperantolehti”, de la majaj numeroj de la jokohama „Novaĵoj Tamtamas” kaj de la gotenburga „Ora Ĵurnalo”. Krome ni retrorigardas al la presitaj - marta numero de „Esperanto”, la 209-a numero de „Informilo” de Espéranto-France Est kaj la „Konstruado”- kajero de TAKE 2025. • Ni proponas krome minifelietonon pri la reaktiviĝantaj en printempo sanminacaj iksodoj. • En la aktualaĵoj ni retrorigardas al la semajnfinaj eventoj, kiel la 1-a raŭndo de la prezidentaj balotoj en Pollando, solena inaŭguro de la Pontifika Oficado de papo Leono la 14-a kaj alvoko de franca, brita kaj kanada politikistoj al Israelo. Ni informas pri la Eŭropa Muzeologia Forumo en Bjalistoko. • En la sciencbultena rubriko ni memorigas pri la daŭranta la tutan semajnon Copernicus Festival - copernicusfestival.com. Ni informas pri esploroj de ĉinaj sciencistoj, ke Antarkto tamen ne degelas. • Muzike akompanas nin Amindaj per kanzono „Lasu la malĝojon flugi” el la KD eldonita de Vinilkosmo. La apudanta la programinformon foto rilatas al esploroj pri nedegelanta Antarkto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    esp kd temas esperanto krome vinilkosmo pollando
    E_elsendo el la 15.05.2025

    Play Episode Listen Later May 15, 2025 24:52


    En la 1395-a E_elsendo el la 15.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence de la elsendo ni referencas al la vortoj de UEA-prezidanto Duncan Charters reage je la elekto de la nova papo Leono la 14-a en la kunteksto de la uzataj de li lingvoj. Ni, niaflanke kiel ĵurnalistoj ligas al la lingvorilataj vortoj de Leono la 14-a – el lia renkontiĝo kun ĵurnalistoj – kiu diras „ne” al praktiko batali per vortoj kaj bildoj en ĵurnalista raportado. • El nia arkivo ni proponas felietonon pri historia kaj daŭre koninda urbo en Pollando - Zamość. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri finiĝanta hodiaŭ en Poznano Internacia Lutierista Konkurso; pri la finiĝinta elimina etapo al la oktobra Chopin-konkurso 2025; pri daŭranta en Hajnówka (la nord-okcidenta Pollando) festivalo de kirka muziko. • En la E-komunuma segmento ni referencas al la porokaza mesaĝo de UEA, aperinta kiel Gazetara Komuniko, al la pasanta la 15-an de majo Tago de Familioj. Per aparta informo ni adiaŭas elstaran francan esperantiston, Claude Longue-Épée i.a. ideodoninton de la evento Boulogne 2005 antaŭ 20 jaroj. • Muzike ni ĉerpas el KD „Hotel Desperado” eldonita de Vinilkosmo kaj prezentas fragmente la kanzonon „Dancu”. La hodiaŭan programinformon akompanas foto pri lutierista laboro. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    chopin boulogne uea vinilkosmo pollando
    E_elsendo el la 10.05.2025

    Play Episode Listen Later May 10, 2025 24:32


    En la 1394-a E_elsendo el la 10.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en aparta programero Maciej Jaskot analizas la plej novan Gallup-enketon pri feliĉo 2025. • En la aktualaĵoj ni informas pri la loko de Pollando en la produktado de ovoj kaj ilia eksporto; pri la nova turisma atrakciaĵo en Varsovio; pri la nuna kaj mezepoka produktado de plumba vitro (kristala) en Pollando. • En la sciencbultena rubriko ni traktas interesajn esplorojn de svisaj sciencistoj pri hidroĵeleo densiganta ostojn, kio gravas aparte rilate tiajn malsanojn kiel ostoporozo; la esplorojn de pola sciencisto, kiu okupiĝas pri la demando kiomgrade la alprenado de decidoj dependas de la uzata lingvo – gepatra aŭ fremda. • Muzike akompanas nin  Klarisa kaj Armel Amiot, kies albumojn: Ludu kaj kantu kaj Banĝo Esperanto lanĉis Vinilkosmo. La kantotitoloj estas „Mi ŝatas maron” kaj „La vespera vento”. • La apudanta la programinformon foto prezentas vazojn el plumba vitro produktitaj en iu el la polaj vitrofandejoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    gallup ban esperanto vinilkosmo pollando
    E_elsendo el la 05.05.2025

    Play Episode Listen Later May 6, 2025 29:37


    En la 1393-a E_elsendo el la 05.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian ĉi-semajnan felietonon ni dediĉas al elstara pola-germana kirurgo, la kreinto de du kirurgiaj skoloj: la pola en Krakovo kaj la germana en Vroclavo (Breslau), Jan Antoni Mikulicz-Radecki. Post kelkaj tagoj pasos lia 175-a naskiĝdatreveno. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio de malnovpreĝaĵoj en la universitata biblioteko de Krakovo lige kun la jubileo de la miljariĝo de la unua kronita pola reĝo; pri repliko de la Sukcena Ĉambro en muzeo de la loko Mamerki. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la jama ebleco aliĝi al la nunjara RETOSO kaj la porinfana desegnokonkurso „La plej grava nomo por mi”, kiun povas partopreni ankaŭ infanoj ne konantaj Esperanton. Kontaktoadreso: magdaszczot@tlen.pl. • Fine ni renkontiĝas en Leterkesto. • Muzike ni memorigas la E-version de la kanzono "La geamantoj sur la verda benk'" el la KD eldonita de Vinilkosmo „Jacques Yvart kantas Georges Brassens. La hodiaŭan programinformon akompanas foto prezentanta eksponaĵon en la jubilea ekspozicio en la universitata biblioteko en Vroclavo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 30.04.2025

    Play Episode Listen Later Apr 30, 2025 27:38


    En la 1392-a E_elsendo el la 30.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: - En Pollando ni frontas longan/pontan semajnfinon, ligitan kun festado, solenado, piknikado. Ĉio ĉi pro tri sinsekvaj tagoj: la 1-a de majo – laborula festo, la 2-a de majo – Tago de la Pola Flago kaj la 3-a de majo – la 234-a datreveno de la Triamaja Konstitucio, la unua principa leĝo en Eŭropo kaj la dua en la mondo. Ni donas al ili atenton ili kaj al la porokaza festado en la komenco; - En la aktualaĵoj ni informas pri tio, ke la pola Esplorinstituto el Lund estis registrita en Unesko-listo de Memoro; pri tio, ke en Bjalistoko oni edukas en komunumaj antaŭlernejoj dulingvajn infanojn; pri tio, ke migraj falkoj rehejmiĝis en la okcidenta Pollando, en la regiono de Zielona Góra (Lubuŝa Regiono); - En la sciencbultena rubriko ni informas pri graveco de konraŭsunaj okulvitroj por protekti nian vidkapablon; - Fine en la arkiva felietono ni memorigas la vizitindan kastelon Książ en la sudokcidenta Pollando; - La apudanta la programinformon foto prezentas junajn idojn de migranta falko rehejmiĝintajn en la okcidenta Pollado en la Lubuŝa regiono ; - En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    lund ksi zielona g pollando
    E_elsendo el la 25.04.2025

    Play Episode Listen Later Apr 25, 2025 32:48


    En la 1391-a E_elsendo el la 25.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ 20 jaroj, fine de marto 2005 en Bulonjo ĉe Maro disvolviĝis evento Bulonjo 2005 en la 100-a datreveno de la unua kongreso de esperantistoj en ĉi tiu franca urbo. Tiu eksterordinara evento riĉis je multaj eventoj, rememoroj, paroladoj. El ĝia programo ni memorigas hodiaŭ la 2-an kaj la lastan parton de aparta alparolo de fame konata Claude Piron. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri disponigita  al la publiko – post dujaraj konservistaj laboroj - la unusola en Pollando ekzemplero de Gutenberg-biblio en la Dioceza Muzeo en Pelpin; pri famaj mielkukoj el Toruń, kiuj estis registritaj en la Landa Listo de la Kultura Heredaĵo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri ebleco kontribui al la programo de la Kleriga Lundo dum la 110-a UK en Brno, GK -1228 (2025-04-22). • En nia hodiaŭa progamo aŭdiĝas kanto de Lilia Nikolova el la platformo Suno, kiu omaĝas la figuron de konata E-mecenato kaj aktivulo Etsuo Miyoshi - suno.com/song/c47dae53-70ea-424d-aa6d-f54dfa8ce863?sh=ZFQhswjGY7oT2tO2&fbclid=IwY2xjawJ4Z-5leHRuA2FlbQIxMABicmlkETBCcVdNMDNDTFhiQ0JGRGtPAR7XACLSvrA_X_V3ZXZ7MSHP8nVCzuzsbraYZpVSm2HX3WMZ2aZN_omRFliz8g_aem_FS0tzC8fkpJ74Oo0krmWx. La hodiaŭan programinformon akompanas foto mielkuko el Toruń. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 20.04.2025

    Play Episode Listen Later Apr 20, 2025 30:46


    En la 1390-a E_elsendo el la 20.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ 20 jaroj, fine de marto 2005, en Bulonjo ĉe Maro disvolviĝis evento Bulonjo 2005 en la 100-a datreveno de la unua kongreso de esperantistoj en ĉi tiu franca urbo. Tiu eksterordinara evento riĉis je multaj eventoj, rememoroj, paroladoj. El ĝia programo ni memorigas la 1-an parton de aparta alparolo de fame konata Claude Piron. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri eventoj ligitaj kun solenado de la Miljariĝo de la Pola Reĝolando; pri arkitekturaj miniaturoj el Varsovio en la brusela parko Mini-Eŭropo; pri daŭranta en Varsovio ekspozicio „Vojoj al Jerusalemo”. • En la sciencbultena rubriko ni informas pri Copernicus Festival, kiu en majo okazos en Krakovo - https://copernicusfestival.com/. • Muzike ni prezentas fragmente varsovian folkloran kanton en la plenumo de la ensemblo de la Varsovia Politekniko. La apudanta la programinformon foto rilatas al miniaturo de la monumento de Frederiko Chopin en la brusela parko Mini-Eŭropo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 15.04.2025

    Play Episode Listen Later Apr 15, 2025 25:44


    En la 1389-a E_elsendo el la 15.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La hodiaŭa redakcia felietono estas dediĉita al la daŭranta en Pollando Sankta Semajno 2025. Ni referencas al la tradicio de Paskaj Palmoj – religie kaj laike. I.a. lige kun la nunjaraj konkursoj pri palmofarado en lokoj Łyse kaj Lipnica Murowana. Al la enketo de IBRiS, kiu elmontris i.a. la kreskantan ligiĝon de poloj al la observado de tradiciaj kutimoj. Al la Pasionaj Misteroj (rolludoj), aparte en la fama pilgrimloko en Kalwaria Zebrzydowska. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri debatonta en junio en Varsovio Eŭropa Reto de Scienccentroj kaj Muzeoj; pri eksterordinara intetresiĝo pri la maja kantfestivalo, kies patrono estas Ada Sari; pri oraĵumista arto ekspoziciata en Gdansko. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Aŭstria E-Kongreso en Graz (https://eventaservo.org/e/AEK2025); pri konkurso Plej bona reganto de Esperanto, destinita al personoj C2-nivelaj (GK N-ro 1226 (2025-04-07). • La hodiaŭan programinformon akompanas foto, kiu prezentas nunjaran scenon el Paska Dimanĉo kaj konkurso por palmelfarado en Kurpie-regiono. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 10.04.2025

    Play Episode Listen Later Apr 10, 2025 28:26


    En la 1388-a E_elsendo el la 10.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Post kelka tempo denove antaŭ nia mikrofono gastas Bardo sen barbo t.e. Georgo Handzlik, E-kantaŭtoro, aktoro, eldonisto. Hodiaŭ tamen la temo de la interparolo superas la E-komunuman kadron kaj ni ekscias iom pli pri li kiel manaĝero kaj posedanto de kelkaj lokaj radiostacioj en Bielsko-Biała. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri sisteme malkreskanta inter poloj subteno por la unia valuto; pri tio, kion pensas instruistoj pri la forigo de la hejmaj taskoj por lernantoj de elementaj kaj superaj klasoj; pri karesma preĝo favore al la plej junaj viktimoj de la germana okupacio, infanoj el la germana koncentrejo por polaj infanoj en Lodzo. • La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la esploroj de Kopernik-centro pri tio, kiujn elektronikajn komunikilojn kaj akcesoraĵojn uzas polaj junuloj por distro kaj lernado. • Muzike ni prezentas fragmente komponaĵon „Zamenhof” el la KD „Esperanto”, lige kun pasonta baldaŭ mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. Krome ni enprogramigis kanton de Georgo Handzik „Se” el lia kasedo „Domo”. La apudanta la programinformon foto rilatas al uzo de elektronikaj komunikiloj en iu pola klaso. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 05.04.2025

    Play Episode Listen Later Apr 5, 2025 30:13


    En la 1387-a E_elsendo el la 05.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La 4-an de aprilo pasis 66 jaroj post la establo de la unua profesia E-Redakcio en la strukturo de la publika Pola Radio. La datrevenon ni omaĝas i.a. per sondokumentaj citaĵoj aŭdiĝintaj en elsendo pri la 1-a datreveno de ĝia ekzistojaro en 1960. Parolas elstara pola filologo, profesoro Zenon Klemensiewicz, parolas la tiama Ĉefdelegito de UEA en Pollando, d-ro Roman Sakowicz. Krome aŭdiĝas la voĉo de ege populara radioparolistino Barbara Sokalówna, kiu ne nur fariĝis esperantisto, sed ankaŭ en Esperanto verkis kaj tradukis. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri baldaŭ komenciĝontaj priaŭskultoj de pianistoj kvalifikitaj al la nunjara Internacia Chopin-konkurso; pri daŭra memoro kaj porlernejana konkurso de Manghha Muzeo pri helpo de Japanio al polaj orfoj el Siberio dum la 2-a mondmilito. • Nian felietonon ni dediĉas al polaj matematikistoj, kiuj rompis la ĉifrokodon de la germana Enigma, kio laŭ ekspertoj mallongigis la 2-an mondmiliton je 2-3 jaroj. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la scienca E-somero i.a. kadre de IKU en Brno; pri eventoj de IKUE lige kun la Jubilea Jaro 2015: ikue.org. • La hodiaŭan programinformon akompanas foto de informafiŝo de Liven Dek rilatanta al la jubileo de la E-elsendoj de Pola Radio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 30.03.2025

    Play Episode Listen Later Mar 31, 2025 25:41


    En la 1386-a E_elsendo el la 30.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri petpostulo de Svedio, ke la funkcianta en Lund Pola Esplorinstituto, ektroviĝu sur Unesko-listo pri Memoro de la Mondo, pri klopodoj restarigi la unian debaton pri forigo de sezona horŝanĝo, pri kunlaboro de polaj filologoj kun pola komunumo en Aŭstralio. • En la scienbultena rubriko ni prezentas rezultojn de du enketoj en Pollando el 2019 kaj 2024 pri agresa kaj ofenda lingvaĵo en la reto. • En la antaŭmikrofona renkontiĝo kun UEA-estraranino, Arko ni interparolas pri ŝiaj planoj koncerne la virinan agadon kaj pri ŝia diplomlaboraĵo prezentita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano pri tradukarto baze de la la ĉina, E-lingva kaj la angla eldonoj de la romano "Ruĝdoma sonĝo". • Muzike ni prezentas fragmente la kanton el jutubo „Rio de Janeiro, lumo de nia koro”. Ni memorigas ankaŭ fragmente la kanton de Eruda Li „Bonvenon, amikoj”. La programinformon akompanas interreta foto, kiu rilatas al nia aktualaĵo pri sezonaj horŝanĝoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 25.03.2025

    Play Episode Listen Later Mar 25, 2025 23:58


    En la 1385-a E_elsendo el la 25.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La komenca aktualaĵo rilatas al la solenita en Pollando lastlunde Nacia Tago de Memoro pri Poloj Savantaj Judojn dum la germana okupacio. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri retrovitaj kaj restaŭritaj 16 polikromiaĵoj en la preĝejo de s-ta Jakobo en Toruń (norda Pollando); pri vico da eventoj planitaj en Lodzo lige kun la 80-jariĝo de la unua libro pri muminvalaj troloj de Tove Jansson; pri litografaĵoj de Marc Chagall en la loko Lewkowo en la okcidenta Pollando. • Hodiaŭ ni enrigardas la kulturajn paĝojn de la februara numero de „Esperantolehti” el Finnlando, el kiuj ni ekscias novaĵojn pri E-tradukoj de libroj pri mumintroloj de Tove Jansson kaj pri la 25-jariĝo de la arta laboro de Markku Sarastamo, popola artisto kaj esperantisto. Interreta foto de iu el liaj verkoj akompanas nian hodiaŭan programinformon. • En la E-komunuma segmento ni informas – laŭ GK de UEA – pri burunda esperantistino kun ŝtata distngo okaze de la nunjara Tago de la Virinoj. • Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per fragmento de sia kanto „Mi kaj vi” el ilia Arĝenta Albumo kaj la kanto „Karulino” el la KD de Vinilkosmo >Afrika Kompilo

    E_elsendo el la 20.03.2025

    Play Episode Listen Later Mar 20, 2025 27:28


    En la 1384-a E_elsendo el la 20.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Omaĝe al la forpasinta en februaro iama prezidanto de Sarlanda E-Ligo, Oliver Walz, siatempe nia aktiva aŭskultanto, ni memorigas arkivan interparolon, faritan dum la UK-2006 i.a. pri tio kiel esperantistoj el Sarlando preparas sin por partopreno en la Jokohama UK la sekvan jaron. • En la aktualaĵoj ni informas pri la rolo de duvalvuloj en la polaj akvopurigaj centroj; pri la Eŭropa Arbo 2025, pola fago venkinta en la reta plebiscito de Gaja; pri Eŭropa premio por la varsovia parko Burza (Tempesto). • La scienbultenan rubrikon ni dediĉas al la plej novaj esploroj pri plasto en la homa organismo, unuavice cerbo. • Muzike ni bonvenigas la Printempon – pri ĝi kantas Miŝo Zdravev kaj Feri Floro. La interreta foto prezentas la polan 300-jaran fagon, kiu gajnis la titolon de la Eŭropa Arbo 2025. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 15.03.2025

    Play Episode Listen Later Mar 16, 2025 26:44


    En la 1383-a E_elsendo el la 15.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nian felietonon ni dediĉas al akuta socia problemo de profesia forbruliĝo, koncernaj laboroj de usona (poldevena) esploristino, profesorino Christina Maslach kaj ŝia rolo en la socia eksperimento de sia edzo Philip Zimbardo el 1971. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri ekspozicio de Igor Mitoraj en la Belarta Akademio de Krakovo; pri novaranĝita Lanckoroński-artgalerio ĉe la varsovia Reĝa Kastelo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la laŭreatoj de la Premio La Torre 2024; pri la aperigita ĉe UEAviva filmo rilata al la sepultaj solenaĵoj de Renato Corsetti; pri la forpaso de la eksa prezidanto de Sarlanda E-Ligo, Oliver Walz. • Muzike akompanas nin Kajto per sia kanto „Unu rivero” el la albumo Sen Timo. La programinformon akompanas interreta foto rilata al la temo de nia felietono. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 10.03.2025

    Play Episode Listen Later Mar 10, 2025 24:09


    En la 1382-a E_elsendo el la 10.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas profesoro Christopher Gledhill, lekcianto kaj esploristo en la Universitato Paris Cité. La temo de nia interparolo estas lia aparta intereso kaj okupiĝo pri ludoj, tabulaj ludoj laŭ tre interesaj konsideroj. • En la aktualaĵoj ni informas pri la 100-jariĝo de la servo de polinoj en policstrukturoj; pri stipendiitoj de Fulbright Senior Award 2025; pri la komenciĝinta en Varsovio 14-a bicikla sezono kun luebla Veturilo. • La scienbultena rubriko koncernas la kreon de super malmola diamanto kun heksagona strukturo; la novan kurachelpan terapion, kiu estas muzeoterapio. • Muzike akompanas nin Kaj Tiel Plu per fragmento de la kanto „Edziniĝu al mi Roseta” el la KD „Surplacen venu vi”. La foto el interreto prezentas la nunjaran aspekton de la varsoviaj lueblaj bicikloj „Veturilo” - la teksto en la pola signifas "Ekkonu novan Veturilo-n". • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 05.03.2025

    Play Episode Listen Later Mar 5, 2025 29:05


    En la 1381-a E_elsendo el la 05.03.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en nia felietono pri koninda Pollando ni direktiĝas al la vilaĝo Staniątki apud Krakovo, en kiu troviĝas la plej malnova en Pollando, 800-jara Benediktanina Abatejo. Antaŭ kvin jaroj ĝi estis registrita kiel plia Historimonumento de Pollando. • En la hodiaŭa kulturkroniko ni informas pri iuj rekonstruotaj historiaj objektoj en Pollando en 2025; pri la nova traduko de Roland-kanto en la pola lingvo; pri plia filmo realigota baze de sciencfikcia verko de Stanisław Lem. • En la E-komunuma segmento ni informas pri E-staĝoj kun lingvokursoj en Francio en marto kaj aprilo. Ili okazos kadre de Meditereanea E-Semajno en Les Issambres, kadre de Printempas en la Kastelo Greziljono. • Fine ni renkontiĝas en la leterkesta programero. • Muzike akompanas nin Martin Wiese per sia kanto „Anstataŭ letero”, Daimi per la kanzono „La Feliĉo”, Suno AI per kanzono „La Lumturo” (kun kantoteksto de Erika Godó (Belulino)). La programinformon akompanas interreta foto de J. Włodek prezentanta fratulinon el Staniątki ĉe ordigado de dokumentoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 25.02.2025

    Play Episode Listen Later Feb 25, 2025 25:22


    En la 1380-a E_elsendo el la 25.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa Trarigardo de la E_Gazetaro ni referencas al la papera versio de la februara numero de „Esperanto” kaj aperinta en ĝi raporto pri enketo inter duolinganoj pri enmovadiĝo. Ni referencas al la rubrikoj „Akrevide, Akreflare – kiel ni fosas nian sulkon” el la 10-a kaj 11-a numeroj de „La revuo Orienta” el Japanio. Ni enrigardas la 208-an numeron de dulingva informbulteno pri Esperanto „La Informilo” el la orienta Francio. • En la aktualaĵoj ni informas pri investantaj en Pollando ukrainanoj; pri la eksterlandaj stacioj de la Pola Sciencakademio; pri ĉiam pli puraj plaĝoj ĉe la pola bordo de Baltiko. • Ni informas pri la aperinta antaŭ kelkaj tagoj Dua Bulteno de la 110-a UK en Brno - uk.esperanto.net/2025/duabulteno. •Nia sciencbultena temo estas dediĉita al plia plago en nia medio, t.e. brupoluado. • Muzike akompanas nin Merlin, ĉi-foje per la kanzono „Pri la vero" el ĝia KD eldonita kunlabore kun Vinilkosmo. La akompana foto prezentas allogan plaĝon ĉe la pola bordo de Baltiko. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 20.02.2025

    Play Episode Listen Later Feb 20, 2025 27:11


    En la 1379-a E_elsendo el la 20.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al la esperantista pioniro, polo Józef Waśniewski, lige kun la pasinta la 19-an de februaro lia 128-a mortodatreveno. Ni referencas i.a. al la kondolencaj vortoj de Ludoviko Zamenhof post lia morto kaj al la mencio i.a. de lia nomo – inter forpasintaj pioniroj - en la bulonja parolado. • En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri la finiĝinta pola Chopin-konkurso, kiu ebligos al laŭreatoj i.a. partopreni la Internacian Chopin-konkurson 2025; pri la 100-jariĝo de Pola Radio kaj porokaza ekspozicio en la varsovia Teknika Muzeo; pri la ensemblo Śląsk, kiu estas reprezentanto de Pollando dum ĝia prezidanteco en la Eŭropa Unio. • En la E-komunuma segmento ni informas pri speciala mesaĝo de UEA lige kun la nunjara Tago de la Gepatra Lingvo kaj pri UEA-sponsorado de la reta kaj surloka Poliglotaj Renkontiĝoj: polyglotgathering.com/2025/eo/online/registration/. • Akompanas nin muzikcitaĵoj i.a. el la Esperanto-marŝo de Johann Brussig. La akompana foto el la reto prezentas scenon el koncerto de la ensemblo Śląsk. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo. https://www.youtube.com

    E_elsendo el la 15.02.2025

    Play Episode Listen Later Feb 15, 2025 23:27


    En la 1378-a E_elsendo el la 15.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Baldaŭ venos sendube pliaj informoj pri la nunjara UK en Brno, ni tamen faras la lastan retrorigardon al la Aruŝa UK kun aparta gasto. Georgo Handzlik ne nur ĝin partoprenis, sed ankaŭ kontribuis al ĝia kultura programo. Kelkaj liaj opinioj, komentoj kaj rimarkoj - multajn monatojn post la unua afrika kongreso - meritas pripenson kaj repripenson, tute aparte dum la komenciĝonta semajno. Semajno de Internacia Amikeco. • En la aktualaĵoj ni informas pri polaj sciencistoj studontaj eksterlande kadre de la stipendia fonduso Bekker NAWA 2025; pri la decido de la Eŭropa Komisiono, ke ekde februaro 2025 en nutraĵproduktoj en la Unio povu esti aplikataj larvoj de grenskarabo; pri la 100-jariĝo de la Muzulmana Religia Asocio de la Pola Respubliko. • La scienbultena rubriko koncernas la t.n. diamantan baterion, kiu kapablas liveri energion por miloj da jaroj. • Muzike akompanas nin Gijom' Armide per fragmento de sia kanto „La nereĝojigeblulo”. La interparolon kun Georgo Handzlik akompanas fragmentoj de liaj aŭtoraj kantoj – „Kiam venas somer'….” kaj „Ni tostu, amikoj”. La akompana al la programanonco interreta foto rilatas al la temo de nia sciencbultena rubriko. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 10.02.2025

    Play Episode Listen Later Feb 10, 2025 24:49


    En la 1377-a E_elsendo el la 10.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni prezentas felietonon pri Międzygórze, en la suda Pollando, ĉe la limo kun Ĉeĥio. Tiu pitoreska ripoz- kaj kuracloko dum jarcentkvarono famis pro siaj esperantistaj feriadoj okazantaj i.a. sub la ŝildo „Ora Pola Aŭtuno”. Pri tio ni ankaŭ parolas, koncentriĝante tamen pri ĝiaj kelkaj atrakciaĵoj. • En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri polaj kandidatoj por la marko Eŭropa Kultura Heredaĵo; pri la rekonstruitaj de poloj nubiaj vestoj, nun ekspoziciataj en Berlino; pri unu el la laste proklamitaj Historiaj Monumentoj, la kastelo en Międzyrzecz en la okcidenta Pollando. • En la E-komunuma segmento ni donas informojn pri la baldaŭ okazonta Ronda Tablo en Sarajevo dediĉita al la temo „Lingvo kaj Artefarita Intelekto”. Organizas ĝin Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, info@esperanto.ba. • Muzike aŭdiĝas fragmente la kanzono de Kajto „Mi serĉas la sunon” el ĝia KD La Universala Arbo. La akompana foto el la reto prezentas alrigardon al Międzygórze. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 05.02.2025

    Play Episode Listen Later Feb 5, 2025 30:58


    En la 1376-a E_elsendo el la 05.02.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan elsendon ni grandparte dediĉas al la forpasinta la 1-an de februaro 2025 multflanka aktivulo de la E-movado, d-ro Renato Corsetti, kiu en la itala kaj en la monda skalo plenumis plurajn funkciojn, kunpartoprenis multajn iniciatojn. Lia engaĝiĝo inspiris multajn kaj estas/os ekzemplo por pliaj. • En la elsendo ni prezentas la porokazan Gazetaran Komunikon de UEA. Laŭ permeso de la prezidanto de la Akademio de Esperanto, Probal Dasgupta ni prezentas lian mesaĝon omaĝe al Renato Corsetti el la Akademia listo. El nia arkivo ni adiaŭe rememoras nian interparolon kun Renato Corsetti kiel la prezidanto de UEA el lia lasta oficperioda jaro, kiun li donis al la E-Redakcio de Pola Radio. • En aktualaĵoj ni informas pri tio, kiomgrade polaj firmaoj uzis en la pasinta jaro Artefaritan Intelekton kaj pri Pollando kiel grava produktanto de fromaĝoj. • La scienbultenan rubrikon ni dediĉas al la finiĝinta misio de la kosma sondilo Gaia. • La akompana al la programanonco interreta foto (2008) prezentas Renato Corsetti en la akompano de Probal Dasgupta kaj Nelida Weidmann. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 30.01.2025

    Play Episode Listen Later Jan 30, 2025 30:06


    En la 1375-a E_elsendo el la 30.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nian redakcian felietonon ni dediĉas al la amata edzino de la reĝo Johano la 3-a Sobieski, reĝino Marysieńka, familie Marie Casimire Louise de La Grange d'Arquien. Hodiaŭ pasas ŝia 309-a mortodatreveno. • En la kulturkronikaj aktualaĵoj ni informas pri eksterlandaj ekspoziciplanoj de la Nacia Muzeo en Krakovo; pri restarigo de la Itala Pavilono en Branicki-parko en Bjalistoko. • En la E-komunumaj planoj ni informas pri la Esperantologia konferenco en la 110-a UK en Brno (proponoj ĝis 30.04.25 al ek47 @ interlingvistiko.net); pri pliaj sciencaj eventoj dum la UK, en BET kaj en Itala E-kongreso. Detalojn pri limdatoj por tiuj eventoj enhavas la 1206-a numero de GK de UEA. • Muzike ni regalas vin/nin per la fragmento de la kanzono „Mi renaskiĝas” el jutubo. La akompana al la programanonco interreta foto prezentas Marysieńka kun Johano Sobieski. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 25.01.2025

    Play Episode Listen Later Jan 25, 2025 30:51


    En la 1374-a E_elsendo el la 25.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la literatura segmento ni prezentas rakonton „Plenkreskuloj kaj infanoj en Oświęcim” de Zofia Nałkowska el ŝia rakontaro „Medalionoj” en la traduko de Tadeusz Hodakowski. La aŭtorino partoprenis postmilte laborojn de la Internacia Komisiono por la Esplorado de Hitleranaj Krimoj. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri Oraj Medaloj de la usona Kongreso al 60 dilpomatoj, kiuj savis judojn dum holokaŭsto, i.a. al kvin polaj diplomatoj; pri la rezultoj de la 31-a Festivalo de la Kristnaskaj kaj Paŝtistaj Kantoj finiĝinta lastdimanĉe en Będzin. • En la scienca rubriko ni referencas al usonaj/ĉinaj esploroj rilate al avantaĝoj kaj malavantaĝoj de la Artefarita Intelekto en la scienca mondo. • Antaŭtage de la Tago de Memoro, la 80-a datreveno de la liberigo de Auschwitz-koncentrejo ni prezentas la rilatan Gazetaran Komunikon de UEA. • La programanoncon akompanas interreta foto omaĝanta la postmortan distingon por pola diplomato, Aleksander Ładoś per la Ora Medalo de la Usona Kongreso pro la savado de judoj dum holokaŭsto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.  

    E_elsendo el la 20.01.2025

    Play Episode Listen Later Jan 23, 2025 26:05


    En la 1373-a E_elsendo el la 20.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ĉerpante el nia arkivo ni invitas konatiĝi kun plia vizitinda loko en Pollando, Chełmno en la norda parto de la lando. Hodiaŭ ĝi estas difinata kiel la urbo de enamiĝintoj pro la konservata en iu el ĝiaj preĝejoj relikvo de s-ta Valenteno, sed tio estas la plej nova tradicio. Ni referencas al ĝia historia periodo; • La kulturkronikaj informoj rilatas al sukceso de Kalwaria Zebrzydowska, kiun en 2024 vizitis pli da personoj ol en la antaŭpanemia periodo; al historia vidindaĵo de januaro 2025 publike prezentata en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko; al surpriza malkovro de nekonataj pentraĵoj en la abatejo en Tyniec apud Krakovo; • En la E-komunumaj informoj ni sciigas pri la proksimiĝantaj limdatoj por proponi siajn IKU-prelegojn kadre de la nunjara UK en Brno (GK N-ro 1206 (2025-01-18), por kandidatiĝi kiel Komitatano B de UEA (GK N-ro 1204 (2025-01-04). Ni informas krome pri la konkurso de Itala Esperanto Federacio omaĝanta la figuron de Gianfranco Molle por originala E-kanzono; • Muzike ni proponas fragmenton de la kanzono „Harmonio de vivo” produktita de AI. Ni aŭdas ankaŭ fragmenton de la blusa kanto de Gianfranco Molle por la teksto de Ludoviko Zamenhof „La Espero”. La programinformon akompanas interreta foto prezentanta la renesancan urbodomon de Chełmno; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 20.01.2025

    Play Episode Listen Later Jan 21, 2025 26:05


    En la 1373-a E_elsendo el la 20.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ĉerpante al nia arkivo ni invitas konatiĝi kun plia vizitinda loko en Pollando, Chełmno en la norda parto de la lando. Hodiaŭ ĝi estas difinata kiel  urbo de enamiĝintoj pro la konservata en iu el ĝiaj preĝejoj relikvo de s-ta Valenteno, sed tio estas la plej nova tradicio. Ni referencas al ĝia historia periodo. • La kulturkronikaj informoj rilatas al sukceso de Kalwaria Zebrzydowska, kiun en 2024 vizitis pli da personoj ol en la antaŭpandemia periodo; al historia vidindaĵo de januaro 2025 publike prezentata en la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko; al supriza malkovro de nekonataj pentraĵoj en la abatejo en Tyniec apud Krakovo. • En la E-komunumaj informoj ni sciigas pri la proksimiĝantaj limdatoj por proponi siajn IKU-prelegojn kadre de la nunjara UK en Brno (GK Nro 1206 (2025-01-18), por kandidatiĝi kiel Komitatano B de UEA (GK N-ro 1204 (2025-01-04). Ni informas krome pri la konkurso por originala E-kanzono - de Itala Esperanto Federacio - omaĝanta la figuron de Gianfranco Molle. • Muzike ni proponas fragmenton de la kanzono „Harmonio de la vivo” produktita de AI; ni aŭdas ankaŭ fragmenton de la blusa kanto de Gianfranco Molle por la teksto de Ludoviko Zamenhof „La Espero”; La programinformon akompanas interreta foto pri la urbo Chełmno. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 15.01.2025

    Play Episode Listen Later Jan 16, 2025 27:11


    En la 1372-a E_elsendo el 15.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org: - Hodiaŭ kun nia antaŭmikrofona gasto, Rico Giacometto ni rerigardas al lia poststuda estado en Varsovio, sed unuavice ni koncentriĝas pri lia finlaboraĵo farita dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Ĝi aperis lastatempe en edukado.net en la rubriko diplomlaboraĵoj – Dedistanca edukado en Esperanto: la programo Ekparolu!; - La menciitaj en la interparolo retaj kursoj en Londona E-klubo en januaro denove startas: https://londonaesperantoklubo.com/online-esperanto... - En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri nova funkcio de la eksa pola ĉefministro en la EU kiel prezidanto de EKR; pri la raporto de Monda Ekonomia Forumo – WEF dediĉita al enlaborigiteco kaj AI; pri la parolstato de la pola lingvo en la monda skalo; - En la scienca rubriko ni informas pri profesia distingo ASHA Fellow por la pola logopediistino, prof. Katarzyna Węsierska; - Muzike akompanas nin pola kanzono en E-vesto, kiun kantas Jadwiga Dzięgielewska kaj ni citas el la konata kanto de JoMo „Lernu nun” el la KD eldonita de Vinilkosmo; La programanoncon akompanas interreta foto de iuj profesoroj kaj prelegantoj dum la solenaĵo finanta la lastan studojaron pri interlingvistiko en Poznano; – En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003.

    E_elsendo el la 10.01.2025

    Play Episode Listen Later Jan 10, 2025 28:12


    En la 1371-a E_elsendo el la 10.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Unu el la gravaj eventoj de la 2025-a jaro en Pollando estas la miljara datreveno de la kronceremonio de la unua pola reĝo, Bolesław Chrobry. Kiu li estis? Tion ni proksimigas en nia felietono kaj samtempe ni informas pri planataj eventoj ligitaj kun ĉi tiu datreveno en kulturkroniko. • La kulturkronikaj informoj rilatas ankaŭ al la komenciĝontaj en la ĵusaj tagoj detektaj esploroj pri la surrokaj desegnaĵoj de neolitikaj ministoj en la loko Krzemionki; al la retrovitaj sepultaj kronoj de polaj reĝoj en la vilna katedralo. • La E-komunumaj informoj rilatas al la unua laŭreato de la premio Grégoire Martens, kiu fariĝis Stela Besenyei-Merger. En jutuba UEA-kanalo intervjas ŝin Mark Fettes: https://www.youtube.com/watch?v=eFkDDKazilU. Ni informs pri la prokrastita ĝis 15.01.2025 unua favorpreza aliĝperiodo al la nunjara hispana E-Kongreso: https://kongreso.esperanto.es/. • Muzike akompanas nin Martin kaj la Talpoj per fragmento de la kanzono „Tempo” el la albumo Vestiĝoj, bita albumeto kunproduktita kun Vinilkosmo. Kaj Tiel Plu ankaŭ en fragmento prezentas sian kanton „Turto havas naŭ plumetojn” el la CD „Surplacen venu vi”. La programinformon akompanas interreta poŝtkarta foto laŭ pentraĵo de Jan Matejko pri la unua reĝo de Pollando, Bolesław Chrobry. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    tempo martens boles tion vesti uea unu chrobry kiu jan matejko turto pollando vinilkosmo
    E_elsendo el la 05.01.2025

    Play Episode Listen Later Jan 5, 2025 29:02


    En la 1370-a E_elsendo el la 05.01.2025 ĉe www.pola-retradio.org:  Feliĉan, Sukcesplenan kaj Prosperan 2025 !!!! • Nian unuan en la Nova Jaro elsendon komence plenigas informoj pri iuj gravaj eventoj en la mondo kaj en Pollando 2025. Ni informas pri la papa mesaĝo por la Monda Tago de Paco; pri tio, kion timas poloj sojle de 2025 kaj pri iliaj opinioj; pri tradiciaj Epifaniaj paradoj 2025 en Pollando kaj en la mondo. • En scienca bulteno ni informas pri la Internacia Jaro de Kvantuma Scienco kaj Teknologio proklamita de la Unuiĝintaj Nacioj; pri la distingo de nia redakcia kolego Tomasz Miller en la plebiscito por la Populariganto de la Scienco 2024 en la kategorio „Sciencisto”. • Ni dankeme citas el la unuaj mesĝoj de niaj aŭskultantoj venintaj jam jarkomence. Fine ni prezentas specialan intervjuon por la elsendo, kiun nia aŭkultanto Boguslaw (Esu Peranto) Ubik-Perski el Germanio faris kun sia AI-asistantino, Aida. • Muzike akompanas nin fragmente la kanto "Novjaro" de Martin kaj la Talpoj, pola kristnaska kanto pri Tri Reĝoj celantaj Bet Leĥemon, kiun kantas Anna Osmakowicz kaj kanto de SunoAI por la vortoj de Erika Godó „Novjaro estas nova espero”. • La programanoncon akompanas interreta foto bildiganta unu el la Epifaniaj paradoj en Pollando ĉe la startoloko apud la varsovia Kopernik-monumento. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 30.12.2024

    Play Episode Listen Later Dec 30, 2024 27:37


    En la 1369-a E_elsendo el la 30.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni proponas konatiĝi kun interesa kaj koninda loko en la sudokcidenta Pollando, Świeradów Zdrój. • En la kulturkoniko ni informas pri tri ekspozicioj: „Kisling. La brilo de Montparnaso” en Varsovio; pri ekspozicio dediĉita al Andrzej Wajda en Tokio kaj pri laŭvica ekspozicio dediĉita al samurajoj, ĉi-foje en Bydgoszcz. • La E-komunumaj informoj rilatas al tre sukcesa Lingva Festivalo en Moskvo komence de decembro; al informo el la listo uea-membroj pri ĉesigo de la ŝtataj ekzamenoj pri Esperanto en Hungario. • Muzike aŭdiĝas per eta fragmento la rusa E-kanto „Ni renkontiĝos”. „Ĉiam kun vi” el la jutuba kanalo Zenmuzik estas plia kanzono kreita de AI, kiun ni prezentas fragmente. Fine aŭdiĝas „Kanto por la Nova Jaro” de André el Kopenhago el suno.com. La programinformon akompanas interreta foto bildiganta la naturon ĉirkaŭ Świeradów Zdrój. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 25_26.12.2024

    Play Episode Listen Later Dec 26, 2024 30:06


    En la 1368-a E_elsendo el la 25_26.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia tuta elsendo pasas en la festa, Kristnaska agordo. Ni informas pri la nunjara konkurso por la Kristnaskaj Kripetoj en Krakovo kaj ĝiaj rezultoj; pri Kristnaskaj Kripetoj el la krakova muzeo rigardeblaj en ekspozicio organizita en la sveda kastelo Kalmar; pri ekspozicio de Kristnaskaj Kripetoj en Vatikano, inter kiuj tri venis el Pollando. • De semajnoj urbojn, vilaĝojn, urboplacojn, komercajn centrojn ornamas kristnaskaj arboj kaj aliaj porokazaj dekoraĵoj. Laŭ la portalo timeout.com la plej bela Kristnaska Arbo 2024 troviĝas en la…. pola Krakovo. Pri tio ni informas sekve. • Ĉe la redakcia Kristnaska Arbo ni renkontiĝas kun Gabi Skonieczna por paroli pri libroj, ne nur tiuj el la Biblioteko Hodler, ankaŭ pri ŝiaj legoŝatoj kaj kutimoj. • Muzike ornamas nin kristnaskaj kantoj en la E-plenumo. Kantas Kaŝi „Kristnaskan kanton de esperantistoj”, kiu gajnis la unuan lokon en la lasta kantoparado. Kantas Kajto kaj internacia koruso. La elsendon finas la kristnaska kanto el Ĉeĥio, kie venontjare okazos nia Universala Kongreso de Esperanto. La programanoncon akompanas interreta foto pri la nunjaraj kristnaskaj kripetoj premiitaj en la tradicia konkurso de Krakovo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    pere esperanto kalmar vatikano pollando
    E_elsendo el la 20.12.2024

    Play Episode Listen Later Dec 20, 2024 24:46


    En la 1367-a E_elsendo el la 20.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia norda hemisfero komenciĝas astronomia vintro kaj tio estas bona okazo por memorigi iujn el sciencistinoj-astronomoj en la pola historio. Tiel ni memorigas mallonge Elżbieta Koopman, la edzinon de Jan Heweliusz, kiu kune kun li faris iujn el la astronomiaj observadoj. Ni memorigas Maria Kunic el Świeradów, kiu akiris la epiteton „Silezia Hypatia” kaj fine ni donas la atenton al Wilhelmina Iwanowska, kiu i.a. difinis novan distancoskalon en la Universo. • La kulturkronikaj informoj rilatas al la prezentata en Luvro pentraĵo de Jan Matejko pri la kortega blagulo Stańczyk; al Olga Boznańska kiel unu el la patronoj de 2025; al porokazaj ekspozicioj en la krakova Manggha-muzeo lige kun ĝia 30-jariĝo. • La E-komunuma informo rilatas al la BET-2025 en Litovio. La unua favorpreza aliĝkotizo finiĝas la 31-an de decembro: https://mallonge.net/bet59. • Muzike akompanas nin la kanzono „Vintro melankolio” de Erika Godó - teksto, muziko kaj kanto de Suno AI. La programinformon apudas foto rilatanta al la jubileo de Manggha-muzeo kaj tri porokazaj ekspozicioj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 15.2.2024

    Play Episode Listen Later Dec 15, 2024 30:24


    En la 1366-a E_elsendo el 15.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org: - En la 165-a naskiĝdatreveno de la kreinto de Esperanto, d-ro Ludoviko Zamenhof la komenca parto de la elsendo estas dediĉita al iuj el inter dekoj da, se ne centoj da, prokazaj eventoj kaj aranĝoj. La 15-an de decembro de jardekoj nia komunumo solenas kiel Tagon de E-libro. Kaj lige kun tio ni informas pri la rezultoj de la 14-a literatura konkurso „Aventuro de mia vivo” organizata de Bjalistoko. Ni informas pri la nunjara Esperantisto de la Jaro, kiu – en plebiscito de „La Ondo de Esperanto” estis elektita Eszter (Stela) Besenyei-Merger. Ni informas pri la 23-jariĝo de edukado.net, kaj prezentas la nomojn de la nunjaraj elektitoj al ĝia Panteono. Ni memorigas pri la dutaga Konferenco de la Akademio komenciĝonta lunde; - En la daŭro de nia elsendo aŭdiĝas aktualaĵoj: pri okazonta en 2027 en Varsovio Internacia Astronaŭtika Kongreso; pri daŭranta en Krakovo interesa ekspozicio pri la unuaj studentinoj de la Jagelona Universitato; - Nia antaŭmikrofona gasto estas d-ro Maciej Jaskot, kiu dividas la ideojn pri sia prelego prezentita dum la decembra konferenco de ekspertoj pri la instruado de la hipsana lingvo rilatanta al aŭdokompetentoj de studentoj/antoj. - Fine ni memorigas pri la finiĝanta hodiaŭ unua favorpreza aliĝkotizo al la 110-a UK en Brno kaj informas pri la aperinta filmdokumento pri la aŭgusta UK en Aruŝo, pri la aperinta hodiaŭ rete januara numero de „Esperanto”. Muzike ni prezentas la plenan version de la kanto „D-ro Zamenhof” en la plenumo de Nikolin' kaj citas el alia kanto omaĝe al la lingvokreinto. – En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 11.12.2024

    Play Episode Listen Later Dec 11, 2024 19:30


    En la 1365-a E_elsendo el la 11.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan elsendon ni plene dediĉas al la 10-a de decembro en la kunligo kun la solenata tiutage datreveno de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la 70-jariĝo de Unesko-rezolucio favore al Esperanto. Ni i.a. citas el la Gazetaraj Komunikoj de UEA kaj referencas al la raporta artikolo de Ivo Lapenna pri sukceso de Montevideo, kiun reprenis „Libera Folio”. • La akompana foto el la interreto rilatas al la proklamo de la fama Unesko-rezolucio favore al Esperanto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 07.12.2024

    Play Episode Listen Later Dec 9, 2024 23:08


    En la 1364-a E_elsendo el la 07.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri bonega loko de pola mielo inter mondaj produktoj; pri kresko de germanaj vendejmarkoj distribuantaj kosmetikaĵojn kaj kemiajn produktojn de la hejma uzo; pri klopodoj reenkonduki acipenserojn en la polajn akvojn. • En nia sciencbultena rubriko ni informas pri tri internaciaj projektoj rilate al kaŭzoj de neŭrodegeneraj malsanoj, en kiuj partoprenas polaj sciencistoj. • La ampleksa Leterkesto koncernas i.a. la pasintsemajnajn renkontiĝojn de nia redakcio kun aŭskultantoj kaj radioamikoj de niaj elsendoj kadre de la Virtuala Kongreso. • Hodiaŭ en nia programo ni proponas la originalan E-kanton de Hirosi Nobukuni „Aŭtuna foliaro”. - La interreta foto prezentas la reenkondukatan en la polajn akvojn acipenseron. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 02.12.2024

    Play Episode Listen Later Dec 2, 2024 25:07


    En la 1363-a E_elsendo el la 02.12.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia ciklo pri koninda Pollando ni prezentas hodiaŭ felietonon pri unu el la plej popularaj legendoj de Varsovio, pri la Ora Anaso vivinta en la subterejoj de la Palaco de Ostrogski-familio, en kiu nun troviĝas Muzeo de Frederiko Chopin. • La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nunjara premio de Luigi Micheletti i.a. por la Muzeo pri Siberiekziloj en Bjalistoko; pri la murpentra kreado de NeSpoon (Elżbieta Dymna); pri Irena Tuwim, kiu ekde la nuna jaro estas patrono de nova tradukpremio. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nova favorpreza aliĝkotizo al la UK en la ĉeĥa Brno – ĝis 15.12.24; pri la publikaj prezentiĝoj de Akademio de Esperanto. Unue temas pri ĝia respektebla kunsido en la 5-a VK, sekve ĝia Konferenco okazonta la 16-an/17-an de decembro (https://eventaservo.org/e/77f5e6). • Ana Paula Pose el Brazilo kantas fragmente „Tiel la mondo iras” de Julián Hernández Angulo el sia koncerto dum la 5-a VK, La apudanta la programinformon interreta foto bildigas skulptaĵon de Ora Anaso ĉe Tamka-strato en Varsovio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Renkontiĝoj dum la Virtuala Kongreso: 30.11 kaj 01.12.24

    Play Episode Listen Later Nov 29, 2024 1:28


    Karaj Aŭskultantoj kaj Radioamikoj, Pola RetRadio en Esperanto invitas vin kaj atendas dum la renkontiĝoj de la virtuala Movada Foiro. Ili okazos la 30-an de novembro 2024 (sabate) je la 11-a horo kaj la 01-an de dedembro 2024 (dimanĉe) je la 19-a horo laŭ la UTC + 1 h. Bonvenon al ĉiuj! Uzu tiun maloftan okazon rekte alparoli kaj pridemandi reprezentantojn de la Redakcio, sugesti proponojn. Eble vi ŝatos dividi viajn rememorojn pri la unuaj informoj kaj kontaktoj kun la E-lingvaj elsendoj, informi ĉu ankaŭ en elektronika tempo vi aŭskutas ilin kaj kio en ili estas por vi plej interesa. Ni atendas vin!  

    E_elsendo el la 25.11.2024

    Play Episode Listen Later Nov 26, 2024 26:52


    En la 1362-a E_elsendo el la 25.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia antaŭmikrofona gasto estas unu el la diplomitoj de la aŭtuna Interlingvistika Sesio en Poznano, Renato Guedes el Portugalio, kiu proksimigas la temon de sia finlaboraĵo „Ikoneco por artefaritaj lingvoj”. • Hodiaŭ krome ni proponas komune enrigardi la  retajn eldonojn de la 3-a nunjara numero de „Norvega Esperantisto” kaj de la novembra „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de Esperanto Jokohama. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri multiĝo de la tiel nomataj privataj studentaj domoj; pri la Stacidoma Komplekso en Lublin, kiu en 2024 gajnis jam du internaciajn arkitekturajn premiojn; pri la daŭranta en Varsovio laŭvica Azia Filmfestivalo. • Nian sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al la rekomenciĝintaj esplorlaboroj de polaj sciencistoj en la Parko Serengeti, Tanzanio kaj al la unuaj rikoltitaj rezultoj. • Muzike akompanas nin Ale Vela per sia ĉi-monate registrita (kiel video-filmo https://www.youtube.com/watch?v=jZW_23qNszI) kanzono „Tuj”. La interreta foto prezentas la premiitan stacidomon en Lublin. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    pere lublin nian renato guedes tuj
    E_elsendo el la 20.11.2024

    Play Episode Listen Later Nov 20, 2024 28:57


    En la 1361-a E_elsendo el la 20.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Irek Bobrzak, kun kiu ni interparolas pri lia interesiĝo kaj laboro dediĉita al la E-terminologio rilate plantojn kaj ĝenerale botanikon. • Komence de la hodiaŭa elsendo per mallongaj biografiaj notoj ni ligas al la gravaj perdoj, kiujn suferis en la lastaj tagoj la E-komunumo pro la forpaso de István Nemere kaj Claude Gacond. Pliaj E-komunumaj informoj rilatas al la Universala Kongreso 2025 kaj finiĝonta en novembra la 1-a favorpreza aliĝkotizo; al la proksimĝanta jubileo de la 70-jariĝo de la 1-a Unesko-rezolucio pri Esperanto, proklamita en 1954. • La hodiaŭaj kulturkronikaj informoj koncernas la 1-an Festivalon de la Brita Kinoarto, kiun ekde la nuna jaro gastigas Poznano kaj preparojn al la Internacia Chopin-konkurso 2025. • Muzike akompanas nin Flávio Fonseca el Brazila Muziko per la E-versio de la brazila sambo „Sambo de tristo”. La apudanta la programinformon foto rilatas al Festivalo de la Brita Kinoarto en Poznano. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 15.11.2024

    Play Episode Listen Later Nov 15, 2024 28:08


    En la 1360-a E_elsendo el la 15.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa programo ni gastigas antaŭmikrofone profesorinon Sabine Fiedler, kiu ĉi-foje kiel la prezidanto de GIL – Societo pri Interlingvistiko informas nin pri ĝia agado kaj ĝia nunjara konferenco en novembro. Ni krome ekscias pri ŝia rete konsultebla libro “Esperanto – Lingua Franca and Language Community” kiun ŝi kunaŭtoras kun Cyril Brosch. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la nuna demografia situacio en Pollando kaj enketo elmontranta, kiu faktoro bremas la decidon havi infanojn; pri tio, ke Pollando apartenas al la plej grandaj eksportantoj de kukurboj en la Unio. • Sekve ni prezentas la laŭreatojn de la 8-a Tradukonkurso "Lucija Borčić" organizita de Kroata Esperantista Unuiĝo. • Kadre de la kutima sciencbultena rubriko ni informas mallonge pri la finiĝinta lastdimanĉe KAEST, Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 2024 en Žilina. Ni atentigas pri restantaj 10 tagoj por aliĝi al Konkurso por junaj Sciencistoj kaj Universitatanoj – KonSciU: http://tinyurl.com/konsciu24. • Hodiaŭ Manno Montanna kantas fragmente la E-version de la portugallingva kanto “Haveno Soleco”. • La interreta foto de KAEM-teamo prezentas scenon pri interprelega babilado de kelkaj partoprenantoj de la konferenco en Žilina. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    pere esperanto unio konkurso konferenco pollando
    E_elsendo el la 10.11.2024

    Play Episode Listen Later Nov 10, 2024 29:03


    En la 1359-a E_elsendo el la 10.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭtage de la 11-a de novembro, kiu estas la Nacia Festo de Pollando ni memorigas la literaturan elsendon el 1980 de Jan Klimek kaj Andrzej Pettyn dediĉitan al la romano „Ringo el ĉevalharoj”. En la 106-a datreveno de la regajnita suverenco de Pollando en 1918 ni atentigas per ĝi, ke Pollando batalis por defendi sian suverenecon ankaŭ en postaj periodoj defendante sin i.a. kontraŭ invadintaj Germanio kaj Sovetunio. La epizodo koncernas la deportadon al Siberio en la epoko de instaliĝanta en Pollando komunista regado. • Unu el la simboloj de la regajnita suverenco estis la Saksa Palaco, pri kio ni atentigas komence, la palaco eksplodigita de germanoj post la falo de la Varsovia Insurekcio 1944. Post dekoj da jaroj venis decido ĝin rekonstrui. Pri la rilata internacia premio atribuita por rekonstruprojekto ni informas en la kulturkronika programero. • La interreta grafikaĵo bildigas kiel fragmenton de la antaŭmilita aspekto de la Saksa Palaco en Varsovio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 05.11.2024

    Play Episode Listen Later Nov 5, 2024 26:43


    En la 1358-a E_elsendo el la 05.11.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hieraŭ estis lanĉita en Parizo arkivejo dediĉita al la bicikla veturo de Lucien Péraire kadre de la projekto Savespero. Lime de la 20-aj kaj 30-aj jaroj li entreprenis eksterordinaran biciklan veturon tra Eŭropo, Sovetunio, Manĝurio, Japanio, la suda Ĉinio, Indoĉinio kaj Indonezio por i.a. kompreni la militkaŭzojn. Pri li kaj lasitaj de li arkivaĵoj ni interparolis kun Pascal Dubourg Glatigny dum ARKONES, kaj tiun interparolon ni prezentas en nia hodiaŭa elsendo. Jen la adreso de la retejo: https://peraire.huma-num.fr/ • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri atentigo de la eksa finna prezidento, ke civitanoj de Unio devus kolekti kaze de bezono necesajn provizojn por 72 horoj; pri Pollando kiel produktanto de tombotorĉoj; pri akuzoj de la ukraina prezidento rilate Pollandon. • La sciencbultenan rubrikon ni dediĉas al laŭreatoj de la Fondaĵo por la Pola Scienco. • Hodiaŭ ni elektis por la elsendo la kanton de Feri Floro „Por la paco”, bazitan sur la vortoj de la sveda esperantisto Åke Näsholm. • La interreta foto akompananta la programinformon prezentas varian sortimenton de tombotorĉoj, kiujn oni flamigas ĉe la tomboj komence de novembro. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. Pere de jutubo https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 30.10.2024

    Play Episode Listen Later Oct 31, 2024 29:09


    En la 1357-a E_elsendo el la 30.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Sabine Fiedler, kiu en la donita al ni intervjuo aferkerne retrorigardas al la aŭtuna Lingvistika Kongreso en Poznano, kadre de kiu okazis speciala sesio pri interlingvistiko. Ŝi dividas kun ni siajn opiniojn pri la nuna stato de Interlingvistiko kaj Esperantologio, akcentante la signifon de universitataj studoj pri ĉi tiuj fakoj. • En la komenca kulturkronika parto ni informas pri la libere viziteblaj en novembro polaj reĝaj rezidejoj, pri la sepa filma versio de „Quo Vadis” – ĉi-foje temas pri animita filmo - kiu jam aperis surekrane, pri la finiĝinta lastdimanĉe librofoiro en Krakovo. • En la E-komunuma segmento ni retrorigarde informas pri la nunjaraj distingitoj pro la Elstara movada kaj kultura agado. • En la elsendo aŭdiĝas fragmente la ĵus aperinta E-versio de la kanzono „Reveno al nigrumo”, kies tekston tradukis JoMo, kaj kiu evidente ĝin kantas. • La interreta foto prezentas scenon el la animita filmo „Quo Vadis” pri kiu ni informis en la kulturkroniko. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 25.10.2024

    Play Episode Listen Later Oct 25, 2024 26:25


    En la 1356-a E_elsendo el la 25.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia elsendo ni gastigas hodiaŭ Ana Alebić-Juretić el Kroatio la diplomiĝinton de la Interlingvitikaj Studoj en Poznano kaj partopreninton de la tiea septembra Lingvistika Kongreso. Ŝi rakontas pri la esploroj faritaj lige kun sia diplomlaboraĵo, kiujn ŝi prezentis ankaŭ en la kongresa sekcio pri historia lingvistiko. • La komencaj aktualaĵoj rilatas al deportado de nelegalaj enmigrantoj el la Unio, al polaj-ukrainaj rilatoj laŭ deklaro de la pola vicĉefministro kaj defendministro, al kulturaj eventoj lige kun la 35-jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Suda Koreio. • En sciencbultena rubriko ni informas pri la decido de la Internacia Astronomia Unio, atribuinta nomojn de kvar katolikaj monaĥinoj al la novmalkovritaj planedoidoj omaĝe al ilia malkovrado kaj katalogado de la ĉielaj korpoj en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, do en la antaŭkomputila epoko. • La E-komunumaj informoj koncernas pludaŭrigon de la aliĝado al la 5-a VK ĝis la 27-a de oktobro: https://VK.esperanto.net/2024/aligxilo; ankaŭ la mesaĝon de UEA lige kun la Tago de UN-o el la 24-a de oktobro. • Muzike akompanas nin korea virtuala koruso, kiu kun Amira plenumas la kanton „Ĉiamverda arbo”. La interreta foto akompananta la programinformon prezentas foton de antaŭ 100 jaroj pri lombardiaj monaĥinoj dum ilia laboro pri malkovrado kaj katalogado de novaj ĉielkorpoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    vk uea unio pollando
    E_elsendo el la 20.10.2024

    Play Episode Listen Later Oct 20, 2024 30:39


    En la 1355-a E_elsendo el la 20.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono ni gastigas la organizanton de KAEST 2024 Peter Baláž. Al ĝia nunjara fizika eldono en Žilina daŭre eblas aliĝi: https://kaest.ikso.net/2024/. • En la komenca kultura parto aŭdiĝas kulturkroniko kun la informoj pri la unuan fojon solenita nunjare Internacia Tago de la Kultura Heredaĵo kaj pri pompa ekspozicio en Krakovo dediĉita al saksaj reĝoj de Pollando. Lige kun la ĵus pasinta 175-a mortodatreveno de Frederiko Chopin ni proksimigas la historion de la koro de la komponisto, kiu troviĝas en la varsovia Baziliko de la S-ta Kruco. Krome ni prezentas la finan parton de la libro de Karol Stromenger „Frederiko Chopin”. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la okazinta en Ĉinio Nacia Simpozio pri Ĉina Esperanto-Instruado. • La interreta foto prezentas la desegnaĵon pri la lastaj vivmomentoj de Chopin faritan de menciita en la literatura fragmento Teofil Kwiatkowski. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 15.10.2024

    Play Episode Listen Later Oct 15, 2024 26:15


    En la 1354-a E_elsendo el la 15.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ nia mikrofono gastas profesorino Ilona Koutny el A. Mickiewicz-universitato en Poznano, hodiaŭ solene adiaŭita kiel emerito. Ŝi rakontas al ni i.a. pri siaj aktualaj laboroj en la universitato kiel profesoro-emerito, pri speciala omaĝa evento okazonta la 18-an de oktobro en Budapeŝto honore al prof. Szerdahelyi, pri planoj daŭrigi interlingvistikajn studojn dank' al profesoro Nikolau Dols, pri siaj pridokumentaj planoj i.a. rilate la poznanan Interlingvistikan Sekcion kadre de Lingvistika Kongreso. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas iom statistike pri polaj instruistoj lige al la pasinta lunde Instruista Tago kaj pri grandiĝanta interesiĝo de poloj pri portugalaj vinoj. • En sciencbultena rubriko ni proksimigas la projekton de polaj sciencistoj, kiuj baze de pentraĵoj el la historia sanktejo en Faras rekreis mezepokajn reĝajn vestojn, kiuj ekde ĵaŭdo estos rigardeblaj en Luvro. • Muzike akompanas nin Feri Floro per sia plej nova kanto „Aŭtuna vespero” por la vortoj de Ulrich Matthias. La interreta foto akompananta la programinformon farita de P. Matusiak kaj E. Wenting bildigas sur modelo la rekreitan nubian reĝan veston. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.

    E_elsendo el la 10.10.2024

    Play Episode Listen Later Oct 10, 2024 28:44


    En la 1353-a E_elsendo el la 10.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • En la interparolo kun Duncan Charters, la prezidanto de UEA, ni referencas al la Simpozio pri handikapabloj okazinta dum la pariza paraolimpiko, al kiu kontribuon alportis ankaŭ UEA,  unuavice kiel servopreta kunlaboranto. • Nia felietono pri koninda polo referencas al la figuro de Witold Pilecki, pola oficiro i.a. malliberigito kaj kunorganizinto de la rezista movado en la germana koncentrejo Auschwitz. Liaj raportoj pri holokaŭsto, jam dummilte atingis Usonon kaj Brition. La reredaktitan tekston ni pretigis laŭ instigo de Edmond Ludwig el Francio. • En la kulturkroniko ni informas pri la ekspozicio „Rembrandt-Hoogstraten. Koloro kaj iluzio” en Vieno, en kiu estas prezentata i.a Rembrandt-tolaĵo el la polaj kolektoj; pri pola skulptisto Franciszek Duszeńko, unu el kulturagantoj aparte omaĝotaj en 2025; pri  nova funkcio de la direktoro de la Pola Nacia Bilioteko kiel vicprezidanto de la Konferenco de la Direktoroj de CDNL. • Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „La lasta somero” de Martin kaj la Talpoj, kiu hodiaŭ estis prezentita de Vinilkosmo kiel oficiala muzikvideo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/pop... La interreta foto prezentas la tolaĵon de Rembrandt „Knabino en bildokadro”, kiu estis pruntita por la ekspozicio „Rembrandt - Hoogstraten. Koloro kaj iluzio” en Vieno. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 05.10.2024

    Play Episode Listen Later Oct 5, 2024 26:07


    En la 1352-a E_elsendo el la 05.10.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni proponas la antaŭmikrofonan interparolon kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemek Wierzbowski. Ni referencas al la plej nova kaj malnova ZEO-oj en la naskiĝurbo de Zamenhof. Ni parolas pri la nova E-volontulo memorigante la longdaŭran tradicion de la E-volontulado en la urbo kaj aludas al la plej nova projekto, kiun BES kunordigas dediĉita al rifuĝintoj. BES-prezidanto invitas por la nunjaraj Zamenhof-tagoj 13-15 de decembro 2024. • En la komencaj aktualaĵoj ni retrorigardas al la pasintjaraj eksportorezultoj de polaj fruktoj. Ni informas, ke daŭre la Geoparko Sanktakruca en la suda Pollando havas Unuesko-licencon. • En sciencbultena rubriko komence ni informas pri interkonsento de kvar tjurkaj ŝtatoj ekuzi norman latinan alfabeton, sekve pri la distingo de pola flegisto kaj informadikisto per Flegista Premio de la Reĝino Silvia. • Muzike akompanas Israela Becker, kiu kantas fragmente la kanzonon „Ravitaj de la subiranta suno”. Nikolin' memorigas sian malnovan kanton „D-ro Zamenhof”. La akompana interreta foto proksimigas la Sanktakrucan Geoparkon, kiu denove ricevis Unesko-licencon. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 30.09.2024

    Play Episode Listen Later Sep 30, 2024 26:53


    En la 1351-a E_elsendo el la 30.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia komenca aktualaĵo rilatas al la streĉita situacio en la Proksima Oriento kaj reagoj i.a. de Pollando je la kreskanta tensio. • Sekvas ĝin kulturkronikaj informoj pri Prix Versailles por la Muzeo de la Pola Historio; pri Lublin, kiu estos Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2029. • En la E-komunuma segmento ni informas pri E-kurso por hispanlingvanoj organizata de la Amerika Komisiono de UEA kaj pri la feriado AŬTUNAS en la Kastelo Greziljono okazonta en oktobro. • Muzike akompanas nin kanto el jutubo „Leviĝu kaj Brilu”. Plia kanto de AI, ĉi-foje pri potenco de plibonigo, instiganta alfronti defiojn kun kuraĝo kaj espero. La interreta foto prezentas la panoramon de la urbo Lublin, kiu fariĝos Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo en 2029. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    E_elsendo el la 25.09.2024

    Play Episode Listen Later Sep 25, 2024 26:00


    En la 1350-a E_elsendo el la 25.09.2024 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas profesoro Nicolao Dols, kiu dum la Interlingvistika Sekcio de la Kongreso de Lingvistoj en Poznano analizis konverĝajn kaj diverĝajn tendencojn en Esperanto surbaze de la Tekstaro. Nia interparolo rilatas al tiu temo, krome al la lasta ekzamena sesio de Interlingvistikaj Studoj. Fine ni interparolas pri lia kontribuo al Arkones-2024. Dum ĝi li deklamis en Esperanto kaj en la kataluna la katalunan poeziaĵon „La pino de Formentor”. Tiun deklamadon li ripetis speciale por niaj aŭskultantoj. • En la komencaj aktualaĵoj ni alrigadas la postinundan situacion en Pollando. Ni informas pri la unia decido ĝis 2026 protekti pli ol 4 milionojn da elmigrintoj el Ukrainio; pri la rilato de Svedio al la problemo de enmigrintoj en sia lando kaj pri la deziro de Nederlando kontroli propran azilpolitikon. • En sciencbultena rubriko la atenton ni donas al baldaŭ aperonta nova profesio en Pollando, tiu de „podiatro”. • Muzike akompanas nin Kajto per la kanto „Suno en aŭtuno”. La akompana interreta foto prezentas unu el la pinoj sur Formentor, pri kiu deklamas nia antaŭmikrofona gasto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.

    Claim Pola Retradio en Esperanto

    In order to claim this podcast we'll send an email to with a verification link. Simply click the link and you will be able to edit tags, request a refresh, and other features to take control of your podcast page!

    Claim Cancel