POPULARITY
En la 1478-a E_elsendo el la 20.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni memorigas el nia arkivo historian interparolon (1992) de redaktoro Andrzej Pettyn kun konata viena esperantisto, parolisto de la vienaj E-elsendoj pri tio, kiel komenciĝis la kunlaboro de vienaj, aŭstraj esperantistoj kun la Pola Instituto en la aŭstra ĉefurbo. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 20.06 – ni informas pri novaj tradicioj registritaj en la pola Listo de la Nacia Kulturheredaĵo; pri la 260-jariĝo de la Reĝa Pentrejo, la institucio, kiu rolis kiel ĝermo de la unua Belarta Akademio en Pollando; pri la ekspozicio de Ewa Juszkiewicz en Madrido, reinterpretanta la tradicion de la eŭropa virina portreto. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la Skolta Ĵamboreo en 2028 en Gdansko kaj ebleco, ke kontribuu al ĝi esperantistoj. Interesiĝantoj kontaktu: skoltaesperantoligo@gmail.com ĝis 30.08.26. • Muzike akompanas nin Feri Floro per fragmento de sia kanto „Artisto”. La akompana foto de sentitola bildo de Ewa Juszkiewicz prezentas unu el ŝiaj tolaĵoj: CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1477-a E_elsendo el la 15.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Printempo plenplenas. En nia redakcia interparolo ni koncentriĝas pri polenportaj insektoj, aparte la mielproduktaj abeloj, intereŝanĝante iujn konatajn kaj aliajn malpli konatajn informojn pri mielproduktado kaj diversaj aspektoj de tiuj tre gravaj organismoj vivantaj ĉirkaŭe de ni. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la verdaj urboj de Eŭropo, pri kreskanta en Pollando interesiĝo pri Suda Koreio, pri pola kantisto Jakub Józef Orliński, plia ambasadoro de la firmao Rolex. • En la scienca rubriko ni referencas al la Gazetara Komuniko de UEA (uea.org/gk/1305a1) pri Oersted-medalo por Bruce Sherwood kaj Ruth Chabay. • Hodiaŭ ni prezentas fragmente la kanzonon Muzikisto de Rita Mkrtĉjan por la muziko de AI prilaborita de Atilla Schimmer. La akompananta la programinformon foto prezentas abelejon en Trzebieszowice, aŭtoro Jacek Halicki CC BY-SA 4.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1475-a E_elsendo el la 05.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • La 1-an de junio skuis la E-komunumon informo pri la neatendita forpaso de la eminenta barata esperantisto Probal Dasgupta, la prezidanto de la E-Akademio, eksa du-oficperioda prezidanto de UEA. Ni memorigas lin adiaŭe per nia arkiva interparolo kun li el la Lahtia UK. Pri la forpasinto informis Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2026/06/01/forpasis-probal-dasgupta/. En ĝi troviĝas aparta nekrologo de Marc van Oostendorp: https://www.liberafolio.org/2026/06/02/intelektulo-en-neintelektula-mondo/. Apartan Gazetaran Komunikon aperigis UEA: https://uea.org/gk/1303a1. • En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri nova fakultato en la Politekniko de Opole ofertanta AI-studojn kaj pri la novaj restoracioj akirintaj Michelin-steletojn post la vizito de Michelin-inspektoroj en Pollando. • En la scienca rubriko ni parolas pri la kreskanta interesiĝo pri kursoj dediĉitaj al la mana skribado kaj sciencaj argumentoj favore al tiu malnova tradicio surpaperigi niajn pensojn kaj ideojn. • Muzike ni prezentas infanan kanton, kiun en fb memorigis Lilia Nikolova kun la aparta mesaĝo „Feliĉan estontecon al ĉiuj etuloj, kun la espero, ke ili lernos Esperanton kaj kantos kune en paca kaj amika rondo”. La akompananta la programinformon foto prezentas la Estraron de UEA en aprilo 2008 – De maldekstre: José Antonio Vergara, Hori Jasuo, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, vicprezidantino Claude Nourmont, prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Ranieri Clerici, Loes Demmendaal. Foto de Ziko-C Opera propria CC BY-SA 3.0. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1472-a E_elsendo el la 20.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa redakcia interparolo Gabi kaj Barbara „enrigardas” la pollingvan komikson „Ideo” de Jacek Świdziński, kiu estis eldonita en aprilo. Nun daŭras serio de aŭtoraj renkontiĝoj en diversaj polaj urboj, pri kio informas foto akompananta la programinformon el la provizoj de Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof. • En la komenca kulturkroniko – post la prezento de memorigindaj datoj el 20.05 – ni informas pri lanĉota komence de junio Muzeo de Igor Mitoraj en Pietrasanta; pri unika trovaĵo en Pollando, bizanca pendo-seruro el la epoko de krucmilitoj; pri elementoj de la jam fama Trezoro el Środa Śląska laŭvican fojon pruntitaj al la muzeo en la ĉeĥa Prago. • En la E-komunuma segmento ni informas pri du kongresoj, kiuj okazos en Graz antaŭ la 111-a UK: IKUE-kongreso – https://mallonge.net/77aIKUEkongreso. Pri la 1-a Virina Kongreso, kiu en la Dua Bulteno aperas kiel A2. • Muzike ni proponas reaŭskulti kune fragmenton de la kanto de Ĵomart kaj Nataŝa „Granda Urbo” el ilia Arĝenta Albumo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1470-a E_elsendo el la 10.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn. Hodiaŭ pri ekfunkciinta Biblia Legejo en la Katolika Universitato de Lublin kaj pri la unika en Pollando muzeo de krimmedicino en Vroclavo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la sukceso de Heinz-Wilhelm Sprick, dank' al kiu PollUnit komencis uzi Esperanton kaj pri nova maja literatura konkurso de IKUE. • Fine ni proponas Leterkestan renkontiĝon, en kiu ni citas i.a. mesaĝojn kaj reagojn de niaj aŭskultantoj je niaj elsendoj. • Muzike ni referencas al la pasinta la 7-an de majo naskiĝdatreveno de Marjorie Boulton, prezentante ŝian poeziaĵon „Via kato”, muzikigitan de AI el la profilo de Ilja. Ŝia foto kun kato el la paĝo de Brita E-Asocio ornamas nian hodiaŭan programinformon. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. • La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1468-a E_elsendo el la 30.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence, tuj post la historifoliaj datoj, ni prezentas kulturkronikajn informojn – ĉi-foje pri esploroj rilataj al la polaj infanoj, viktimoj de germanaj koncentrejoj, kiuj postmilite trovis rifuĝejon en Barcelono; pri rekordnombraj vizitantoj en la polaj muzeoj en 2025; pri la Granda Parado de lokomotivoj en Wolsztyn dum la nuna semajnfino. • Kun profunda bedaŭro atingis la redakcion informo – pere de Esperantolehti – pri la forpaso de nia plurjara aŭskultanto, recenzanto de niaj elsendoj, kore ligita al Pollando, Jorma Ahomäki el Turku en Finnlando. Adiaŭante la E-amikon de nia redakcio ni memorigas nian interparolon pri liaj ligoj al Pollando de antaŭ 20 jaroj. • Muzike ni memorigis denove kanton de Kajto. Ĉi-foje temas pri ĝia „Mia propra trajno” el la KD „Lokomotivo, rulu nun!”. La programinformon akompanas la reta foto de Anna Borowiak, kiu prezentas vaporlokomotivon el Wolsztyn. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1465-a E_elsendo el la 15.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenco de la elsendo – post historifoliaj datoj – ni referencas al la pasinta hieraŭ 109-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof kaj memorigas pri la baldaŭa 100-a datreveno (18.04) de la bone konata tomboŝtono en la varsovia Juda Tombejo starigita de la tutmonda esperantistaro (18.0.1926). Lige kun la nunjara datreveno ni informas krome pri la aperinta popularscienca komikso „Ideo” de Jacek Świdziński dediĉita al Esperanto kaj ĝia aŭtoro. Tiun elsendoparton akompanas fragmente la poemo de Zamenhof “Ho, mia kor' kantita de Ĵomart kaj Nataŝa kaj ĝia tute freŝa registro fare de boliviaj esperantistoj aperinta en jutubo ĉe la profilo de Wayne’s Music World. • Hodiaŭ ni donas apartan atenton al la preparoj al la 111-a UK kaj laborvizito de reprezentantoj de la Kongresa Fako en Graz kaj renkontiĝo kun Loka Kongresa Komitato. Al Petro Baláž kaj Dorota Rodzianko kunlabore akompanis Maciej Jaskot, en kies sonmaterialo pri la preparoj rakontas Ewald Schick, Marta Wojciechowska-Desplantes kaj Norina Schantl. • En aktualaĵoj ni informas pri ĉiam pli multnombre laborantaj en Pollando emeritoj kaj pri la unua mikroarbaro en Katowice. • Nian programinformon akompanas foto de la kovrilpaĝo de la komikso „Ideo”, kiu estis farita de grafikistino el la Bjalistoka KulturCentro. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1462-a E_elsendo el la 30.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia elsendo aŭdiĝas sojle de la Sankta Semajno, kiu koncernas milionojn da kristanoj en la mondo. Ni referencas al la raporto pri ilia persekutado en la monda skalo. • Sekve niaj kulturkronikaj informoj rilatas al la solenata hieraŭ Palma Dimanĉo kaj al la 350-jariĝo de la plej malnova, karesma kurteno en la vilaĝo Orawka [orafka] en la suda Pollando. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la forpasinta pola esperantisto, Karol Pacholczyk, arbarista fakulo kaj instruisto, kiu krom la kontribuo al faka literaturo tradukis ankaŭ du religitemajn librojn. En 2026 aperis lia E-traduko de „La Taglibreto. Mizerikordo Dia en la animo mia” de sankta Faustyna Kowalska. • En la rubriko „Interkulture” Haesim PARK, Tamara el la Suda Koreio rakontas la fabelon pri la „Gefratoj, kiuj fariĝis la suno kaj la luno”. • Por muzikaj momentoj ni prezentas la kanton de Amira Chun “En la fantazi…”, kiun ŝi kantis dum la Japana kaj Korea Kunkongreso 2024. La akompananta la programinformon foto prezentas la plej malnovan karesman kurtenon de antaŭ 350 jaroj en la preĝejo en Orawka. La foton aŭtoras Jacek Daczyński, CC. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1461-a E_elsendo el la 25.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ unualoke ni memorigas pri la solenita la 24-an de marto Tago de la Memoro pri Poloj Savantaj Judojn sub la germana okupacio. Tiurilate ni informas pri la porokaza publika ekspozicio en la Eŭropa Parlamento. Ni informas krome pri la aparta omaĝo al pastro Marceli Godlewski, la tiel nomata paroĥestro de la varsovia getto, kiu dum la 2-a mondmilito helpis savi judojn, i.a. familanojn de Ludoviko Zamenhof. Ni referencas en tiu kunteksto al rememoroj de Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof el „La Zamenhof-strato” de R. Dobrzyński. Ni citas el la speciala porokaza mesaĝo de la pola prezidento, Karol Nawrocki. La foto akompananta la programinformon prezentas la buston kaj omaĝtabulon al pastro M. Godlewski senvualigitan lastmarde en la varsovia Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj. • Krome ni informas pri la sezona nombrado de bizonoj en Pollando kaj pionira antikoncipiga kampanjo en Krakovo koncernanta la urbajn kolombojn. • En la scienca rubriko ni referencas al pliaj infomoj pri la sandamaĝaj konsekvencoj de sezona tempoŝanĝo, kiu i.a. en Pollando okazos la plej proksiman semajnfinon. • Muzike en E-RocknRoll-a ritmo kantas Kaŝi. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1458-a E_elsendo el la 10.03.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia komenca kulturkroniko – tuj post la kalendarfolia retrorigardo – vi aŭdas pri la partopreno de Pollando en la 62-a Artbienalo en Venecio, pri retrovita manuskripto de s-ta Aŭgusteno el la Biblioteko en Vroclavo, pri la nunjara eldono de la festivalo Novaj Epifanioj. • En la E-komuna segmento aŭdiĝas la porokaza mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Tago de Virinoj, Ni informas pri la malfermita periodo por aliĝado al E-ekzamenoj de UNED, Ni memorigas la literaturan konkurson de IKUE, teme ligitan kun la Karesmo. • Fine aŭdiĝas nia dialoga programero kun la aŭskultantoj Leterkesto, en kiu i.a. ni reagas je buntaj reagoj lige kun la intervjuo donita al la redakcio fare de prof. Tida kiu donis intervjuon al la redakcio. • Nian programinformon akompanas foto de la historia kovrilpaĝo de „Konfesoj de s-ta Aŭgusteno” el la unua eldono de la teksto. Muzike akompanas nin Remigiusz Kossakowski per sia kanzono pri tio, ke la plej belaj estas esperantistinoj. Fine aŭdiĝas la muzika versio de „La vojo” de Ludoviko Zamenhof por la muziko de Nobukuni Hirosi, kiun kantas Ikuko KIYAGAWA. La citita fragmenta registraĵo devenas el la jutuba kanalo de Tida Syuntaroo el 2013. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1455-a E_elsendo el la 20.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri pola partopreno en la Internacia Foiro de Nutraĵoj en Dubajo, kio okazis sub la devizo „Pollando gustas bone”; pri la novaĵo sur la pola nutromerkato – la neceso flagornami eksterlandajn fruktojn kaj legomojn loze prezentatajn al klientoj. • Nia scienctema rubriko referencas al esplorrezutoj pri la parola, lingva evoluo de beboj, kio estas ligita kun la movrega kapablo. Ni informas pri decido, ke nomoj de elstaraj sciencistoj estu gravurotaj ĉe Eiffel-turo apud la sciencistaj. • En la kunteksto de la ĵus menciitaj du lastaj temoj aŭdiĝas nia interparolo kun nia aŭskultantino, sciencistino Claire – kiu taksas nian sciencbultenan rubrikon, sed ankaŭ atentigas pri nesufiĉa atento pri feminismaj problemoj. • Muzike aŭdiĝas fragmente la kanto „Rememoru min” el la kanalo Wayne's Music World. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1453-a E_elsendo el la 10.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ denove ni proponas enrigardi iujn el la lastatempe venintaj al la redakcio E-gazetoj. Temas pri la 1-a, februara numero de Esperantolehti; pri la lasta numero de „La Informilo Esperanto” de la Orient-Franca E-Asocio; pri la 11-a numero 2025 de „La Revuo Orienta”. • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri la plej bonaj eksterlandaj studentoj en Pollando 2026; pri novaj studoj rilate robotikon kaj mekatronikon en Vroclavo. Nia scienctema rubriko estas dediĉita al la esplorrezultoj pri dormo kiel universala, biologia fenomeno karakterizanta ne sole cerbohavulojn; al promesoplenaj esploroj de sciencistoj el Poznano pri ebleco kultivi japanan zingibron en Pollando. Tiun informon akompanas reta foto pri la realigitaj kultivaĵoj. Muzike ni proponas fragmenton de la kanto „Espero brilas en la mallumo” por la vortoj de Andreo Rygielski aperinta en oficiala kanalo de @WaveSculptor. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1451-a E_elsendo el la 30.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni i.a. informas pri la semajnfina gvidado tra la ekspozicio „Vojaĝo” en la Nacia Biblioteko en Varsovio, kiu la plej proksiman sabaton okazos ankaŭ en Esperanto. • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 30-a de januaro – ni retrorigardas al la 81-a datreveno de la liberigo de la hitlerana koncentrejo Auschwitz citante el la porokaza deklaro de UEA. Ni informas pri la 60-jariĝo de la unua rentransplanto en Pollando; pri la multfunkcia ŝpurveturilo Bufo projektita de polaj studentoj. En la fino ni proponas Leterkestan renkontiĝon. • Muzike – reference al la 135-a naskiĝdatreveno de Julio Baghy – ni prezentas la plej novan muzikigitan version de lia versaĵo „Ĉe fenestro de vagonaro”. La akompana al la programinformo reta foto rilatas al la informo pri la unua transplanto de renoj en Pollando antaŭ 60 jaroj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1448-a E_elsendo el la 15.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Pasintsemajne en la plej granda aglomerejo de vespertoj en Pollando okazis la internacia nombrado de ĉi tiuj bestoj. Tiu evento estas la okazo por nia felietono pri vespertoj en Pollando kaj en la mondo kaj ilia signifo en diversaj kulturoj. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun historiaj datoj el la 15-a de januaro – ni informas pri interesa ekspozicio en Katowice pri etnoalternativoj; pri murpentraĵo (muralo) en la hispana Zaragozo dediĉita al la pola romano „Manuskripto retrovita en Saragossa”; pri la japana arto en lako prezentata en Krakovo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjaraj Baltiaj E-Tagoj okazontaj en Rigo, Latvio – – https://www.esperanto.de/eo/bet. • Hodiaŭ por la muzika interludo en nia elsendo ni elektis iun el la plej novaj kantoj el la Brazila Kolekto „Fidinda amiko”, kiun en E-versio kantas Flavio Fonseca. La reta foto akompananta la programinformon rilatas al la prezentata en Krakovo la japana lakoarto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1447-a E_elsendo el la 10.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni donas multan lokon al E-literaturo jen informante pri la konata hispana libro nun aperinta en Esperanto “Réquiem por un campesino español” (Rekviemo por hispana kamparano) de Ramón José Sender; pri la unua (januara) eldono 2026 de E-sumoo; pri la proksimiĝanta 135-a naskiĝdatrevo de Julio Baghy (kun la citado de la rilata teksto de Baldur Ragnarsson el Juna Amiko). • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10-a de decembro – ni informas pri la decido de la uniaj landoj pri la interkonsento kun Mercosur; pri la ortografia reformo en Pollando; pri la daŭra skeptikeco de poloj rilate la unian valuton – eŭro. • Muzike ni adiaŭas la forpasintan la 5-an de januaro 2026 Ĵak Le Puil prezentante lia kanzonon „Revenas mi” el la KD de Vinilkosmo „Sen elizi’''. La akompana al la programinformo foto prezentas nombratajn en Pollando, la 10-an de januaro 2026 vespertojn en la Fortikaĵo Międzyrzecz. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1443-a E_elsendo el la 20.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo kadre de Leterkesto ni interparolas kun Tamara t.e. Haesim PAK el la Suda Koreio pri la uzo de E-elsendoj en ŝia aŭtuna-printempa kurso por koreaj esperantistoj, ĉefe por trejni la kapablon aŭskuli la parolatan lingvon; • En ampleksa kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 20.12 – ni informas pri arĝentaĵoj de la varsoviaj firmaoj nun en konstanta ekspozicio; pri la nunjara eldono de la krakova konkurso por la kristnaskaj kripetoj; pri nova registro el Pollando en la listo de Unesko-heredaĵo; pri arasoj (murtapiŝoj) kaj modernaj figuraj teksaĵoj (abakanoj) en Wawel-kastelo; • En la E-komunuma segmento ni informas pri pliaj progresoj por okazigo de la 113-a UK en Litovio; ni memorigas, ke ĝis la fino de la kristnaska IKUE-konkurso restis nur tri tagoj; • Muzike akompanas nin fragmente la kanzono „Oceano” el la bita albumeto de Vojaĝo aperinta ĉe Vinilkosmo; La reta foto ĉe la programinformo ilustras la salikbranĉan korboplektadon el Pollando, nun en la listo de Unesko; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1441-a E_elsendo el la 05.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa programo vi trovas du malgrandajn sonfragmentojn el la inaŭgura parlado de UEA-prezidanto, Fernand Maia, per kiuj li jen inaugŭras la 6-an Virtualan Universalan Kongreson, jen li sciigas la lokon de la UK-2027, Melburno; • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.12 – ni informas pri ekspozicio dediĉita al la judaj lingvoj daŭranta en la varsovia muzeo Polin; pri la Recita Konkursko „Kresy” (randregionoj) destinita al poloj loĝantaj en la iamaj orientaj vojevodioj de Pollando okazanta semajnfine en Bjalistoko. • La plia parto de la elsendo estas dediĉita al elstaraj esperantistoj forpasintaj lime de novembro kaj decembro. Baze de la GK de UEA ni proksimigas la silueton de longjara laboranto de CO de UEA en Roterdamo, Rob Moerbeek. • Hodiaŭ ni adiaŭas la forpasintan la 1-an de decembro konatan polan esperantistinon el Toruń, Teresa Nemere. En sia laboro en la tiea Etnografia Muzeo li kreis i.a. spacon por kunlaboro pri folkloraj temoj, en kiu la pontan rolon ludis Esperanto. El nia arkivo ni prezentas fragmenton de intervjuo, kiun antaŭ multaj jaroj donis al nia redakcio ĝuste pri utiligo de Esperanto en sia profesia laboro; • La programinformon akompanas malnova foto de Teresa Nemere inter popolaj artistinoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1440-a E_elsendo el la 15.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenco de la elsendo ni prezentas tristan informon, kiu venis jam post la finpretigo de la programo, pri la forpaso de elstara membro de la E-komunumo, Rob Moerbeek; • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Jérémie Sabiyumva, la laŭvican jam fojon estrarano de UEA respondeca pri aktivula maturigo kaj Afriko. Ĝuste E-movado en Afriko, kaj la unua UK en Tanzanio estas temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo; • La komencaj aktualaĵoj rilatas al la dinamika evoluo de vinproduktado en Pollando; al ripoziga-turisma atrakciaĵo en Szczecin, Fabriko de Akvo; pri mil plantataj kverkoj omaĝe al la 1000-jara jubileo de la kroniĝo de la unua pola reĝo; • La sciencan rubrikon ni dediĉas al la freŝa novaĵo pri ebla malkovro de malluma materio; • Same kiel en aliaj landoj kaj lokoj oni preparas sin al la antaŭkristnaska periodo. Pri enorme pompa propono de Varsovio vi aŭdos sekve; • Muzike ni proponas fragmenton de la brazila kanzono Tropikulino, kiun kantas Vincente Sales; Nia programakompana foto el fb prezentas la ridetandan vizaĝon de ĵus forpasinta, karmemora Rob Moerbeek; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1438-a E_elsendo el la 20.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nian variteman programon enkondukas kalendarfolia retrorigardo, kiun sekvas aktualaĵoj. Ni informas pri rezolucio de la Sekureckonsilio de UN-o rilate Gazao-sektoron; ni informas pri aŭkcio per objektoj rilataj al la viktimoj de la 3-a Regno, kiu ne okazis pro la interveno i.a. de polaj aŭtoritatoj; • La scienca rubriko koncernas ostan gluon de ĉinaj sciencistoj, kiu povos revolucii ortopedion kaj la konferencon dediĉitan al la malkreskanta nombro de birdoj en nia medio; • Hodiaŭ ni raportas pri la 10-a Memorialo Lucija Borčić kaj prezentas rezultojn de la ligita kun ĝi tradukkonkurso; Alia E-komunuma temo koncernas la daŭrantan eventon en Pisa, Italio – Zamenhofa Aranĝo Toskana; • En novembro pasis la 40-a datreveno de la unua kortransplanto en Pollando kaj tio estas la lasta temo de nia elsendo; • Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon de La Mondanoj „Laktokoktelejo” el ilia, ĵus lanĉita de Vinilkosmo, albumeto. La programinformon akompanas foto pri paseroj, unu el la birdospecioj dramece malmultiĝanta en nia medio; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1437-a E_elsendo el la 15.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa elsendo grandparte estas dediĉita al la memoro de la forpasinta la 13-an de novembro 2025 konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. Ni i.a. referencas al la Gazetara Komuniko de UEA - uea.org/gk/1266a1. El nia arkivo ni memorigas ampleksan interparolon el 2006, faritan en la E-Redakcio de Pola Radio, post lia trimonata instruado de Esperanto en Ĉinio; • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 15.11 – ni informas pri unu el la patronoj de 2006 en Pollando, kiu estas la fama pola reĝisoro Andrzej Wajda; • Muzike ni memorigas kanzonon de la kabareto de la pola E-junularo Verda Simio funkcianta en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento „Fluas Wisła tra ebena land'. Roman Dobrzyńki aktive ĝin partoprenis, verkis kaj tradukis por ĝia repertuaro. La programinformon akompanas foto el la E-Tagoj de Krakovo, en kiu krom Roman Dobrzyński troviĝas Raia Androvska kaj Barbara Pietrzak; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1435-a E_elsendo el la 05.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa leterkesta programero - krom trakti aktualajn korespondaĵojn ni decidis prezenti mallongan interparolon kun nia slovena aŭskultanto, Peter Grbec renkontita en la 110-a UK, kiu dividas siajn opiniojn pri niaj elsendoj. • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.11 – ni informas pri portreto de Dürer prezentata en Krakovo; pri pentristaj Rubens-spuroj en Silezio; pri 31 novaj objektoj en la Listo de nemateria kulturheredaĵo de Pollando. • El la E-komunuma segmento eblas ekscii pri la revuo Esperantologio-Esperanto Studies (EES) akirinta sciencan agnoskon en Italio; pri Amikeca Premio de la ĉina registaro por Rafael Zerbetto. • Muzike ni memorigas la kanzonon de Ĵomart „Pasero”. La reta foto/grafikaĵo de Maria Skłodowska lige kun la 120-jariĝo de ŝia prelego en Sorbono devenas el la paĝo de Pola Radio. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1434-a E_elsendo el la 30.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la literatura segmento ni prezentas hodiaŭ rakonton de la pola verkisto Jarosław Iwaszkiewicz „Sciuro”, en la E-traduko de nia iama redakcia kolego Jerzy Grum. La beletra bildo prezentas figuron de iom deprima tombeja vizitanto, kies animagordon ŝanĝas la ekviglinta tie sciuro; • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 30-a de oktobro. Krome el novaĵbulteno vi ekscias pri edukroboto Astorino, kiun Pollando eksportas ankaŭ al Japanio; pri la pola firmao JNT Group, unu el la plej grandaj produktantoj kaj distribuantoj de vinoj, kiu fariĝis posedanto de fama hispana vitejo; pri reago de Spotify je AI-spamado; • La sciencan rubrikon ni dediĉas al la ĉiam pli laŭtaj argumentoj kontraŭ la sezona horŝanĝo, malavantaĝa por la homa sano kaj produktiveco; • Ni enrigardas la 23-an numeron de la scienca revuo „Notes Muzyczny”, kun la E-lingva artikolo de Marek Nahajowski; • La reta foto ornamanta la programinformon prezentas la edukroboton Astorino; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1433-a E_elsendo el la 25.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia felietono pri la koninda polo ni prezentas la figuron de renoma bakteriologo kaj mikrobiologo, Helena Sparrow. Pro sia ĉarmo difinata kiel „la belle Polonaise” ŝi unuavice restas en la memoro kiel pionirino de publika sano. Ŝiaj esploroj kaj laboroj ne limiĝis al Pollando, aparte gravan kontribuon ĉi-rilatan ŝi alportis en Tunizio. • En la kultura kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 25.10 – vi ekscias pri la Conrad-festivalo en Krakovo; pri ciferecigata, la unusola en Pollando,ekzemplero de Stradivarius-violono; pri sociologia fotoregistro rilate la polan socion en londona ekspozicio, • En la E-komunuma segmento ni informas pri la nunjara, 6-a Virtuala Kongreso de Esperanto, okazonta komence de decembro: uea.org/gk/1257a1. • Muzike ni proponas fragmenton de la originala E-kanzono „Per fido” kiun komponis, la tekston verkis kaj kantas Simmon Keith Barney. La reta foto ĉe nia programinformo prezentas elstaran polan violoniston, Janusz Wawrowski kun unusola pola Stradivarius-violono dum la solenaĵo de nomatribuo „Polonia”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1432-a E_elsendo el la 20.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas So Jinsu, sed ĉi-foje en la rolo de la prezidanto de Korea E-Asocio. Kaj ĝuste atingaĵoj, problemoj kaj planoj, kiuj staras antaŭ la korea asocio, estas la temo de nia intervjuo. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 20-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri Pollando la plej granda eŭropa produktanto kaj eksportanto de ĉampinjonoj; pri pola lingvo aldonita al informaj lingvoj de Vatikano; pri ekspozicio dediĉita al Janusz Korczak en la biblioteko de la Universitato Cantoblanco en Madrido. • En la scienca rubriko ni informas pri la nunjara laŭreato de Lem-premio, kiu fariĝis renoma pola fizikisto, kunkreinto de la t.n. Gdanska Skolo de la kvantuma fiziko, prof. Ryszard Horodecki. • Hodiaŭ muzike akompanas nin Kris Fresi per la kanzono Monda Paco el lia albumeto eldonita en la ĵusaj tagoj de Vinilkosmo. La reta foto ornamanta la programinformon rilatas evidente al ĉampinjonoj, pri kies produktado kaj eksportado Pollando gvidas en Eŭropo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1431-a E_elsendo el la 15.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia felietono pri la koninda Pollando ni parolas pri la ĵus finiĝinta plebiscito de National Geographic Traveler pri Mirlokoj de Pollando 2025. Aparte ni donas la atenton al la mirloko „Subakvigita Arbaro”, kiu sekve de ŝtormo en 2016 aperis sur pola plaĝo ĉe Baltiko. • En la kultura kroniko ni informas pri la Semajno de la Latinamerika Kinoarto baldaŭ okazonta en Varsovio; pri interesa ekspozicio en la ĉefurba Reĝa Kastelo pri vesto kiel komunikilo; pri retrospekta ekspozicio dediĉita al arto de Sara Lipska en Francio. • En la E-komunuma segmento ni informas pri profesoro Geoffrey Greatrex, nova membro de la Akademio de Eŭropo; pri la forpaso de la kroata esperantistino, verkistino Zora Heide. Ĉi-lastan informon akompanas la poeziaĵo „Nia junaĝa brilo” de Visnja Stahuljak en la traduko de Zora Heide. • Muzike ni komune aŭskultas la brazilan kanton „La muzikistaro”, kiun plenumas Franca Fenati. Ĝi gajnis la 55-an Kantoparadon. La interreta foto de Paweł Lenart ĉe nia programinformo prezentas arbotrunkojn de la Subakvigita Arbaro, kiun la naturo malkaŝis en 2016. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1430-a E_elsendo el la 10.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: La rerenkontita dum la 110-a UK en Brno Rico Giacometto en la interparolo kun nia redakcio dividas novaĵojn pri sia laboro en la Londona E-klubo, kun edukado.net kaj uea.facila.org. Ni ekscias iom ankaŭ pri pliaj aktivadoj, kiujn li planas. Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 10-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri ŝancoj je paco inter Hamas kaj Israelo. Reference al Eurostat ni traktas la demandon, kiom aĝaj estas la uniaj junuloj memstariĝante ekster la gepatra hejmo. Iom aparte ni informas pri interesa ekologia solvo kreiĝinta en Pollando, tio estas observa turo i.a. de maraj birdoj, ne facile videblaj de sur la bordo. Al ĝi referencas nia reta foto akompananta la programinformon. La sciencan rubrikon ni dediĉas al la usonaj esploroj pri efiko de rozaria preĝo je la homa bonfarto kaj sano. Menciidas, ke pere de la eventa servo ĉiutage grupiĝas esperantistoj por komune preĝi la rozarion https://eventaservo.org/e/4b8aa8. Hodiaŭ muzike akompanas nin Flávio Fonseca per sia tradukita el la brazila kanto - „Ho, mi vere volas, ke vi min akceptu”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1429-a E_elsendo el la 05.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa Leterkesta renkontiĝo ni prezentas interparolon kun nia relative nova aŭskultanto, Ognian Kabranow el Usono. Ni i.a. levas la demandon pri tio, kiel nomi stiratajn aparatojn „drono” aŭ „droneo” kaj kalkulas je reagoj de niaj aŭskultantoj. • En la komenca kultura kroniko ni informas pri la komenciĝinta en Varsovio 19-a Internacia Fortepiana Konkurso de Frederiko Chopin; pri impona kultureduka komplekso kreiĝinta en Bydgoszcz (la norda Pollando); pri kreiĝonta en Lodzo (la centra Pollando) muzeo de stratarto. • En la E-komunuma segmento pastro Roman Gmyrek en interparolo kun Maciej Jaskot invitas por la Preĝotagoj en Częstochowa: 10-12.10.2025. • En la hodiaŭa elsendo ni prezentas la malnovan kanton de Oraj Kantoj „Pluvo kaj vent'”. La akompana al la programinformo reta foto rilatas al la daŭranta en Varsovio 19-a Internacia Chopin-konkurso 2025. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1426-a E_elsendo el la 20.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni interparolas kun la renkontita dum la 110-a UK Karina Oliveira, redaktoro de „Kontakto”, dank' al kiu ni povis legi multajn interesajn revunumerojn. Sed temas ne nur pri la redaktado. La interparolo ebligas al ni konatiĝi kun tiu interesa brazila esperantistino, antaŭ kiu Esperanto malfermis pordon i.a. al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, al ŝanĝo de la vivmedio, ne laste al familia vivo en Finnlando. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn en Pollando kaj en la mondo ligitajn kun la 20-a de septembro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri poldevenuloj studontaj en Pollando en la akademia jaro 2025/26; pri Pollando kiel signifa eksportanto de presmaterialoj; pri grava profesia distingo por pola arkitektura laborejo. • La sciencan rubrikon ni dediĉas al japanaj esploroj pri la rezultoj de la longdaŭra efiko de aromo je la cerbofunkciado. • Ni salutas la partoprenantojn de la Azia-Oceania Kongreso kaj de la Japana E-kongreso, ĝojante kundividi la etoson, kiu sabate ekregis en Okayama, per ĉerpaĵo el la muzika registraĵo en fejsbuko. • Por pliaj muzikaj momentoj ni elektis ĵusan registraĵon de Feri Floro por la vortoj de Liven Dek, de popola meksika kanto „La Bamba”. Nian programinformon akompanas interreta foto rilata al nia sciencbultena temo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1424-a E_elsendo el la 10.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa elsendo ni retrorigardas al la someraj UK-tagoj prezentante nian interparolon kun unu el la novaj Honoraj Membroj de UEA, Zsófia Kóródy. Ŝi parolante pri sia e-ista agado mencias i.a. solenotan 50-jariĝon de sia esperantisteco. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la lastnokta dronatako kontraŭ Pollandon; pri daŭra avana loko de Pollando en la pomproduktado; pri la demando ĉu la ukraina fariĝos la dua fremda lingvo en polaj lernejoj. • En la scienctema rubriko ni traktas sukcesojn de polaj lernantoj, kiuj revenis kun medaloj post la Olimpiko pri Astronomio kaj Astrofiziko en Mumbajo. • Kelkan spacon ni donas al literaturo informante pri la 9-a tradukkonkurso LUCIJA BORČIĆ, al kiu eblas kontribui ĝis 28.09.2025 ĉe hes.keu@gmail.com. Ni prezentas la rezultojn de la 4-a INK-konkurso anoncitajn dum la 110-a UK. Fine ni prezentas la poeziaĵon de Tiberio Madonna „Somero en la kampoj” el la paĝo de la fb-a grupo E-literaturo kaj muziko. • Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la E-kanzono “La amo sorĉa kiel sonĝ'”, kiun plenumas Attila Schimmer. Ĝi rivalas inter 10 kantoj en la 54-a kantoparado de Heinz-Wilhelm Sprick. La rezultoj estos konataj merkrede vespere. Nian programinformon akompanas interreta foto pri pomoj, grava pola eksporta produkto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1423-a E_elsendo el la 05.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni invitas vin al la loko multnombre vizitata de turistoj interesiĝantaj pri historio de la 2-a mondmilito, la tiel nomata Wilczy Szaniec (lupa remparo), komplekso de bunkroj de Hitler kaj lia stabo en la norda Pollando. • Post la feria paŭzo ni revenas al la prezentado de kontribuoj de niaj aŭskultantoj ligitaj kun la kulturo, historio, eventoj de iliaj devenlandoj. Hodiaŭ Haesim PARK – Tamara el Koreio prezentas miton pri Dangun Wanggeom, tio estas pri la kreiĝo de Koreio. • En la kulturkronika bulteno ni informas pri ekspozicio prezentanta ligojn inter Pollando kaj la 750-jariĝanta Amterdamo; pri juna pola pianisto invitita ludi en Carnegie Hall; pri suiseki-arto prezentata en la krakova Manggha-muzeo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la sciencaj premioj atribuitaj dum la 110-a UK. • Ni memorigas pri la okazonta sabate, la 6-an de septembro Tago de la Nacia Legado, al kiu de jaroj kontribuas esperantistoj. Al la komuna legado pere de eventa servo invitas Kroata Esperantista Unuiĝo, kiu denove aliĝas al la Pola (Inter)Nacia legado. Dum ĝi oni legos poemojn de renoma pola renesanca poeto Jan Kochanowski (1530-1584) - https://eventaservo.org/e/8acde4. • En la hodiaŭa elsendo akompanas nin muzike Ĵomart kaj Nataŝa per la kanzono „Se vi amas”, premiere plenumita dum ARKONES-2015, kaj Amira Chun, kiu fragmente kantas sian originalan kanton힘내라, 맑은물, „Estu kuraĝa, pura akvo!” . La programakompana reta foto rilatas al la ekspozicio pri la arto prezenti ŝtonojn – suiseki. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1422-a E_elsendo el la 30.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Stela Besenyei-Merger, laŭreatino de la unua Maertens-premio pro siaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado. Ni interparolas kun ŝi pri diversaj facetoj de ŝia aktivado i.a. esploroj pri denaskuloj en la E-komunumo, Bobelarto kaj ŝia plej nova projekto, podkasto „Radikala Tenero”. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri petpostulo de kvin ŝtatoj al EU grandigi rimedojn por protekti la eksterajn limojn de la Unio; pri revenantaj al Pollando sciencistoj daŭriogontaj tie siajn esplorojn kadre de la programo Polaj Revenoj. • En la scienctema rubriko ni traktas esplorojn de svedaj sciencistoj, kiuj prilaboris promesoplenan ĝelon por seriozaj vundoj, inkluzive de brulvundoj. • Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la E-kanzono „La rakonto” kiun kantas Valentina Cancino. • La programinformon akompanas reta foto pri cikonioj, kiuj jam grupiĝas por la forflugo al Afriko, kio atentigas, ke la somero post kelkaj semajnoj finiĝos. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1420-a E_elsendo el la 20.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en la redakcia interparolo Barbara kaj Gabi fokusiĝas pri la dorlotbestoj en Pollando, al ŝanĝoj en la ĝenerala sinteno al la bestoj, unuavice hundoj. La temon spronis la E-libro el HH-kolekto pri biografio de hundo „Bela Joe” de Margaret Marshall Saunders. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri socirilataj projektoj de la pola konstrufirmao Budimex, pri la negativa sinteno de poloj reklami alkoholaĵojn. • En la scienctema rubriko ni informas pri la retrovo de la plej malnovaj spuroj de vertebruloj de antaŭ 400 milionoj da jaroj en la Sanktakruca Montaro (la suda Pollando). • Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton el la E-versio de la paragvaja kanzono „Indianino”, kiun kantas Neide Barros. La programinformon akompanas reta foto el la loko, en kiu en Sanktakruca Montaro estis malkovritaj la plej malnovaj spuroj de vertebruloj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1419-a E_elsendo el la 15.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence de la elsendo ni informas pri la hodiaŭ solenataj en Pollando Festo de la Polaj Armeaj Fortoj kaj la religita Festo de la Ĉielpreno de la Dipatrino. Ni informas pri la alvoko kiun direktis monakinoj, ke la 14-a de aŭgusto nunjare estu tago de fasto kaj preĝo favore al paco. Ni prezentas alvokon de la Kataluna E-Asocio pri situacio en Gazao. • En la kulturkronika bulteno ni parolas pri la 133-a Historimonumento, kiu fariĝis la Kastela-parka komplekso Książ en la sudokcidenta Pollando; pri 500 matematikaj maŝinoj per kiuj riĉiĝis la Muzeo de la Jagelona Universitato. • Sekve ni prezentas sonscenon el la 110-a UK en Brno, en kiu Aleks Kadar, ĝenerala sekretario informas pri la projekto Almanako anstataŭonta Jarlibron. Ni informas pri la divido de la estraranaj taskoj en la nova, 9-kapa estraro de UEA. • En la hodiaŭa elsendo akompanas nin Kajto per la fragmento de la kanto Frateco el la albumo Sen timo. La programinformon akompanas interreta foto pri unu el la kolekto de historiaj matematikaj maŝinoj, kiu riĉigis la Muzeon de la Jagelona Universitato en Krakovo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1418-a E_elsendo el la 10.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 10-a de aŭgusto. En la hodiaŭaj aktualaĵoj ni informas pri debatintaj en Pollando sismologoj, pri sukcesoj de polaj lernantoj en matematika olimpiko en Aŭstralio, pri koncertoj de pola muziko „Focus on Poland” dum Internacia Festivalo en Edinburgo. • En la scienctema rubriko ni okupiĝas pri pneŭmatikoj sur niaj aŭtovojoj kaj kiel rubaĵo en riveroj kaj maroj, estas signifa fonto de mikroplasto. • Retrorigarde ni prezentas du sonscenojn el la Faka Forumo dum la 110-a UK – teknike ne plej kvalitajn – pri AIS kaj laboro de IFEF. Krome ni mencias nomojn de la nunjaraj premiitoj en la Belartaj Konkursoj de UEA. • Por komunaj muzikaj momentoj ni elektis fragmenton de la kanzono „Vi estas maro” por la teksto de William Auld, kiun kantas J. Seduikyte. La programinformon akompanas reta foto rilatanta al la temo de nia scienca bulteno. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1409-a E_elsendo el la 25.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enkonduka parto de la elendo ni enrigardas la kalendarfolion plukante el ĝi kelkajn historiajn eventojn ligitajn kun la 25-a de julio en Pollando kaj en la mondo. • Starante sojle de la E-Tago ni referencas al ĝi el kelkaj perspektivoj citante konforman fragmenton el la libro de Edmond Privat „Vivo de Zamenhof”. La aluditan en ĝi poeziaĵon „Ho, mia kor'” ni memorigas en la plenumo de Remigiusz Kossakowski, ne plu vivanta pola tenorulo kaj esperantisto. • La kulturkronikaj informoj koncernas la antaŭnelonge malkovritan monumenton de pola skulptistino Monika Sosnowska en Stokholmo; ekspozicion pri la renesancaj kopioj de Ptolemeo-mapoj en Varsovio; la komenciĝontan semajnfine Festivalon de Beskidy-montara Kulturo en la suda Pollando. • En la E-komunuma segmento ni informas pri nia redakcia raportado el la 110-a UK en Brno prezentante jam la kongresraportan signalon. Kaj krome ni sciigas pri la nova scienca premio atribuota en Brno; pri la loko de la 111-a UK 2026 (Graz, Aŭstrio) al kiu eblas aliĝi favorpreze dum la UK en Brno; pri verko dediĉita al la historio de Esperanto en Zamoro, Hispanio. Krome ni informas pri la jam aliĝintaj al la UK en Brno pli ol 1100 esperantistoj. • En la hodiaŭa elsendo krom la jam menciita „Ho, mia kor'” ni memorigas la prikongresan kanton de Georgo Handzlik „Kiam venas konges…” kaj citas el la reto la ĉeĥan popolan kanton „Mistříňanka – Lojza”, kiu estas bazo de nia kongressignalo. • La hodiaŭa programinforma foto el la reto prezentas la historian ekzempleron de la Unua Libro en la pola lingvo. Aŭtoras ĝin Dawid Musialik - https://www.reddit.com/r/Esperanto/comments/y88057/original_copy_of_unua_libro_from_1887_is/ • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1408-a E_elsendo el la 20.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas SO Jinsu, la estrarano de UEA, respondeca pri la Azia E-movado nun rekandidatiĝanta por la nova oficperiodo. Dum sia antaŭkongresa veturo tra Eŭropo kelkajn tagojn li pasigis en Pollando. Nia interparolo koncentriĝas pri la faritaj taskoj, liaj realigitaj kaj nerealgitaj planoj kaj planoj celotaj, se li eniros la konsiston de UEA-estraro en elektoj dum UK en Brno; • En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 20-a de julio. En la hodiaŭaj aktualaĵoj ni informas pri fragoproduktado en Pollando, pri interesa eksperimento en Bjalistoko koncerne recikligotaj forfalaĵoj kaj pri la longtiga ulmo elektita kiel pola arbo 2025 en la plebiscito de la fondaĵo GAIA; • En la sciencbultena rubriko ni donas la atenton al malkovroj kaj esploroj pri la glacio en la kosma spaco, kiu kiel evidentiĝas, karakteriziĝas per kristala strukturo; • Por la komuna aŭskulto ni elektis la kanton de Amira Chun „Vi levas min”. La programinformon akompanas reta foto dediĉita al la malvarma frandaĵo nesenkaŭze, ĉar la 20-a de julio estas Internacia Tago de Glaciaĵoj; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1407-a E_elsendo el la 15.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enonduka parto de la elsendo ni retrorigardas al kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj en la mondo ligitaj kun la 15-a de julio. • Komenca aktualaĵo rilatas al la brila venko de pola tenisistino Iga Świątek en la prestiĝa turniro en la brita Wimbledon. • La kulturkronikaj informoj rilatas al okazonta lime de julio kaj aŭgusto en la norda Pollando la 29-a Internacia Ŝekspir-festivalo; al ekspozicio en Lodzo „Mumintroloj: pordo ĉiam malferma”; al la daŭranta en la varsocia Łazienki-parko evento „La vivo de la Reĝa Ĝardeno”. • En la E-komunuma segmento ni informas pri Rafaela Urueña elektita kiel Honora Prezidanto de Hispana E-Federacio; pri nova premio anoncota dum la UK en Brno - la Premio Power por sciencaj prelegoj. • Hodiaŭ ni enrigardas la sonversion de la 154-a numero de „Tempo” de Kroata E-Ligo kaj citas novaĵojn pri Arkivo de KEL. El ĉi tiu sonversio ni prezentas krome la E-tradukon de poeziaĵo de Mladen Belica „Esti kune”. Tradukis ĝin kaj recitas Spomenka Štimec. • En la hodiaŭa elsendo aŭdiĝas kanzono de AI por la origianala teksto de Erika Godó (Belulino) „Someraj Revoj”. La hodiaŭan programinformon akompanas interreta foto prezentanta la polan tenisistinon kun la trofeo enmane. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1406-a E_elsendo el la 10.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la redakcia renkontiĝo kun red. Gabi Kosiarska ni interparolas pri la t.n. civitana buĝeto, tio estas procedura mekanismo dank' al kiu mezaj civitanoj mem decidas pri la destino de parto de buĝetaj rimedoj de sia urbo aŭ komunumo por konkretaj projektoj. Gabi jam delonge aktive engaĝiĝas en ĉi tiun agadon, do ni aŭdos i.a. pri ŝiaj tiurilataj spertoj. • En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj el Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 10-a de julio. En la hodiaŭaj aktualaĵoj ni informas pri la daŭranta rekonstrua historia evento, t.e. la mezepoka Batalo apud Grunwald 1410. Krome ni prezentas donitaĵojn de la Ĉefa Statistika Oficejo pri studentoj en Pollando kaj fine sekvas informo pri perdrikoj kaj fazanoj destinitaj por ĉasistaj rondoj. • En la sciencbultena rubriko ni pritraktas raporton pri la Internacia Cikonipopulacio, kiu estas pretigata ĉiun 10-an jaron. • Por la komuna aŭskulto ni elektis la kanton „Trajno”, kiun plenumas Paŭlo Ovĉinnikov. La programinformon akompanas reta foto pri kavaliraj turniroj okaze de la historia rekonstrua evento pri Grunwald-batalo 1410. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1404-a E_elsendo el la 30.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ Maria Niemyjska el la Podlaĥia E-Libraro en Bjalistoko, kun kiu ni interparolas i.a. pri la nunjara 15-a literatura konkurso „Esperanto ligas homojn” por rakonto pri la temo Perditaj en la reto: https://espero.bialystok.pl/eo/15-a-literatura-konkurso-esperanto-ligas-homojn/?v=288404204e3d. • Dank' al la kontribuo de la prezidantino de JEI, Ikuko Kitagawa ni prezentas etan raporton el la semajnfina Kansaja E-Kongreso, en kiu antaŭmikrofone ŝi interparolas kun s-ino Fujii Yumiko, s-ro Nakashima Toshihiko kaj s-ino Teramoto Motoko. Venas invito por septembraj kongresoj en Okayama: https://www.jei.or.jp/eo/aok2025. • En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 30-a de junio. Ĉar estas la lasta tago de junio, kaj en ĝiaj elsendoj ni zorge kaj diversforme pensis pri E-infanoj, ankaŭ en la hodiaŭa ni ne forgesis pri ili. Ikuko Kitagawa el Japanio prezentas al ni resume la rakonton pri „Dankema gruo”. Al gruoj ligas interreta foto ĉe nia programinformo. • En aktualaĵoj ni informas pri Agnieszka Ratajczak el Nacia Centro por Esploroj kaj Evoluo en Iniciato Eureka; pri distingoj „Konsevista Laŭro” atribuitaj pro zorgema renovigo kaj restaŭro de historiaj objektoj en Lublin-regiono (en orienta Pollando); pri hidrogenaj veturiloj en Pollando. • La sciencan bultenon ni dediĉas al esploroj en la regiono Afar en la orienta Etiopio, en kiu realteme eblas observi disiĝadon de kontinentaj platoj. • Por la komuna aŭskulto ni elektis fragmente iun el la kantoj de sur la disko „Japanio kantas por paco”. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1403-a E_elsendo el la 25.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enkonduka parto de la elendo ni retrorigardas al kelkaj historiaj eventoj ligitaj kun la 25-a de junio. • Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la kreiĝonta Centro pri Kulturo kaj Historio de Varmio, la historia regiono en la nordorienta Pollando; al distingo de la Ceramika Muzeo en Bolesławiec (la suda Pollando) per la branĉa premio Sybilla; al la premiita poldevenula koruso el Gotenburgo dum Internacia Festivalo kaj Konkurso „Gaudate Barcelona 2025”. • Nur ĝis la 30-a de junio eblas proponi E-librojn por la „Laŭro de la Akademio” 2025 - (lauro @akademio-de-esperanto.org), konkursi per originala E-kanzono en la konkurso de Itala E-Federacio „Gianfranco Molle” – concorso @esperanto.it. Pri tio ni informas aparte. Antaŭ heliko bv. forigi la spacon. • En la redakcia interparolo kun Gabi Skonieczna ni traktas librojn por infanoj kaj junularo, kiujn ŝi laste foliumis katalogante kolekton Hector Hodler por la Pola Nacia Biblioteko. • Por infanoj, sed ne nur, ni fragmente prezentas la japanlingvan version de la pola kanto „Knabineto arbareton…” tre popularan inter esperantistoj. Dankon al Ikuko Kitagawa pro la programkontribuo! Ni memorigas la voĉon de Gianfranco Molle, kies nomon portas la konkurso de Itala E-Federacio. • La hodiaŭan programinformon akompanas foto pri specimenaj ceramikaĵoj el la manufakturo Bolesławiec. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1402-a E_elsendo el la 20.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj el Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 20-a de junio. Ni referencas al la hieraŭaj religiaj procesioj okaze de la festo de Dia Korpo, inter kiuj kelkaj troviĝas en la Pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo. La interreta foto prezentas la procesion en la loko Myszyniec, kiu estis registrita en la listo en la nunjara majo. • Aktualaĵoj rilatas al raporto de Eurostat pri materia nesufiĉo en la uniaj landoj; al kampanjo dediĉita al promociado de la pola lingvo kiel lingvo fremda; al jubileo de la plej malnova en Pollando kalvinisma paroĥo. • En la scienca bulteno ni dediĉas la atenton al finnaj esploroj pri sanfavora kontraŭbatalado de obezeco en meza aĝo. • Ni rememoras konatajn en la 70-aj kaj 80-aj jaroj Pupteatrajn Internaciajn Festivalojn en Zagrebo, en kiuj Esperanto rolis kiel scenlingvo. Ilin partoprenis ankaŭ polaj pupteatroj kun kiuj kunlaboris nia kolego Andrzej Pettyn. Ni prezentas iujn kantojn en lia traduko el la spektaklo pri „Zvirtanto Muzikanto” , montarano el Podlahe, kiu postmorte muzikis en la ĉielo… • Hodiaŭ en la elsendo ni prezentas la originalan kanton de NOBUKUNI Hirosi „La plej bona amo” – kiun la aŭtoro kantas kun Amira CHUN. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1401-a E_elsendo el la 15.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enkonduka parto de la elendo ni retrorigardas al kelkaj historiaj eventoj ligitaj kun la 15-a de junio. Samtempe reference al kurantaj eventoj ni informas pri la lastĵaŭda rezolucio de la Unuiĝintaj Nacioj alvokanta Isrealon al armistico en la Strio de Gazaa; pri la atako de Isrealo kontraŭ Iranon. • Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la direktoro de la Nacia Biblioteko Tomasz Makowski elektita en junio kiel la nova prezidanto de Konferenco de la Naciaj Bibliotekoj, CDNL; al la ekspozicio dediĉita al Andy Warhol en Krakovo; al la ekspozicio en Kapitolo dediĉita al la vizito de la pola reĝino, Maria Kasimiera Sobieski kaj ŝia kortego en Romo. • En la rubriko „Minutoj kun literaturo” ni prezentas poeziaĵon „Aglo” de la 19-jarcenta pola poeto Andrzej Niemojewski en la E-traduko de Leono Zamenhof. • El nia arkivo ni memorigs felietonon pri la vizitinda en la centra Pollando loko Płock. • Muzike akompanas nin Feri Floro en la kanzono Elizabet', kiu estas E-versio de Liven Dek de la hispana kanto Maria Isabel. • La hodiaŭa programinformo prezentas buston de Maria Kasimiera Sobieski el la daŭranta en Kapitolo ekspozicio dediĉita al la vzito de la pola reĝino kun la kortego en Romo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1400-a E_elsendo el la 10.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj el Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 10-a de junio; • Aktualaĵoj rilatas al la Internacia Tago/Semajno de Arkivoj; al la tria oficperiodo de Witold Bańka kiel la prezidanto de la Monda Antidopa Agentejo; al kreskanta interesiĝo pri la alzacaj vinoj en Pollando; • En la scienca bulteno ni spuras laboron de usonaj sciencistoj el Vaŝingtono, kiuj malkovris la recepton de la egipta bluo; • Al la okazintaj semajnfine Esperanto-Tagoj en Krakovo ni referencas per raporta informo kaj ĉeokaze informas kaj citas tri limerikojn de Lidia Ligęza, kiuj aperis okaze de la Tagoj en…. 1999 en la kolekto "Limerikoj"; La fina referenco al la vivo de la E-komunumo denove okazas en la rondo de E-infanoj, ĉi-foje partoprenintaj la UK-on 1987 en Varsovio; • Muzike akompanas nin Flori Floro, kies kanzonon „Lernantino” ni prezentas fragmente. La apudanta la programinformon foto bildigas la fascinan koloron de la egipta bluo, kiun oni aplikadis jam antaŭ pli ol tri mil jaroj antaŭ Kristo; • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1399-a E_elsendo el la 05.06.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enkonduka parto de la elendo ni retrorigardas al kelkaj historiaj eventoj ligitaj kun la 5-a de junio. Samtempe lige al kurantaj eventoj ni informas pri novaj prezidentoj de Pollando kaj la Suda Koreio. • Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al interesa ekspozicio en Varsovio en la Muzeo de Frederiko Chopin „Romantika vivo”; al ekspozicio de polaj dezajnistinoj en Bruselo. • Konsiderante la tutan junion kiel monaton, en kiu nia atento fokusiĝas ĉirkaŭ infanoj, el nia arkivo ni memorigas interparolon kun François Lo Jacomo el 2004 pri edukado de E-infanoj. • Nian felietonon ni dediĉas al elstara pola junulara E-aktivulo, i.a. fondinto de la Pola E-Junularo, Marek Pietrzak lige kun pasanta hodiaŭ lia naskiĝdatreveno. • La E-komunuma informo rilatas al la serĉado de nova redaktoro de „Kontakto”. La limdato estas la 15-a de junio: https://www.tejo.org/alvoko-redaktoro-kontakto/. • La hodiaŭan programinformon apudas foto de fama pentraĵo de Eugène Delacroix prezentanta George Sand kun Frederiko Chopin. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1398-a E_elsendo el la 30.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Pro la proksimiĝanta rapidpaŝe 1-a de junio, Internacia Infantago ni informas pri la origino de la Tago, aŭdigas muzikajn specimenojn de E-kantoj plenumitaj ne nur de polaj, sed ankaŭ i.a. brazilaj infanoj. Aparta allogaĵo estas fabelo pri la Lago Toba en Sumatro, kiun rakontas konata esperantistino el Indonezio, Ilia Dewi. • Iom alimaniere, ĉar per siglaj informoj komence, ni atentigas en historia retroaspekto pri eventoj en Pollando kaj en la mondo. En aktualaĵoj ni informas krome pri nova prezidanto de Eŭropa Verkista Konsilio, polino Grażyna Plebanek; pri la nunjara germana laŭreato de Lem-premio por junaj esploristoj d-ro Tobias Dornheim. • En la sciencbultena rubriko ni donas la atenton al esploroj de kanadaj sciencistoj, kiuj faris konindajn esplorojn pri medikamento kontraŭ apopleksisekvoj. • Muzike akompanas nin diverslandaj infanoj en E-repertuaro kaj krome Flávio Fonseca kaj Cristina Parcieri en porinfana brazila kanto. La apudanta la programinformon foto prezentas la Lagon Toba, al kies nomo aludas la sumatra fabelo el Indonezio, kiu aŭdiĝas en la elsendo. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1396-a E_elsendo el la 20.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni enrigardas iujn el la venintaj al la Redakcio gazetoj. Temas pri la elektronikaj eldonoj de la aprila numero de la finna „Esperantolehti”, de la majaj numeroj de la jokohama „Novaĵoj Tamtamas” kaj de la gotenburga „Ora Ĵurnalo”. Krome ni retrorigardas al la presitaj - marta numero de „Esperanto”, la 209-a numero de „Informilo” de Espéranto-France Est kaj la „Konstruado”- kajero de TAKE 2025. • Ni proponas krome minifelietonon pri la reaktiviĝantaj en printempo sanminacaj iksodoj. • En la aktualaĵoj ni retrorigardas al la semajnfinaj eventoj, kiel la 1-a raŭndo de la prezidentaj balotoj en Pollando, solena inaŭguro de la Pontifika Oficado de papo Leono la 14-a kaj alvoko de franca, brita kaj kanada politikistoj al Israelo. Ni informas pri la Eŭropa Muzeologia Forumo en Bjalistoko. • En la sciencbultena rubriko ni memorigas pri la daŭranta la tutan semajnon Copernicus Festival - copernicusfestival.com. Ni informas pri esploroj de ĉinaj sciencistoj, ke Antarkto tamen ne degelas. • Muzike akompanas nin Amindaj per kanzono „Lasu la malĝojon flugi” el la KD eldonita de Vinilkosmo. La apudanta la programinformon foto rilatas al esploroj pri nedegelanta Antarkto. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1395-a E_elsendo el la 15.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence de la elsendo ni referencas al la vortoj de UEA-prezidanto Duncan Charters reage je la elekto de la nova papo Leono la 14-a en la kunteksto de la uzataj de li lingvoj. Ni, niaflanke kiel ĵurnalistoj ligas al la lingvorilataj vortoj de Leono la 14-a – el lia renkontiĝo kun ĵurnalistoj – kiu diras „ne” al praktiko batali per vortoj kaj bildoj en ĵurnalista raportado. • El nia arkivo ni proponas felietonon pri historia kaj daŭre koninda urbo en Pollando - Zamość. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri finiĝanta hodiaŭ en Poznano Internacia Lutierista Konkurso; pri la finiĝinta elimina etapo al la oktobra Chopin-konkurso 2025; pri daŭranta en Hajnówka (la nord-okcidenta Pollando) festivalo de kirka muziko. • En la E-komunuma segmento ni referencas al la porokaza mesaĝo de UEA, aperinta kiel Gazetara Komuniko, al la pasanta la 15-an de majo Tago de Familioj. Per aparta informo ni adiaŭas elstaran francan esperantiston, Claude Longue-Épée i.a. ideodoninton de la evento Boulogne 2005 antaŭ 20 jaroj. • Muzike ni ĉerpas el KD „Hotel Desperado” eldonita de Vinilkosmo kaj prezentas fragmente la kanzonon „Dancu”. La hodiaŭan programinformon akompanas foto pri lutierista laboro. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1394-a E_elsendo el la 10.05.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en aparta programero Maciej Jaskot analizas la plej novan Gallup-enketon pri feliĉo 2025. • En la aktualaĵoj ni informas pri la loko de Pollando en la produktado de ovoj kaj ilia eksporto; pri la nova turisma atrakciaĵo en Varsovio; pri la nuna kaj mezepoka produktado de plumba vitro (kristala) en Pollando. • En la sciencbultena rubriko ni traktas interesajn esplorojn de svisaj sciencistoj pri hidroĵeleo densiganta ostojn, kio gravas aparte rilate tiajn malsanojn kiel ostoporozo; la esplorojn de pola sciencisto, kiu okupiĝas pri la demando kiomgrade la alprenado de decidoj dependas de la uzata lingvo – gepatra aŭ fremda. • Muzike akompanas nin Klarisa kaj Armel Amiot, kies albumojn: Ludu kaj kantu kaj Banĝo Esperanto lanĉis Vinilkosmo. La kantotitoloj estas „Mi ŝatas maron” kaj „La vespera vento”. • La apudanta la programinformon foto prezentas vazojn el plumba vitro produktitaj en iu el la polaj vitrofandejoj. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1392-a E_elsendo el la 30.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: - En Pollando ni frontas longan/pontan semajnfinon, ligitan kun festado, solenado, piknikado. Ĉio ĉi pro tri sinsekvaj tagoj: la 1-a de majo – laborula festo, la 2-a de majo – Tago de la Pola Flago kaj la 3-a de majo – la 234-a datreveno de la Triamaja Konstitucio, la unua principa leĝo en Eŭropo kaj la dua en la mondo. Ni donas al ili atenton ili kaj al la porokaza festado en la komenco; - En la aktualaĵoj ni informas pri tio, ke la pola Esplorinstituto el Lund estis registrita en Unesko-listo de Memoro; pri tio, ke en Bjalistoko oni edukas en komunumaj antaŭlernejoj dulingvajn infanojn; pri tio, ke migraj falkoj rehejmiĝis en la okcidenta Pollando, en la regiono de Zielona Góra (Lubuŝa Regiono); - En la sciencbultena rubriko ni informas pri graveco de konraŭsunaj okulvitroj por protekti nian vidkapablon; - Fine en la arkiva felietono ni memorigas la vizitindan kastelon Książ en la sudokcidenta Pollando; - La apudanta la programinformon foto prezentas junajn idojn de migranta falko rehejmiĝintajn en la okcidenta Pollado en la Lubuŝa regiono ; - En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
En la 1391-a E_elsendo el la 25.04.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ 20 jaroj, fine de marto 2005 en Bulonjo ĉe Maro disvolviĝis evento Bulonjo 2005 en la 100-a datreveno de la unua kongreso de esperantistoj en ĉi tiu franca urbo. Tiu eksterordinara evento riĉis je multaj eventoj, rememoroj, paroladoj. El ĝia programo ni memorigas hodiaŭ la 2-an kaj la lastan parton de aparta alparolo de fame konata Claude Piron. • En la komenca kulturkroniko ni informas pri disponigita al la publiko – post dujaraj konservistaj laboroj - la unusola en Pollando ekzemplero de Gutenberg-biblio en la Dioceza Muzeo en Pelpin; pri famaj mielkukoj el Toruń, kiuj estis registritaj en la Landa Listo de la Kultura Heredaĵo. • En la E-komunuma segmento ni informas pri ebleco kontribui al la programo de la Kleriga Lundo dum la 110-a UK en Brno, GK -1228 (2025-04-22). • En nia hodiaŭa progamo aŭdiĝas kanto de Lilia Nikolova el la platformo Suno, kiu omaĝas la figuron de konata E-mecenato kaj aktivulo Etsuo Miyoshi - suno.com/song/c47dae53-70ea-424d-aa6d-f54dfa8ce863?sh=ZFQhswjGY7oT2tO2&fbclid=IwY2xjawJ4Z-5leHRuA2FlbQIxMABicmlkETBCcVdNMDNDTFhiQ0JGRGtPAR7XACLSvrA_X_V3ZXZ7MSHP8nVCzuzsbraYZpVSm2HX3WMZ2aZN_omRFliz8g_aem_FS0tzC8fkpJ74Oo0krmWx. La hodiaŭan programinformon akompanas foto mielkuko el Toruń. • En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.